Al la enhavo

Pri kutimoj

de muriel_de_liege, 2009-marto-17

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

muriel_de_liege (Montri la profilon) 2009-marto-17 12:28:05

Saluton al ĉiuj,

Mi estas instruistino kaj mi deziras montri al miaj lernantoj ke la kutimoj estas tre diversaj sur la tero. Sed, ne estas ĉiam facile scii kiel vivas la homoj en la diversaj landoj. Feliĉe por mi, vi estas tie kaj povas diri al mi!

Kiam vi ricevas donacon, kion vi faras? (Malfermiĝin tuja, atendi...)

Dum la manĝoj, kio estas la pli ĝentila:
- malplenigi sian teleron aŭ ne?
- resendo estas ĝentila aŭ malĝentila
- kiel vi manĝas, kun kio?
- unu manĝaĵo bonega laŭ vi kaj viaj kutimoj
- ion vi ne povas manĝi laŭ viaj kutimoj

Kia estas la plej ĝentila: gardi ion sur la kapo au forigi? Ĉu tio estas la sama por viroj kaj por virinoj? Por infanoj kaj kreskuloj?

Kiam vi renkontas amikon, kiel vi agas, kiel vi faras? (Kisojn, manpremon, alia maniero..)

Ĉu vi pensas pri aliaj aferoj ankaŭ interesa, kurioza? Do, ne hezitu, kaj ankaŭ skribu al mi. Ne forgesu diri el kia lando vi estas.

Dankegon

Nurja

muriel_de_liege (Montri la profilon) 2009-marto-17 12:49:15

En Belgio...

Pri donacoj: la plej ofte, oni tuj malfermigas ilin kaj diras "dankon" al la homoj kiu donis al ni la donacon. Kelkfoje, ni atendas por malfermigi sed ĉiam ni malfermigas antaŭflanke la "donulo".

Dum la manĝo: ni devas malplenigi nian teleron (ne malŝpari la manĝaĵon). Resendo estas tre malĝentila krom por la bebo kiuj devas resendi post la manĝo. Ni manĝas kun manĝilaroj: tranĉilo, forko kaj kulero.
Mi ne certas pri kion belguloj tre ŝatas manĝi aŭ ne. Sed, en Belgio, vi povas manĝi helikojn, mitulojn, kuniklon, stinkanta fromaĝo, ...
En Belgio, ni kutime ne manĝas insektojn, sed ne estas malpermisita.

Pri kapo: Ni preferas forigi la ĉapelojn kiam ni estas malekstere aŭ por manĝi. Ankaŭ kiam vi vidas iun gravan, vi forigas vian ĉapelon (se vi havas ĉapelon).

Pri amikoj:Kiam ni renkontas amikojn, en Valonio, ni kisas, en Flandrio, ili plivole manpremas. La plej ofte, ni havas malmulte fizikajn kontaktojn.

Mi esperas lerni multe pri aliaj landoj!

Nurja

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-marto-17 13:27:09

muriel_de_liege:
- resendo estas ĝentila aŭ malĝentila
Saluton ^^,

ĉu vi celis "rukto"? (resendi ŝajnas al mi kiel vomi senkulpa.gif )

Mi venas de francio, kaj la kutimoj preskaŭ samas la belgajn. Mi nur malfacile kutimiĝas al kisetoj (survange) inter viroj malgajo.gif. Mi preferas manpremon.

muriel_de_liege (Montri la profilon) 2009-marto-17 21:04:17

jan aleksan:
ĉu vi celis "rukto"? (resendi ŝajnas al mi kiel vomi senkulpa.gif
Vi probable pravas, rukto estas pli bona vorto.
Dankon

Reen al la supro