Al la enhavo

Establaĵo por ĉasi kaj fiŝkapti

de BeRReGoN, 2008-septembro-11

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

BeRReGoN (Montri la profilon) 2008-septembro-11 08:46:04

Kio estas la esperanta vorto por la establaĵo kie oni iras por ĉasi aŭ/kaj fiŝkapti ?

Angle, oni diras "outfitter" aŭ france, "pourvoirie".

horsto (Montri la profilon) 2008-septembro-11 09:55:45

Mi trovis:
"ekipanto" (aŭ "ekipinto") por la persono kiu ekipas.
"ekipaĵo" por la aĵoj, kiujn li ofertas.

BeRReGoN (Montri la profilon) 2008-septembro-11 12:16:56

Ne, mi kredas ke mi ne uzis la bonan vorton en mia difino.

Mi scivolas la vorton por dezigni la firmon/kompanion. Oni iras tie por ĉasi aŭ fiŝkapti. Tiuj kompanioj ofte estas en ia granda parko aŭ loko for de urboj.

horsto (Montri la profilon) 2008-septembro-11 16:54:08

Mi tradukis la anglan vorton al la Germana kaj tiam trakudis tiun vorton al Esperanto.
Mi ne scias la ĝustan vorton, mi eĉ ne scias ĉu ni havas tiajn vendejojn en Germanio. Mi proponas:
vendejo (aŭ butiko) por ĉasekipaĵo.
Eble alia uzanto havas pli bonan vorton.

BeRReGoN (Montri la profilon) 2008-septembro-11 18:16:55

Fakte, la angla vorto ne estas tre bona. Ĝi estas uzata por pluraj aferoj.

Ne estas butiko aŭ vendejo. Oni ne vere iras tie por aĉeti ekipaĵojn sed principe por havi servojn.

La unua servo estas la eblo lui ĉasdomon aŭ ĉaledon. Ĉi-tie en Kebekio, estas multe da tiujn kompaniojn. Ofte, oni povas pagi gvidiston por helpi nin ĉasi aŭ fiŝkapti. Oni ankaŭ povas lui ekipaĵojn.

horsto (Montri la profilon) 2008-septembro-11 20:06:08

Pardonu, mi ne atente legis vian duan mesaĝon. Nun mi trovis la vorton "outfitter" en la angla vikipedio, sed bedaŭrinde ne estas ligiloj al aliaj lingvoj. malgajo.gif

rubulo (Montri la profilon) 2008-septembro-11 21:59:34

Kial ne "provizejo" ?

Mi ne fakas pri fiŝkaptado do eble mia propono estas stulta.

BeRReGoN (Montri la profilon) 2008-septembro-12 06:37:58

Jes eble provizejo kiel la franca vorto. Sed provizejo ankaŭ signifas ia butiko kie oni vendas ekipaĵojn aŭ provizojn.

Eble io kiel ĉasturismejo aŭ ĉasekskursejo, ĉar fiŝkapti estas ankaŭ fiŝĉasi.

eb.eric (Montri la profilon) 2008-septembro-12 16:57:45

Temas pri firmao kiu ebligas ĉasadon kaj fiŝkaptadon, do eble ĉasebligejo?

Filu (Montri la profilon) 2008-septembro-12 17:58:34

Ĉasgastejo, eble demando.gif

Laŭ ĉasgastoj mem, verŝajne ĉasparadizio estus bona priskribo de tiu loko, kiun ili ofertas al ĉasamantoj, ĉu ne? lango.gif

Reen al la supro