Al la enhavo

Netuŝableco

de eb.eric, 2008-aŭgusto-19

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

eb.eric (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-20 14:17:18

Kiam mi ekstaris tiun diskutadon mi ne volis ke ni parolu pri reformoj, mi nur volis scii kion vi farus se Esperanto enhavus etikan problemon. Estas verŝajne malfacile imagi kiel tian problem, precipe ĉar ja estas multe da diskutadoj pri veraj eblaj problemoj de Esperanto... Tamen, nek diskutado pri landonomoj ĝenas min, nek Esperanto tiel, kiel ĝi nun estas.

Mi nur volas konstati, ke "netuŝableco" havas kaj bonajn kaj malbonajn konsekvencojn.

Ho mia kor'!

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-20 14:55:47

eb.eric:Kiam mi ekstaris tiun diskutadon mi ne volis ke ni parolu pri reformoj, mi nur volis scii kion vi farus se Esperanto enhavus etikan problemon. Estas verŝajne malfacile imagi kiel tian problem, precipe ĉar ja estas multe da diskutadoj pri veraj eblaj problemoj de Esperanto... Tamen, nek diskutado pri landonomoj ĝenas min, nek Esperanto tiel, kiel ĝi nun estas.

Mi nur volas konstati, ke "netuŝableco" havas kaj bonajn kaj malbonajn konsekvencojn.

Ho mia kor'!
Mi opinias ke se vi tro ŝanĝas la lingvon, ne plu estas Esperanto. Do laŭ mi, via demando ne estas bona. La bona demando estus: se estus etika problemo kun esperanton, ĉu vi ankoraŭ uzus ĝin/subtenus la movadon?

ridulo.gif,

davidwelsh (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-20 15:14:48

Mi iom suspektas ke homoj kiuj vere ofendiĝas pri vortoj kiel "Svedujo" kaj "fratino" eble simple estas ofendiĝemaj homoj. Ĉie estas homoj kiuj volas reformi tiun aŭ ĉi tiun lingvon por ke ĝi akordu kun siaj propraj ideoj pri politika ĝusteco. Mi ne havas simpation por tiun emon en iu ajn lingvo.

Filu (Montri la profilon) 2008-septembro-07 20:43:33

davidwelsh:Mi iom suspektas ke homoj kiuj vere ofendiĝas pri vortoj kiel "Svedujo" kaj "fratino" eble simple estas ofendiĝemaj homoj. Ĉie estas homoj kiuj volas reformi tiun aŭ ĉi tiun lingvon por ke ĝi akordu kun siaj propraj ideoj pri politika ĝusteco. Mi ne havas simpation por tiun emon en iu ajn lingvo.
Ni ne forgesu, ke ne nur pro politikaj opinioj iuj kontraŭiras lingvoregulojn aŭ kutimajn lingvouzojn.

Ekzemple, multege da parolantoj de iu lingvo povus decidi iun tagon enirigi en la lingvon novan esprimon idioman aŭ novan vorton, kies tuja komprenebleco al preskaŭ ĉiuj plaĉas, kaj jen nova dirmaniero.

En multaj kazoj, tiu novaĵo povus esti bona, sed imagu, ke iufoje temus pri esprimmaniero lingve malbonega, uzata de rolulo en famega televid-serio... Tio ne nepre malhelpus ties divastigado en la socio, eĉ tamen la fakuloj pri la lingvo estus almenaŭ tre malrapidaj akcepti ĝin.

Alia ekzemplo: se iu ŝtelist-asocio deziras priparoli bank-ŝteladon en iel efika kaj ne-tro-facile komprenebla maniero, ili ja povus, anstataŭ uzi vortojn kiel 'policistoj' kaj 'banko', uzi por ili 'hundoj' kaj 'fridujo'. De tio ĝis la ĝenerala publika kompreno de la vorto 'viando' por 'mono' povus esti ja kelkaj jaroj aŭ jardekoj, sed tamen eblas, ke dank' al policista literaturo kaj similaĵoj tio iam okazu.

Oni ja ankoraŭ ne vidis artefaritan lingvon esti vastege uzata kiel nura lingvo oficiala en socio de milionoj da homoj... Sed mi ne vere kredas, ke eĉ Esperanto estus tiel stabila, kiel ĝis nun estis ĝi, se tia socio estus okazanta. Oni ja povas aprobi la netuŝeblecon de la fundamento hodiaŭ, sed eble iun tagon tio ne eblos plu, pro internaj premoj tro fortaj, kreitaj de milionoj da uzantoj.

prahomo (Montri la profilon) 2008-oktobro-01 21:18:14

jan aleksan:eb.eric,

Mi tute komprenas kaj konsentas, sed mi pensas pri ĝi:

Estas etaj ŝanĝoj kaj grandaj ŝanĝoj. Tute malsamas. Etaj ŝanĝoj ne ŝanĝas la naturo de lingvo mem, krom grandaj ŝanĝoj kondukas ĝis nova lingvo, kun malsama nomo. Oni diras ke ŝanĝo pri ino/malino estas sufiĉe grava por ŝangi la lingvo mem (pro la fakto ke senco de radikoj ŝanĝas). Do la uzo de ekz -iĉo ne estas esperanta...

Mi konsentas kun ŝanĝo de landnomo. mi pensas ke estas enda ŝango. Sed mi ne konsentas kun la proponojn de AlfRoland. Estus pli simpla fari landnomoj aŭ kun -io aŭ kun -lando. Ekz "usono" iĝus "usonio" aŭ "usonlando". Samtempe, mi pensas ke la uzo de -ulo aŭ de -ano por civitanoj devas estis ankaŭ deviga. Ekz "franco" iĝus "francano" aŭ "franculo" (jam uzita). Tiel, ne havus problemo de ŝanĝo de senco de la radiko (kiu ne plu signifus ion). Vi povas vidi ke tia ŝanĝo estas aukaŭ granda ŝanĝo .

Do mi pensas ke "Brazilo" estas konfuza kaj preferas "Brazilio".

Mi neniam komprenis la uzo de -uj- kiu estas tre konfuza. Prenu ekz pomujo. Ĝi povas signifi pomarbo, pomlando aŭ skatolo por pomoj!

Finfine, mi pensas ke "Suomio" anstataŭ "Finnio" aŭ "Finnlando" pli taŭgas, ĉar estas tre malfacila prononcii korekte -nn-. Kaj se vi fiprononcas, iĝas la landon de la fino...

ridulo.gif,
gne ?

Reen al la supro