Al la enhavo

Preter tempo kaj spaco

de Miland, 2008-aŭgusto-27

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

Filanator (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-28 06:38:37

white knight:
Sed devas ankaŭ esti io kio kreis la horloĝiston, ĉu?
Jes, kompreneble!
Sed ĉu iu ajn, iam ajn povos respondi la demandon: "Kio ekzistis unue, la kokino aŭ la ovo?"
Sed, ĉu vi vere opinias ke unu malgranda atomaro devis esti kreita, kaj unu granda kreisto, kiu havas pensojn, volojn kaj dezirojn verŝajne ne devis esti kreita?

white knight (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-28 08:37:57

tomasoavro:Unue estis... pr
aeksplodo
Kaj kio estis antaŭ la praeksplodo ?

leporo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-28 08:44:09

Filanator:
Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo.

Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?
Kial devas esti 'kialo', kial ni vivas?
La kialon bezonas homoj por povi akcepti mallongecon de sia vivo kaj neceson de la morto.

R2D2! (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-28 21:45:11

Filanator:Kial devas esti 'kialo', kial ni vivas?
La nura kialo estas tiu, kiun ni volas havi. Neniu krom ni mem donas al ni kialon vivi.

--Ilhuitemoc Delta

Filanator (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 06:44:28

leporo:
Filanator:
Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo.

Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?
Kial devas esti 'kialo', kial ni vivas?
La kialon bezonas homoj por povi akcepti mallongecon de sia vivo kaj neceson de la morto.
Ĉu vere? Mi estas ateisto, kaj mi povas akcepti la mallongecon de mia vivo kaj la neceson de la morto.

rabhiuz (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 23:05:51

leporo:
Filanator:
Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo.

Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?
Kial devas esti 'kialo', kial ni vivas?
La kialon bezonas homoj por povi akcepti mallongecon de sia vivo kaj neceson de la morto.
Se oni ne amas vivon, ĉu estas malfacile akcepti la mallongecon de vivo? Se oni amas vivon, oni jam komprenas la valoron de vivo, ĉu ne?

galvis (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-30 02:58:57

---Ni kredas je la nevidebla mondo
laŭ nia propra bezono : se ni estas feliĉaj dum estanta vivo, volas sekvi
la ĝuon post morto. Se ni estas
malfeliĉaj, deziras havi ĝuon kiam
mortos.

leporo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-30 08:02:00

rabhiuz:
leporo:
Filanator:
Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo.

Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?
Kial devas esti 'kialo', kial ni vivas?
La kialon bezonas homoj por povi akcepti mallongecon de sia vivo kaj neceson de la morto.
Se oni ne amas vivon, ĉu estas malfacile akcepti la mallongecon de vivo? Se oni amas vivon, oni jam komprenas la valoron de vivo, ĉu ne?
Jes. Aliflanke se oni amas vivon, oni volas, ke ĝi daŭru kiel eble plej longe ec senfine. Oni ja ne volas perdi ion amatan. Se oni ne amas vivon ĉi tie kaj kredas je vivo postmorta oni scias, ke la postmorta vivo povas esti pli malbona ol la nuna. Se oni kredas, ke post morto estas nenio, oni ne povas imagi tion. Neperceptado estas ja neimagebla.

leporo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-30 08:18:14

Filanator:
leporo:
Filanator:
Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo.

Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?
Kial devas esti 'kialo', kial ni vivas?
La kialon bezonas homoj por povi akcepti mallongecon de sia vivo kaj neceson de la morto.
Ĉu vere? Mi estas ateisto, kaj mi povas akcepti la mallongecon de mia vivo kaj la neceson de la morto.
Mi mem estas ateistino kaj akceptas, ke mi iam mortos. Sed ĉu vere ne estus bone scii, kial ni vivas kaj mortas?

Rogir (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 22:12:45

Mi pensas ke la titolo estas malĝusta: relativece, ne estas tempo kaj spaco individue, sed nur spactempo.

Aliparte, fizikiste mi ne interesiĝas pri 'preter spactempo', por mi ĝi ne ekzistas aŭ povas ekzisti.

Reen al la supro