Al la enhavo

Plia ekzemplo de nescio pri ekzisto de Esperanto

de Zam_franca, 2021-januaro-13

Mesaĝoj: 10

Lingvo: English

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-januaro-13 13:19:19

Mi legis la jenan anglalingvan artikolon publikigitan ĉe la retejo de The Guardian: https://www.theguardian.com/commentisfree/2021/jan...

Mi forte opinias, ke se la aŭtoro de tiu artikolo scius pri Esperanto, la vera Esperanto, ŝi certe subtenus ĝin ĉar ĝi estas bona solvo. Estas tre frustiga al mi.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-januaro-14 10:39:57

Do, bonvolu skribi al li...

Tre interesa artikolo. Leginde. Ĝi klare montras rilatoj inter lingvo, kulturo kaj povo.

Tiuokaze, mi demandiĝas kiel traduki plejbone esperanten tion:
A knowing sorrow flashed across his face. (tria paragrafo)

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-januaro-14 14:44:09

Do, bonvolu skribi al li...
Fakte, mi klopodis trovi ŝian retadreson. Mi nur trovis ŝian tviter-konton kaj ŝian linkedin-konton. Mi ne aktivas en tiuj sociaj retejoj.
Se vi persone trovas ĝin, mi pretus alskribi ŝin (Yangyang Cheng).

Balbutanto (Montri la profilon) 2021-januaro-14 19:50:39

Altebrilas:Do, bonvolu skribi al li...

Tre interesa artikolo. Leginde. Ĝi klare montras rilatoj inter lingvo, kulturo kaj povo.

Tiuokaze, mi demandiĝas kiel traduki plejbone esperanten tion:
A knowing sorrow flashed across his face. (tria paragrafo)
Sciplena (aŭ komprenema) bedaŭro aperis palpebrumdaŭre sur lia vizaĝo.

Frano (Montri la profilon) 2021-januaro-15 09:13:31

https://thebulletin.org/biography/yangyang-cheng/ ĉi tie estas ŝia retpoŝta adreso ĉe @cornell.edu

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-januaro-15 14:29:17

Frano:https://thebulletin.org/biography/yangyang-cheng/ ĉi tie estas ŝia retpoŝta adreso ĉe @cornell.edu
Dankon!
Espereble ŝi legos mian retmesaĝon.

sudanglo (Montri la profilon) 2021-januaro-16 13:53:52

A knowing sorrow flashed across his face. (tria paragrafo)
Lian vizaĝon iluminis konstato-plena bedaŭro

novatago (Montri la profilon) 2021-januaro-17 11:06:01

Not to mention Esperanto in an article doesn't mean unknowing the existence of Esperanto.

She is speaking about English and Chinese and their situation in the world. Esperanto can be in that discussion, but it's not mandatory when you just want to talk specifically about English and Chinese. She even may be learned a bit of Esperanto in China.

One of the most annoying things of activism is stubbornly wanting to see everything from the activism perspective.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-januaro-17 12:36:14

sudanglo:
A knowing sorrow flashed across his face. (tria paragrafo)
Lian vizaĝon iluminis konstato-plena bedaŭro
Dankon, Sudanglo kaj ankaŭ Balbutanto.

Kiam mi legas la anglan frazon, mi tuj imagas la mienon de la instruisto. Sed mi ne povas rekte traduki ĝin en la francan aŭ esperanten, sen perdi la bildon, kiu tuj aperas en mia menso.

iluminis + bedaŭro aspektas kiel oksimoro, ĉar oni atendas ion luman, kiel rideton, feliĉon, ktp. En la franca, oni diras "son visage s'assombrit" (lia visaĝo ekmallumiĝis) kiam la sento estas malgajeco, zorgo, laceco...

"Konstato-plena" pensigas al tio kion li nun konstatas, ne al tio, kion li multfoje konstatadis: la pasintaj konstatoj plenigis sian bedaŭron
Sciplena (aŭ komprenema) bedaŭro aperis palpebrumdaŭre sur lia vizaĝo.
Sciplena (aŭ komprenema) - "Sciplena kaj komprenema" estus pli taŭga, ĉar elekti unu el la du vortoj perdigus parton de la signifo. "palpebrumdaŭre" pensigas, ke lia visĝa esprimo tuj malaperis. La impreso de fulmo (flash) estas pli daŭra (laŭ mia subjektiveco: eble aliaj personoj imagas tion alimaniere)

Se mi devus traduki tion en la francan por elvoki la saman bildon, mi uzus pli longan frazon"une soudaine tristesse assombrit son visage, comme pour dire "je sais..." (eka malgajeco mallumiĝis lian vizaĝon, kiel por diri "mi ja scias")

Lia mieno triste ekesprimis "tion mi ja scias"

Mi ŝatus scii ĉu aliaj esperantistoj - ĉefe alilandaj - havas la samajn bildojn en siaj mensoj, aŭ ĉu temas nur pri mia subjektiveco. Komentoj kaj aliaj tradukoj estos bonvenaj.

opajpoaj (Montri la profilon) 2021-januaro-17 23:03:39

(france) "un regret entendu glissa sur sa face" (?)
(esperante) .?. (sciplena ?) bedaŭro preterŝoviĝis antaŭ lia vizaĝo ???

Reen al la supro