Al la enhavo

Antaŭ 1 jaro...

de Zam_franca, 2021-februaro-06

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-februaro-06 17:11:31

... mortis Li Wenliang.

Li estis ĉina kuracisto, la unua kiu provis atentigi la socion pri danĝera nova viruso, la 30-an de decembro 2019. Sed la ĉinaj aŭtoritatoj arestis kaj silentigis lin, kaj li estis devigita agnoski ke li "malstabiligis la socian ordon" per sia alarmo.

Li mortis pro la viruso nun monde konata.

Li estis 34-jara. Li havis 5-jaran knabon.

La fakto ke multaj registaroj ne agnoskis la danĝerecon de la viruso ja ne senkulpigas la ĉinajn aŭtoritatojn.
Ni ne forgesu la nomon de Li Wenliang. Ni ne forgesu la instinktan obeobsedon de totalismaj reĝimoj.

Reen al la supro