Al la enhavo

★ Vojaĝo al Dandong !

de Flago, 2008-decembro-28

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Flago (Montri la profilon) 2008-decembro-28 01:14:46

sal.gif
Tagmeze de la 24-a de dec.2008
mi ricevis telefonajn vortojn de s-ro Luyan, kiu estas prezidanto
de Dandong-a E-Asocio en Ĉinio.
Li diris al mi, ke iu e-ino estis el Changsha de Hunan-a provinco,
kaj ŝi mem vizitas DEA-on.
Kaj nun ili estas ĉe restoracio Qingzhen.
Li informis al mi rapide iri tie kaj intervidi kun ŝi.

Mi tre ĝojas kaj repide biciklas al tia loko, kie jam estas ĉirkaŭ 8 membroj de DEA.
En 3-a ĉambro mi salutas al ili kaj precipe al s-ino el Changsha.
Post la esperanta parolado mi komprenas, ke la gastino nomiĝas
Zhang Manjuan, kiu antaŭ 2 jaroj esperantistiĝis, kaj ŝia E-instruisto
estis fama e-tisto Jiang Zhuyue, kiu jam estis la sekretario de
Hunan-a E-Asocio.

Kaj mi tre miras, ke ŝi pene interparolas kun mi esperante ankaŭ
iom flue, kaj aŭskultinte mi scias, ke ŝi laboras en la stacidomo
Changsha.
Ankoraŭ la gastino montris al mi sian lernintan vortaron, en kiu libro
multe skribis la indaĵoj el ŝi, kiu lerna spirito min kortuŝis.

Post la tagmanĝo ni kune iris al la kantejo ĝoje pro Kristnaska Festo.
En la venonta tago la gastino vizitis kaj vojaĝis la Muzeon pri Korea
Milito kaj la faman riveron Yalu,
kaj ankoraŭ en luksa hotelo Zhonglian aprecis la koloran jadegon,
kio el jad-homo Xiuyan estis je 6 tunoj, nun ĝi estas plej granda
natura jadego en regiono Liaodong.

La ĉarmajn pejzaĝojn la s-ino multe fotadis, kaj la belaĵoj ankaŭ
restis en ŝia koro.
Post la vojaĝo la s-ino veturis al Pekino, kaj poste revenis al ŝia
hejmloko Changsha.
Mi tre dankas ŝian vojaĝon al Dandong !

kontakti: riveroyalu@hotmail.com
2008-12-28

Reen al la supro