Al la enhavo

Marbesto: Sennoma en Esperanto?

de gootube2000, 2019-oktobro-18

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

gootube2000 (Montri la profilon) 2019-oktobro-18 18:55:13

Ekzistas moluska marbesto, kiu nomiĝas "clam" angle, "palourde" france, "vongola" itale, kaj "almeja" hispane. Tamen mi ne povas trovi vorton, krom iuj, kiuj estas tro precizaj, kiel "mitulo" aŭ "tridakno."

Ĉu "duvalvulo" estas sufiĉe rekonebla? Ĝi tre bone signifas la ideon, sed mi ne certas, ĉu ĝi estas nur zoologia fakvorto aŭ ofta vorto (inter tiuj, kiuj parolas pri marmanĝaĵo)

nornen (Montri la profilon) 2019-oktobro-18 22:31:36

La problemo estas, ke "clam", "almeja" etc ne rilatas al unu marbesto aŭ al unu genro de marbestoj, sed ĝi estas ĝenerala vorto por multe da malsamaj bestoj el malsamaj genroj.

"Duvalvulo" ja estas biologia kategorio, kaj ĝia nomo en la Universala Vortaro (t.e. en la Fundamento) estas KONKO. Kvankam PIV diras, ke konko signifas nur la ŝelon de molusko, laŭ la Univesala Vortaro tiu vorto ankaŭ signifas la beston mem. PIV enhavas "konkulo" kiel "molusko havanta konkon".

Reen al la supro