Al la enhavo

Fermita

Nekredeblaĵo

de Zam_franca, 2020-januaro-14

Mesaĝoj: 345

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-oktobro-25 09:57:33

Do, eksplicite: (mi ne ŝatas insultajn neologismojn) - nek inkluzivan volapukon.

La unua parto estis subkomprenata, ĉar mi jam diris ĝin.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-oktobro-25 14:01:47

La mesaĝo estas forigita.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-oktobro-27 21:03:13

Kiel mii vidas, mia antaŭa sufiĉe ĝentila mesaĝo estis ial forigita.
Sed mi esperas, ke monsieur Altebrilas sukcesis ĝin tralegi kaj ke li respondos al mia demando.
===============
Jen admirinda ekzemplo de naiva hipokriteco (aŭ hipokriteca naiveco), kiun demonstras estruloj de Francio...
Subite-neatendite ili seniluziiĝis pri "ĉeĉenaj luktantoj por libereco", kiujn ili volonte ŝildadis de "barbaraj rusuloj" kaj kiujn ili nun pretas transdoni eĉ al "kruela diktatoro" Ramzan Kadirov, tuj ekkredinte je ties humaneco.
Pri tio temas en ĉi tiu artikolo de "Le Figaro":
https://www.lefigaro.fr/vox/monde/renaud-girard-fa...
Probable, ĉi-kaze konvenas la vortoj de Saint-Exupéry : "Tu deviens responsable pour toujours de ce que tu as apprivoisé."

praid (Montri la profilon) 2020-oktobro-28 12:20:17

Kamarado IgorSokoloff, ĉesigu diri ian fekecon.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-oktobro-28 16:18:55

Via ĉi-supra frazeto, Kazakeviĉ, estas malĝusta gramatike kaj logike.
1. Ne "ĉesigu", sed "ĉesu";
2. La verbo "diri" apenaŭ taŭgas en la kunteksto, ĉar ĉi-forume oni ne parolas, sed skribas;
3. La vorto "fekeco" laŭsence ankaŭ maltaŭgas en la kunteksto. Probable, vi subkomprenis la vorton "fekaĵo".
Resumo:
Via poento, Kazakeviĉ, estas "2", daŭrigu majstri la lingvon.

praid (Montri la profilon) 2020-oktobro-30 17:51:47

Mi ne bezonis paroli tion ruse. Nu ruse mi dirus pli efekte.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-oktobro-30 18:53:59

Viajn "efektajn" frazojn, Kazakeviĉ, vi povas eldiri sub vian snufantan nazon, starante en efekta pozo antaŭ via spegulo.
Kaj ĉi-forume, streĉinte vian menson, vi povas skribi ion efektan.
===============
Kurioza ekzemplo de rusofobia skizofrenio...
Hispana juĝisto Joaquín Aguirre asertas, ke Putin intencis sendi en Katalunion 10000 da soldatoj por helpi al katalunaj luktantoj por sendependeco.
Kaj tute probablas, ke certa parto de hispanoj (kaj ne nur hispanoj) volonte ekkredos je realeco de tiela intenco.
https://www.publico.es/tremending/2020/10/29/twitt...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-novembro-02 08:39:33

Ki’ki’t’àantaban, tovariš Nornen.
Ču vi intencis aludi, ke viamense mi asociiĝas kun tiu rolulo, kiun prezentis Sergej Ŝnurov?

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-02 17:50:56

IgorSokoloff:Ki’ki’t’àantaban, tovariš Nornen.
Ču vi intencis aludi, ke viamense mi asociiĝas kun tiu rolulo, kiun prezentis Sergej Ŝnurov?
Bonan tagon, camarada Igor.

Nu, ja, tiu preciza linio, kiun mi afiŝis, tuj pensigis min pri vi kaj pri la fervoro, kiun vi videbligas en tiu ĉi fadeno.
Pri la resto de la kanto kaj de la video, mi ne certas. Mi ne scias, ĉu vi elportas la rubon, kiam la rubujo estas plena. Nek mi scias pri viaj preferoj de ruĝaj kapkovriloj aŭ de griznigraj subĉemizoj. Nek mi scias, ĉu vi sekigas fiŝojn sur la hejtkorpo de via kuirejo.

Reen al la supro