Al la enhavo

Interlingvaon anstataŭ la hispanan?

de Eujensc, 2009-marto-26

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Eujensc (Montri la profilon) 2009-marto-26 19:42:14

Post du monatoj mi iros al unu lando in Centra Ameriko, eble Nikaragvo, por dum ses semajnoj volont-labori.

Mi konas neniom de la hispana lingvo mem, tamen mi estas ete studinta Interlingvaon kaj pro ties simileco al la hispana povas kompreni iomete simplajn frazojn.

Mi leĝis ĉe Vikipedio ke unufoje en Svedio studintoj de Interlingvao povis kompreni hispanan tekston pli bone ol samnivelaj studintoj de la hispana mem, ĉar Interlingvao kaj similas al kaj estas pli facila ol la hispana. Ankaŭ tie mi leĝis ke denaskaj parolantoj de la hispana povas tuj kompreni Interlingvaon perfekte, sed mi ne certas se mi kredas tion.

Ĉu iu havas iun sperton de Interlingvao-hispana konversacio? Je mia situacio kiu estus la plej bona metodo - plu studi Interlingvaon dum la sekvaj du monatoj kaj provi komuniki kun la landanoj uzante altnivelan Interlingvaon, aŭ forlasi Interlingvaon, studi la hispanan kaj provi komuniki uzante nur baznivelan hispanan?

henma (Montri la profilon) 2009-marto-26 20:02:03

Eujensc:Ĉu iu havas iun sperton de Interlingvao-hispana konversacio? Je mia situacio kiu estus la plej bona metodo - plu studi Interlingvaon dum la sekvaj du monatoj kaj provi komuniki kun la landanoj uzante altnivelan Interlingvaon, aŭ forlasi Interlingvaon, studi la hispanan kaj provi komuniki uzante nur baznivelan hispanan?
Mi parolas la hispanan denaske, kaj mi povas legi ion skribita en Interlingvao, sed mi ne certas se mi povus konversacii kun iu kiu parolas tiun lingvon.

Kial ne uzi vian esperanton kaj kontakti nikaragvan esperantistoj? Se vi ne povas fari tion, do mi rekomendas ke vi lernu iom la hispanan (eble tio ne estos tiom malfacila por vi), ĉar normale denaskaj parolantoj de la hispana kiuj ne parolas alian lingvon, ne klopodas kompreni iun kiu ne parolas la hispanan...

Ankaŭ, kiam vi iras tien, eble ili havos iun kiu parolas la anglan (ĉar ili havas anglan gaston rideto.gif).

Amike,

Daniel.

novatago (Montri la profilon) 2009-marto-28 01:55:36

Eujensc:Ankaŭ tie mi leĝis ke denaskaj parolantoj de la hispana povas tuj kompreni Interlingvaon perfekte, sed mi ne certas se mi kredas tion.
Unue oni devas pensi ke ne estas same legi al paroli. Hispana parolanto, kiu scipovas legi, povos kompreni interlingvaan tekston sed eble ne perfekte. Tamen, kiam oni parolas, la propra akĉento kaj la interlingvaa elparolo povus fari tiun lingvon malkompreneblan. Mi ne scias kiel oni elparolas interlingvae.

Eble klera persono povus kompreni interlingvaon sed Nikaragvo estas malriĉa lando kaj en tiaj landoj ne estas multaj kleraj homoj. Mi ne certas pri la nikaragva situacio.

Mia konsilo estas lernu la hispanan.

henma:
normale denaskaj parolantoj de la hispana kiuj ne parolas alian lingvon, ne klopodas kompreni iun kiu ne parolas la hispanan...
Tio ne temas pri esti hispana denaska parolanto sed pri kia persono oni estas. Mi scias bone ke tio okazas ĉie eĉ se oni parolas pli ol unu lingvo.

Ĝis, Novatago.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-29 00:38:56

Si tu parla a los en interlingua, los no va comprende te...
Si tu parla en esperanto, tu va parla sola a esperantistes...
Aprende alga de espaniol o alga de lingua franca nova e informa nos!

Se ci parolos al ili en interlingvo, ili ne komprenos cin...
Se ci parolos en esperanto, ci nur al esperantistoj parolos...
Lernu iom da hispana aŭ da lingŭa franka nova kaj informu nin!

Grown (Montri la profilon) 2017-julio-05 21:43:52

LeesaJohnson:Hi there, I think you should take the help from the native speaker. He can help you in understanding the language.
Tutor English
Mi jam avertis reklamistojn ke mi mokus kaj mokos reklamojn trifoje. Mi opinias ke mi mokos tion nun.

TonLove69 (Montri la profilon) 2018-aprilo-20 05:40:23

I think you should get help from native speakers.









รูเล็ต

thyrolf (Montri la profilon) 2018-aprilo-20 16:22:10

spamo

ocaluptous (Montri la profilon) 2019-septembro-30 21:43:26

henma:
Eujensc:Ĉu iu havas iun sperton de Interlingvao-hispana konversacio? Je mia situacio kiu estus la plej bona metodo - plu studi Interlingvaon dum la sekvaj du monatoj kaj provi komuniki kun la landanoj uzante altnivelan Interlingvaon, aŭ forlasi Interlingvaon, studi la hispanan kaj provi komuniki uzante nur baznivelan hispanan?
Mi parolas la hispanan denaske, kaj mi povas legi ion skribita en Interlingvao, sed mi ne certas se mi povus konversacii kun iu kiu parolas tiun lingvon.

Kial ne uzi vian esperanton kaj kontakti nikaragvan esperantistoj? Se vi ne povas fari tion, do mi rekomendas ke vi lernu iom la hispanan (eble tio ne estos tiom malfacila por vi), ĉar normale denaskaj parolantoj de la hispana kiuj ne parolas alian lingvon, ne klopodas kompreni iun kiu ne parolas la hispanan my ip birthday wishes tneb...

Ankaŭ, kiam vi iras tien, eble ili havos iun kiu parolas la anglan (ĉar ili havas anglan gaston rideto.gif).

Amike,

Daniel.
Eble klera persono povus kompreni interlingvaon sed Nikaragvo estas malriĉa lando kaj en tiaj landoj ne estas multaj kleraj homoj. Mi ne certas pri la nikaragva situacio.

Reen al la supro