Al la enhavo

Fermita

Nekredeblaĵo

de Zam_franca, 2020-januaro-14

Mesaĝoj: 345

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-14 18:25:54

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-januaro-17 10:01:19

Estus ĝentile fari esperantan resumon kiam la ligiloj atingas "krokodilajn" paĝarojn.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-17 17:59:33

Altebrilas:Estus ĝentile fari esperantan resumon kiam la ligiloj atingas "krokodilajn" paĝarojn.
Certe.
Tamen ili estas iel disponeblaj per tradukilo.
Mi fakte ne multe skribis, ĉar mi deziris, ke oni legu la artikolojn. Eble estis eraro.


Do :
Agentes rusos piratearon la empresa ucrania clave en el ‘impeachment’ contra Trump
t.e. Rusaj rajtigitoj kod-rompis al la ukraina firmao trafita de la afero de la 'impeachment' (=neprezidentigo) kontraŭ Trump

Una compañía de seguridad estadounidense asegura que los servicios secretos de Defensa entraron en la gasista del hijo de Joe Biden para buscar correos de los empleados
t.e. Usona sekureca entrepreno certigas ke la sektreaj rajtigitoj de Defendo eniris la gasistan firmaon de la filo de Joe Biden al cele trovi mesaĝojn de la dungitoj.

novatago (Montri la profilon) 2020-januaro-21 09:37:35

Zam_franca:
Do :
Agentes rusos piratearon la empresa ucrania clave en el ‘impeachment’ contra Trump
t.e. Rusaj rajtigitoj kod-rompis al la ukraina firmao trafita de la afero de la 'impeachment' (=neprezidentigo) kontraŭ Trump

Una compañía de seguridad estadounidense asegura que los servicios secretos de Defensa entraron en la gasista del hijo de Joe Biden para buscar correos de los empleados
t.e. Usona sekureca entrepreno certigas ke la sektreaj rajtigitoj de Defendo eniris la gasistan firmaon de la filo de Joe Biden al cele trovi mesaĝojn de la dungitoj.
Mi supozas tion, ke vi uzis aŭtomatan tradukilon.

Do, mi tradukas:
Rusaj agentoj kod-rompis ukrainian firmaon, kiu estas ŝlosila en la elposteniga proceso kontraŭ Trump.

Usona sekureca entrepreno certigas tion, ke sekretaj servoj de Defendo eniris en la gasfirmaon de la filo de Joe Biden por serĉi poŝtmesaĝojn de dungitoj.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-21 17:37:02

Mi supozas tion, ke vi uzis aŭtomatan tradukilon.
Nu, ne, mi mem tradukis...

Dankon pro ĉio.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-03 15:21:06

Ŝajnas, ke ne ĉiuj rezidantoj de t.n. "Okcidenta civilizacio" idiotiĝis pro anti-rusia propagando. Ankaŭ impresas tio, ke kelkaj "mejnstrimaj" okcidentaj komunikiloj fojfoje permesas al sufiĉe saĝaj, honestaj kaj objektivaj personoj publike esprimi sian opinion.
Jen artikoleto de Geoffrey Roberts, universitata profesoro pri historio, publikigita en "Financial Times".
----------
https://www.ft.com/content/b7efe38a-4289-11ea-a43a...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-03 16:49:15

IgorSokoloff:Ŝajnas, ke ne ĉiuj rezidantoj de t.n. "Okcidenta civilizacio" idiotiĝis pro anti-rusia propagando. Ankaŭ impresas tio, ke kelkaj "mejnstrimaj" okcidentaj komunikiloj fojfoje permesas al sufiĉe saĝaj, honestaj kaj objektivaj personoj publike esprimi sian opinion.
Jen artikoleto de Geoffrey Roberts, universitata profesoro pri historio, publikigita en "Financial Times".
----------
https://www.ft.com/content/b7efe38a-4289-11ea-a43a...
...
Zam_franca:Antaŭparolo : mi tute ne denuncas landojn, sed registarojn.
Ĉu tio ne estis sufiĉe klara?
https://www.ft.com/content/b7efe38a-4289-11ea-a43a...
Jam mi legis la tutan kvanton da senpagaj artikoloj haveblaj sur la retejo de la Finantial Times, miakrede.

Ĉu la dokumento de Area1 ankaŭ ne estas sufiĉe klara?


Io dirigas al mi, ke Putino timas Bidenon; sub Obama, Putino ja ricevis sufiĉajn sankciojn pro sia invado de Krimeo (se neniuj rusujaj milististoj helpis al la aneksado, kiuj do ricevis medalojn?); eble li preferas marionetumon, kiu ofte lasas lin agi trankvile en Mez-Oriento, kiel en Sirio, kaj kiu ekzemple diris (krokodil-lingve) al li :
"I think that we would have a chance to have a very good relationship with Russia and a very good chance -- a very good relationship with President Putin"
"You know what? Putin's fine. He's fine. We're all fine."
"I think I could have a very good relationship with President Putin."
"I believe that President Putin really feels, and he feels strongly, that he did not meddle in our election."
"President Putin and I have been discussing various things and I think it's going very well. We've some very, very good talks. We're going to have a talk now and obviously that will continue. But we look forward to a lot of good, positive things happening for Russia, for the United States and for everybody concerned."
"The man has very strong control over a country," he said. "Now, it's a very different system and I don't happen to like the system, but certainly in that system, he's been a leader. Far more than our president has been a leader." (September 7, 2016)


... Aŭ la parolaĵoj de aspiranta aŭtoritata estro al iu kiu kompreneble tute ne feliĉas roli kun li en la mondaj aferoj.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-03 17:10:41

I wonder, kio povis kaŭzi tielan elfurzegon de histeria deliraĵo...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-03 19:15:07

IgorSokoloff:I wonder, kio povis kaŭzi tielan elfurzegon de histeria deliraĵo...
Kolerego kontraŭ mensogoj, kontraŭ-intelektismo, popolismo, klimata neismo, fremdofobio, stultismo.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-03 21:58:06

Ho, kompatinda Zamčik...
Ĉu menciitaj de vi kolerigaj faktoroj tre multas en tiu medio, kie vi paŝtiĝas?

Reen al la supro