Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6620

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-03 15:42:05

Miland:Eŭropa biero aŭ Budweiser?
Biero el Eŭropo devas por atingi la arkton Kanadan:
Esti brasita, aprobita por forlasi Eŭropo, suferi tremegojn aviadilajn super kaj trans la Atlantika oceano, sidi ĉe la Kanada dogano por kelkaj semajnoj, ĝis ĝi finfine interesigas doganistojn, kiuj eventuale akceptos, ke ĝi enmerkatiĝas en la suda parto de Kanado, kaj kiam, post kelkaj monatoj, la nevenditaj boteloj envenos en la arkton, ili estos tiel aĝaĉaj kaj multegekostaj, ke ni pli bone aĉetu tiun ĉevalpison, kiu nomiĝas Budvajzero.

Rekomendi unu aŭ malpermesi la alian?

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-decembro-03 18:44:14

Filu:
Miland:Nu. ero de Bi estas pli bone ol 'no' al 'vi', do mi elektas bieron.

Eŭropa biero aŭ Budweiser?
Biero el Eŭropo devas por atingi la arkton Kanadan:
Esti brasita, aprobita por forlasi Eŭropo, suferi tremegojn aviadilajn super kaj trans la Atlantika oceano, sidi ĉe la Kanada dogano por kelkaj semajnoj, ĝis ĝi finfine interesigas doganistojn, kiuj eventuale akceptos, ke ĝi enmerkatiĝas en la suda parto de Kanado, kaj kiam, post kelkaj monatoj, la nevenditaj boteloj envenos en la arkton, ili estos tiel aĝaĉaj kaj multegekostaj, ke ni pli bone aĉetu tiun ĉevalpison, kiu nomiĝas Budvajzero.

Rekomendi unu aŭ malpermesi la alian?
Ne plu zorgu, Budweiser estas nun aĉetita de Inbev, kiu estas Brazilbelga firmao. Do via budvajzero estas nun eŭropa ^^. Sed nur vere belgaj bieroj bonas laŭ mi okulumo.gif

A aŭ B? elektu!

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-03 20:41:54

jan aleksan: Sed nur vere belgaj bieroj bonas laŭ mi okulumo.gif
Kaj mi pensis ke nur la germana bieroj bonas, ekzistas eĉ Esperanta libro pri tio:

Schicke, Harald: Germanaj bieroj kaj bierkulturo. Jam la tria eldono de la sukcesa libro, kiu klarigas, kiel oni produktas la bieron, informas pri la ingrediencoj kaj ties efiko je la sano; 2007-3; MZ-Verlag; koloraj bildoj, forte bind; 119p;

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-03 20:50:17

Rekomendi la unuan, A.

Klasika aŭ moderna muziko?

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-03 22:05:50

Do via budvajzero estas nun eŭropa
Tute ne! Tio nur signifas, ke parto de la mono farita per ties aĉeto iros al eŭropa kompanio, kies akciularo ĉiuokaze devenas de ie ajn. Fakte, ankoraŭ brasiĝos ĝi interalie en Kanado.
Klasika aŭ moderna muziko?
Mi tre ŝatas Christos Hatzis, kies muzikon mi trovas en la klasika parto de la muzikvendejo, kie mi aĉetas muzikon. Tamen, Hatzis ankoraŭ ne mortis kaj lia muziko estas tre moderna: mi ne povus imagi tian muzikon verkita de ekzemple Beethoven. Do, mia muzikvendisto eraras kaj mi elektas modernan muzikon.

Vodko el Francio aŭ vino el Rusio?

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-03 23:25:21

Vodko el Francio aŭ vino el Rusio?
Mi vidis neniam de ambaŭ, sed por fari vodkon oni ne devas esti profesiulo, do mi preferus vodko el Francio.

Saluto aŭ salato?

white knight (Montri la profilon) 2008-decembro-04 10:02:36

Saluto aŭ salato?
La dua. (Mi salatas vin!)
sal.gifrideto.gif

botaŭro aŭ pasero ?

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-04 10:11:00

Pasero.

Lampeto aŭ lampego?

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-04 15:02:58

Olivo estas saniga, kaporo nur luksa, do mi elektas olivon.

Greka salato aŭ salato de salikokoj?

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-04 18:11:31

Greka salato, ĉar mi ŝatas cacikisaŭcon.

Poŝtranĉilo aŭ poŝfajrilo?

Reen al la supro