Al la enhavo

Opinioj pri ĥ.

de Devido, 2020-oktobro-03

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Devido (Montri la profilon) 2020-oktobro-03 07:51:55

Ĉu uzi ĥ-formojn de vortoj estas evitinde? Ĉu oni sonus kiel tempovojaĝanto?

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-oktobro-03 09:06:08

Saluton, Ido de Devo!

Kio pensigas tion al vi?

praid (Montri la profilon) 2020-oktobro-03 19:01:29

Mi pensas: Ne estas.
Anstataŭ ĥ oni uzas k, ekzemple "kemio anstataŭ ĥemio".
Probable, ke rusa "Ĥ" kiu estas "Х" estas tre peze al nerusianoj.
Ĉiuj opinioj pri tiu letero kondukas al demando: "Ĉu oni bezonas rusismoj en internaciaj lingvoj?"

horsto (Montri la profilon) 2020-oktobro-04 01:05:48

Devido:Ĉu uzi ĥ-formojn de vortoj estas evitinde? Ĉu oni sonus kiel tempovojaĝanto?
Ĉu vi faras tiajn demandojn ankaŭ pri sonoj en aliaj lingvoj? Sonoj, kiuj ne plaĉas al vi estas evitindaj?

dobri (Montri la profilon) 2020-oktobro-15 07:32:05

Laŭ mia opinio la litero ĥ estas tre grava. Se ĝi ne ekzistus, tiam mi ne estus ĉeĥo, sed ĉeko!

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-oktobro-16 09:10:19

horsto:
Devido:Ĉu uzi ĥ-formojn de vortoj estas evitinde? Ĉu oni sonus kiel tempovojaĝanto?
Ĉu vi faras tiajn demandojn ankaŭ pri sonoj en aliaj lingvoj? Sonoj, kiuj ne plaĉas al vi estas evitindaj?
Tion faris la kreintino de Toki-Pona: ŝi evitis ĉiujn fonemojn, kiuj povas malplaĉi al iu...

https://eo.wikipedia.org/wiki/Tokipono

sergejm (Montri la profilon) 2020-oktobro-16 17:38:20

Tiam ŝi devus forigi ĉiujn sonojn krom unu, kiun ĉiu povas pronoci laŭplaĉe kaj kominiki laŭ Morze-kodo.

Reen al la supro