Vai all’indice

"La kontraŭriismo malfeliĉigas"

di Jxusteno, 08 aprile 2020

Messaggi: 84

Lingua: Esperanto

Metsis (Mostra il profilo) 09 aprile 2020 07:26:00

Jxusteno:
Certe ri ne estas malpli facila ol la aliaj pronomoj ridulo.gif
Kontraŭe en ĉirkaŭo kun bruo mi ofte ne povas aŭdi, ĉu iu diris "li" aŭ "ili" – "mi" aŭ "ni" (mi alie aŭdas bone). Nur eventuala adjektivo en la frazo malkovras, pri kiu temas. Estas bone, ke la espa enhavas tian ripetan informon.

novatago (Mostra il profilo) 09 aprile 2020 08:59:29

Koro_Kokoro:
Kial estas lerni "ri", "ŝi", "li" kaj "ĝi" pli tre malfacila ol sole "li", "ŝi" kaj "ĝi"?
Mi jam eksplikis tion, sed mi ripetas kaj eksplikas iom pli: la esperantaj pronomoj estis pensitaj por esti lernataj kaj uzataj intuicie laŭ la uzado de pronomoj de multaj eŭropaj lingvoj. Kaj ĝis nun oni uzas ilin tiel. Se vi enkondukas alian pronomon por la tria persono kun neŭtra signifo vi ja ne povas lerni ilin intuicie ĉar tio tuŝas la uzadon de la pronomo li. Do, oni bezonus especifan eksplikon kaj bonan lernadon de la uzo de li kaj de la nova pronomo ĉar la signifojn de li ne malaperas el la lingvo, ili restas tie ĉar la lingvo havas tekstojn kaj aliajn registraĵojn, kiuj uzis la pronomon li laŭ la fundamenta gramatiko de Esperanto. Do, enkonduki tiun pronomon estas nek plibonigi la lingvon, nek faciligi la lernadon.

Plilarĝigi la fundamenton estas tute bone se oni ne damaĝas ĝin. Kaj ĉi-kaze okazas tion ĉar "ri" kreus konfuzon rilate al la uzado de "li".

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Jxusteno (Mostra il profilo) 09 aprile 2020 09:17:28

Nu, ri jam enkondukiĝis kaj ne detruis Esperanton. Estas tro malfrue paroli pri tio ke ĝi "komplikegigos kaj detruos Esperanton".
Estas personoj, por priparoli kiujn taŭgas nek ŝi, nek li, cetere tial oni bezonas la pronomon ri.

Zam_franca (Mostra il profilo) 09 aprile 2020 09:35:46

novatago:
Koro_Kokoro:
Kial estas lerni "ri", "ŝi", "li" kaj "ĝi" pli tre malfacila ol sole "li", "ŝi" kaj "ĝi"?
Mi jam eksplikis tion, sed mi ripetas kaj eksplikas iom pli: la esperantaj pronomoj estis pensitaj por esti lernataj kaj uzataj intuicie laŭ la uzado de pronomoj de multaj eŭropaj lingvoj. Kaj ĝis nun oni uzas ilin tiel. Se vi enkondukas alian pronomon por la tria persono kun neŭtra signifo vi ja ne povas lerni ilin intuicie ĉar tio tuŝas la uzadon de la pronomo li. Do, oni bezonus especifan eksplikon kaj bonan lernadon de la uzo de li kaj de la nova pronomo ĉar la signifojn de li ne malaperas el la lingvo, ili restas tie ĉar la lingvo havas tekstojn kaj aliajn registraĵojn, kiuj uzis la pronomon li laŭ la fundamenta gramatiko de Esperanto. Do, enkonduki tiun pronomon estas nek plibonigi la lingvon, nek faciligi la lernadon.

Plilarĝigi la fundamenton estas tute bone se oni ne damaĝas ĝin. Kaj ĉi-kaze okazas tion ĉar "ri" kreus konfuzon rilate al la uzado de "li".

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)
Laŭ mi, se "ri" nur estas uzata por paroli pri neduumuloj, ĝi estas tute taŭga.
Samkiel "iel" en la franca. Kial ne aldoni tion, se ĝi nenion ŝanĝigas? Ĝi estos kvazaŭ neniam uzata, sed tiuj, kiuj bezonas pronomon almenaŭ havos pronomon.

novatago (Mostra il profilo) 09 aprile 2020 09:59:33

Zam_franca:Ĝi estos kvazaŭ neniam uzata, sed tiuj, kiuj bezonas pronomon almenaŭ havos pronomon.
Mi certas ke oni ne uzus ĝin nur tiel. Tamen, rilate al tio la problemo estas ke oni postulas la uzadon de tiu pronomo al ĉiu pro ideologio kaj mi ne akceptos tian trudon. Mi ne estas ano de tiu ideologio same kiel mi ne akceptas multajn aliajn ideologiojn, kaj mi simple ne uzos ĝin por paroli al / pri iu. Aldone, ĉar Esperanto ja havas pronomon ĝi krom la neŭtra signifo de la pronomo li, neniu bezonas tion en Esperanto. Kaj mi insistas, kial se Esperanto estas problemo por ili, ili insistas voli paroli ĝin? Mi ne komprenas, mi ne komprenos tion. Estas aliaj planlingvoj, kiuj adaptiĝas al ili. Ili uzu tiujn, kaj ne malhelpu Esperanton.

Enkonduki tion kaj similajn aferojn estas dialektigi la lingvon kaj tio ja estas pravigi kontraŭesperantistojn kaj detrui la lingvon. Tamen, mi simple ne plendus se ili nomus alie la dialektojn, ĉar tio ne povas havi nomon Esperanto.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Jxusteno (Mostra il profilo) 09 aprile 2020 10:05:55

Zam_franca:
novatago:
Koro_Kokoro:
Kial estas lerni "ri", "ŝi", "li" kaj "ĝi" pli tre malfacila ol sole "li", "ŝi" kaj "ĝi"?
Mi jam eksplikis tion, sed mi ripetas kaj eksplikas iom pli: la esperantaj pronomoj estis pensitaj por esti lernataj kaj uzataj intuicie laŭ la uzado de pronomoj de multaj eŭropaj lingvoj. Kaj ĝis nun oni uzas ilin tiel. Se vi enkondukas alian pronomon por la tria persono kun neŭtra signifo vi ja ne povas lerni ilin intuicie ĉar tio tuŝas la uzadon de la pronomo li. Do, oni bezonus especifan eksplikon kaj bonan lernadon de la uzo de li kaj de la nova pronomo ĉar la signifojn de li ne malaperas el la lingvo, ili restas tie ĉar la lingvo havas tekstojn kaj aliajn registraĵojn, kiuj uzis la pronomon li laŭ la fundamenta gramatiko de Esperanto. Do, enkonduki tiun pronomon estas nek plibonigi la lingvon, nek faciligi la lernadon.

Plilarĝigi la fundamenton estas tute bone se oni ne damaĝas ĝin. Kaj ĉi-kaze okazas tion ĉar "ri" kreus konfuzon rilate al la uzado de "li".

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)
Laŭ mi, se "ri" nur estas uzata por paroli pri neduumuloj, ĝi estas tute taŭga.
Samkiel "iel" en la franca. Kial ne aldoni tion, se ĝi nenion ŝanĝigas? Ĝi estos kvazaŭ neniam uzata, sed tiuj, kiuj bezonas pronomon almenaŭ havos pronomon.
Ni observi la lingvan evoluon. Juĝante laŭ tio, kion mi vidas nun, mi povas diri ke la pronomo ri ŝajnas esti pli seksneŭtrala ol neduumula en kantoj, literaturaj verkoj, artikoloj kaj en la ĉiutaga lingvouzo (kiel ekzemple la angla ununombra they aŭ la sveda hen). Eble la situacio poste ŝanĝiĝos. Kio tuŝas la francan, eble (sed mi ne certas pri tio) la uzokampo de iel estas iom alia ol de they/hen/ri, ĉar en la franca estas gramatikaj genroj.

Jxusteno (Mostra il profilo) 09 aprile 2020 10:10:42

novatago:
Zam_franca:Ĝi estos kvazaŭ neniam uzata, sed tiuj, kiuj bezonas pronomon almenaŭ havos pronomon.
Mi certas ke oni ne uzus ĝin nur tiel. Tamen, rilate al tio la problemo estas ke oni postulas la uzadon de tiu pronomo al ĉiu pro ideologio kaj mi ne akceptos tian trudon. Mi ne estas ano de tiu ideologio, kaj mi simple ne uzos ĝin por paroli al / pri iu. Aldone, ĉar Esperanto ja havas pronomon ĝi krom la neŭtra signifo de la pronomo li, neniu bezonas tion en Esperanto. Kaj mi insistas, kial se Esperanto estas problemo por ili, ili insistas voli paroli ĝin? Mi ne komprenas, mi ne komprenos tion. Estas aliaj planlingvoj, kiuj adaptiĝas al ili. Ili uzu tiujn, kaj ne malhelpu Esperanton.

Enkonduki tion kaj similajn aferojn estas dialektigi la lingvon kaj tio ja estas pravigi kontraŭesperantistojn kaj detrui la lingvon.
Kiun "ideologion" vi malakceptas? Ĉu la fakton ke ekzistas neduumaj personoj? Sed tia malakcepto estas kontraŭ la interna ideo.


ĝi cela, il, elle (pour les animaux ou les choses) | it | es, dieses (von Thieren oder Sachen) | оно, это (о вещи или о животномъ) | ono, to (o rzeczy lub zwierzęciu)

Jxusteno (Mostra il profilo) 09 aprile 2020 10:17:15

Mi skribis tion ĉi sur alia fadeno sed mi pensas ke tio ĉi taŭgas ankaŭ al ĉi tiu fadeno:
Iam la Akademio oficialigis, ni diru, la sufikson -aĉ-, kvankam oni en multaj lingvoj facile elturniĝas sen aĉiganta afikso (se mi estus tiama Akademiano, mi kredeble voĉdonus kontraŭ ĝia oficialigo), sed ĝi oficialiĝis kaj Esperanto ne mortis, nek la parolantoj ĉesis kompreni unu la alian. Ankaŭ la pronomo ri estas uzata en la praktiko, estas vaste konata, kaj espereble baldaŭ la Akademio oficialigos ĝin post kiam venos novaj Akademianoj aŭ eble se la plejmulto de la nunuloj estos subtenemaj al la neduumuloj kaj progresemaj je aliaj aferoj.
Dum en la Akademio estas multe da tiaj uloj, la seksneŭtrala pronomo ri kredeble ankoraŭ ne oficialiĝos, sed neniu persono povas eterne esti Akademiano, ĉi tio nur postulas ke pasu iom da tempo.

Frano (Mostra il profilo) 09 aprile 2020 10:32:58

GRAMMAR:5. The personal pronouns are: mi, „I”; vi, „thou”, „you”; li, „he”; ŝi, „she”; ĝi, „it”; si, „self”; ni, „we”; ili, „they”; oni, „one”, „people”, (French „on”).
Se vi uzas ununombran they, vi povas (tute "laŭfundamente"!) uzi ankaŭ ununombran ili, same kiel oni uzas ununombran vi okulumo.gif

Torna all’inizio