Al la enhavo

Ĉina alfabeto (demando por Ĉina parolantoj)

de Miland, 2009-januaro-29

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-29 19:42:39

Demando por denaskaj parolantoj de la ĉina: ĉar la ĉina estas ege malfacila por ne-denaskaj lernantoj, pro la grandega nombro de parkerigendaj karakteroj (kaj sendube aliaj bonaj kialoj), se provoj inventi okcidentajn alfabetojn ne estis sukcesaj, kial ne ĉinaj parolantoj mem inventu fonetikan alfabeton por la lingvo?

rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-30 03:27:27

Mi ne estas denaska parolanto de ĉina, entute ne estas parolanto de ĉina. Sed en mia lernolibro de ĉina lingvo estas skribita, ke ĉina fonetika alfabeto "zhuyin zimu" bazita sur ĉina grafiko ekzistas ekde 1913 jaro kaj estas uzata. Ankaŭ "pinyin zimu" estas bazita sur latina alfabeto.

Por angla lingvo ankaŭ ekzistas fonetika alfabeto. Oni uzas ĝin en vortaroj kaj por instruado. (waı du: nɔt ju: ıŋgliʃ ju:z it baı jɔ:self? rido.gif )

eikored85 (Montri la profilon) 2009-januaro-30 05:18:52

Mi ankaŭ ne estas vera denaska parolanto de ĉina (mi loĝas en Usono mia tuta vivo), kvankam mi ekparolis ĝin ekde infanĝo ĉar miaj gepatrinoj estas denaskaj parolantoj de ĉina.

Nu, kial ĉinaj parolantoj ne uzas fonetikan alfabeton? Parto de la kialo estas ke, en kelke dialektoj tiel Mandarino, estas multegaj sam-sonaj vortoj (mi volas diri “homophones” en angla, sed me ne scias la vorto en Esperanto por ĝi), mem se vi konsideras la tonoj. Do, ekzemple, la du frazoj 送鐘 kaj 送終 estas ekparolataj tute same (song zhong), sed la unua volas diri “doni horloĝon” kaj la dua volas diri “ĉeesti enterigo”. Feliĉe, la kunteksto kutime klarigas la sencon. Tamen, sen la karakteroj, oni legus ĉina multe pli malrapide. Estas ĝuste la sama se en angla, ni uzas la IPA (International Phonetic Alphabet) por skribi.

Due, la historio de la karakteroj estas tre longa, kaj la ĉinaj parolantoj ne volas cedi ĝin ĉar la karakteroj estas granda parto de ĉina kulturo. La arto de kaligrafio estas tre prestiĝa.

Estas aliaj kialoj, sed mi sentas min limigita de mia baza nivelo de esperanto =( Tamen, se vi volas paroli en angla, mi estus feliĉa diskuti kun vi.

jchthys (Montri la profilon) 2009-januaro-31 17:47:07

Por tiuj, kiuj komprenas la anglan, ĉi tiu forumo estas utila.

Iĉo (Montri la profilon) 2009-februaro-01 08:59:53

rosto:Por angla lingvo ankaŭ ekzistas fonetika alfabeto. Oni uzas ĝin en vortaroj kaj por instruado.
Ne estas nur por la angla. Nomiĝas la Internacia Fonetika Alfabeto kaj iĝis kreita por priskribi la fonologio kaj prononco de ĉiu homa lingvo. Multaj nur renkontas ĝin kiam ili lernas la anglan, ĉar la angla literumado tiom konfuzas kaj ne taŭgas por priskribi la prononcon de lingvo kun, en mia dialekto, dudek unu vokalfonemoj kaj dudek kvar konsonantfonemoj.

/ni ˈankaw ˈpovas ˈuzi dʒin por ˈskribi espeˈranton sed ˈkiam dʒi ˈestas foˈnema ˈestas plejˈparte iˈdenta kun la espeˈranta ortogra'fio/

[ɛn foneˈtiːka priˈskriːbo ˈoni ˈpovas ˈmɔntɾi ˈaŋkaŭ la egˈzaktan paɾoˈlaːdɔn de ɪndiviˈduːwɔ kaĭ ˈaŋkaŭ aloˈfoːna variˈjaːdɔ]

rosto:(waɪ dəʊnt juː ɪŋglɪʃ spiːkəz juːz ɪt baɪ jɔːselvz? rido.gif )
/jeə ðætəd biː ɔːsəm wiː ʃʊd/

ceigered (Montri la profilon) 2009-februaro-01 11:03:46

La plej granda problemo kun la uzado de la IFA (IPA/FIA ktp) estas ke la prononco varias parolante (por parolanto), precipe komunuze (Ĉu povas oni staki adverbojn tiom?).

Ekzemple:
Iĉo:/jeə ðætəd biː ɔːsəm wiː ʃʊd/
Mi parolus tion kiel:
/jeə ðæʔ wʊd bi ɔːsəm* wi ʃʊd/

*la ŝvao estus tre reduktita

Tiam estas:
ʍaɪt (white) // waɪt // wait
meɪt (mate) // mæɪt //meɪʔ // mæɪʔ
ktp.

Se vi regardas tie ĉi: http://en.wikipedia.org/wiki/IPA_for_English vi povas vidi ke la dialektoj de la angla lingvo havas regulajn trajtojn. Sed, por normigi la tutan anglan skribsistemon, oni devas havi almenaŭ 35 vokalojn!

Tamen, se oni fendas la anglan lingvon en multoblaj lingvoj, tiam oni devas havi nur 12 vokalojn por Aŭstralia angla kaj 13 por skota angla, ktp.

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-01 12:00:26

Kvankam ekzistas multe da dialektoj de angla lingvo, ĉiu edukita anglolingvano devas scii oksfordan varianton de angla lingvo. Alie li ne estas edukita. (Tio estas opinio de siberiano el tajgo, do vi povas ne atenti okulumo.gif )

Tamen eĉ se ĉiuj anglolingvanoj prononcus same, ili ne povus ŝanĝi sian alfabeton. Kiel tio eblus? Mi nur ŝercis pri tio.

ceigered (Montri la profilon) 2009-februaro-01 13:27:11

rosto:Kvankam ekzistas multe da dialektoj de angla lingvo, ĉiu edukita anglolingvano devas scii oksfordan varianton de angla lingvo. Alie li ne estas edukita. (Tio estas opinio de siberiano el tajgo, do vi povas ne atenti okulumo.gif )

Tamen eĉ se ĉiuj anglolingvanoj prononcus same, ili ne povus ŝanĝi sian alfabeton. Kiel tio eblus? Mi nur ŝercis pri tio.
Efektive, tio estas ĝusta ridulo.gif Eĉ se ĉiuj anglaparolantoj pronuncus same, estas tro politika ŝanĝi nia(j)n alfabeto(j)n lango.gif. Aŭstralianoj provas ĉiam defii amerikanojn, Anglinoj provas esti tradiciaj ridulo.gif

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-februaro-01 13:38:06

eikored85:
Nu, kial ĉinaj parolantoj ne uzas fonetikan alfabeton? Parto de la kialo estas ke, en kelke dialektoj tiel Mandarino, estas multegaj sam-sonaj vortoj (mi volas diri “homophones” en angla, sed me ne scias la vorto en Esperanto por ĝi), mem se vi konsideras la tonoj. Do, ekzemple, la du frazoj 送鐘 kaj 送終 estas ekparolataj tute same (song zhong), sed la unua volas diri “doni horloĝon” kaj la dua volas diri “ĉeesti enterigo”. Feliĉe, la kunteksto kutime klarigas la sencon. Tamen, sen la karakteroj, oni legus ĉina multe pli malrapide. Estas ĝuste la sama se en angla, ni uzas la IPA (International Phonetic Alphabet) por skribi.
ĉu ne eblas elpensis miksitan sistemon, parte alfabeta, parte ideograma?

ridulo.gif,

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-01 13:48:03

jan aleksan:ĉu ne eblas elpensis miksitan sistemon, parte alfabeta, parte ideograma?

ridulo.gif,
Japanoj tiel skribas.

Reen al la supro