Al la enhavo

Fermita

Esperanto

de Jxusteno, 2020-januaro-09

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-11 13:55:12

Jxusteno:
Zam_franca:
Jxusteno:Volu legi la lecionon pri la sufikso -um-. Tie estas dirite: " UM estas uzata en matematiko por fari nomojn de nombrosistemoj. Oni metas UM post nombro, kiu montras, kiom da ciferoj uzas la sistemo ". Sed tia uzo miascie estas nek prezentita en la Fundamento, nek kredeble oficiale konsilita de la Akademio. Do, la sufikso -um- povas ricevi ankaŭ la seksneŭtrigan funkcion se tion ĉi akceptos la Esperantistaro.
Ne, ĉar genra senco per "-um-" ne estas nur alia senco, ili ankaŭ estas ja gramatikaj. La genreco gravas. Reformo por tia uzo de "-um-" igos ĉi-lastan sufikson iom kiel "-in-"! Kaj plie, ĝi ne plu estus seksneŭtrala (esti neduuma ne signifas esti seksneŭtrala, miakomprene. Signifas sin senti nek vira, nek ina, sed tamen alia aĵo, ĉu ne? Kaj tiu aliaĵo ne estas neŭtrala).

Ĉiuokaze, vi mem diris ĝin, estas neklara!
Por ke vi pli bone komprenu la signifon de la vorto "seksneŭtrala", mi donas al vi la jenajn ekzemplojn de seksneŭtralaj vortoj:
homo, persono, orfo, infano, besto, esperantisto. Seksneŭtralaj vortoj estas la vortoj kiujn oni povas diri pri ulo sendepende de ties sekso.
Mi ne volas malplivastigi la uzokampon de la sufikso -um- ĉar, laŭ mi, oni povas daŭre uzadi la vortojn "aerumi, amindumi, brulumo, butonumi, gustumi, kolumo, krucumi, laktumo, lotumi, malvarmumi, manumo, mastrumi, nazumo, palpebrumi, plenumi, ventumi" ktp.
Nu, unuatempe dankon.

La reformo por seks-neŭtraleco en Esperanto celas interalie kapablis esprimi en Esperanto vortojn rilate al neduumuloj, ĉu ne?
Tio jam eblas; ni ne ŝanĝu lingvon kiu funkcias bone (ni ne serĉu la perfektecon per reformoj de la afiksaj sencoj - Esperanto ne estas tute sekneŭtrala, kaj estas tiel).

sergejm (Montri la profilon) 2020-januaro-11 15:16:03

Ne por neduUMuloj, sed simple umoj.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-11 15:27:35

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-11 16:33:14

Mi kredas, se mi bone memoras, ke iu samforumano jam listigis la plurajn eblajn arojn da sencoj de "-um-".
Jen PMEG :
Novaj UM-vortoj«
Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos. UM-vorto, kiu aliĝas al iu el la ĉi-antaŭaj grupoj, pli facile akceptiĝas, dum UM-vorto, kiu ne similas al jam ekzistanta UM-vorto, estas pli malfacile enkondukebla. Ofte oni tamen faras okazan UM-vorton, kiu kompreniĝas pro la kunteksto, kaj kiu poste malaperas.
Via ideo estas ja reformo, ĉar ĝi kreus novan aron en la uzo de la sufikso "-um-", kiu gravus : "seksneŭtrigilo".
Tujatempe tiu ideo tute ne estas oficiala.

Kaj estas neklara.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-11 20:22:28

La mesaĝo estas kaŝita.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-12 12:37:13

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-12 14:43:32

Jxusteno:aerumi, amindumi, brulumo, butonumi, gustumi, kolumo, krucumi, laktumo, lotumi, malvarmumi, manumo, mastrumi, nazumo, palpebrumi, plenumi, ventumi, kalkanumo - jen kredeble ĉiuj oficialaj kunmetaĵoj kun la sufikso -um-. En la aliaj okazoj do ĉiu Esperantisto havas la rajton memstare decidadi kiun signifon havu la sufikso -um-, sed estas grave ke ĉi tiu sufikso ne plenumadu funkcion de alia afikso. La signifo de la sufikso -um- ja estas tre klara en la oficialaj kunmetaĵoj, en la neoficialaj kunmetaĵoj la sufikso -um- tamen ankaŭ havas ja signifon sed tiun signifon decidas la uzanto kaj ĝi kompreneblas aŭ laŭ laŭkunteksta konjekto, aŭ laŭ scio (aŭ supozo) pri tio en kiu signifo oni uzas ĝin. Se mi uzas ekzemple en la vorto sinjorumo la sufikson -um-, mi uzas mian rajton memstare decidi kiun signifon havu ĉi tiu sufikso je ĉi tiu okazo ĉar unue, al la kunmetaĵo sinjor/um/o la Fundamento ne donas iun difinitan signifon, kaj due, neniu alia afikso havas la signifon sekse neŭtrala, trie, la signifo de la vorto sinjorumo estas rilata al la signifo de la vorto sinjoro.
Ja vi ne komprenis tion, kion vi diris.
Uzante "-um-" kiel sekneŭtrigilon, vi ne kreas vorton, kiel, ni diru, vi povus krei "mi multe Esperantumis lasta-somere".
Uzante "-um-" kiel sekneŭtrigilon, vi ĝeneriligas tian uzon de "-um-" : "patrumo" ne devas esti forgesenda vorto viacele, ĉu ne ?
Sed :
Ofte oni tamen faras okazan UM-vorton, kiu kompreniĝas pro la kunteksto, kaj kiu poste malaperas.
Uzante "-um-" kiel sekneŭtrigilon, vi do ne kreas forgesendan vorton, sed ĉiaman vorton.
Uzante "-um-" kiel sekneŭtrigilon, vi tiel kreas novan apartan kategorion de la uzo de "-um-" kiu gravas ja : ĝi estus, laŭ vi, kvazaŭ ĉiusituacia ilo por seksneŭtrigi vortojn (laŭvorte).

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-12 15:32:38

La mesaĝo estas kaŝita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-12 17:47:22

Zam_franca:Uzante "-um-" kiel sekneŭtrigilon, vi tiel kreas novan apartan kategorion de la uzo de "-um-" kiu gravas ja : ĝi estus, laŭ vi, kvazaŭ ĉiusituacia ilo por seksneŭtrigi vortojn (laŭvorte).
Via reformo estas malklara, vi deziras doni gravan sencon al sufikso kaj ne volas sciigi, ke vi komprenas, ke ĝi estus gravega reformo.

Mi diru tion al vi : bonvolu ĉesi pensi pri Esperanto teorie. Ekzistas neteoria Esperantujo elrete kiu tre bone funkcias lingve kaj kiu estas nediskriminacia, male.
Do ek', provu uzi "patrumo", neniu komprenos vin, ĉar simple "um" estas maltaŭga ĉikaze.
Al cele esti komprenata, mi petas, uzu "neduumpatro" por paroli pri neduumula patro.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-12 18:01:49

La mesaĝo estas kaŝita.

Reen al la supro