Al la enhavo

legilo ; ligilo

de crescence, 2009-majo-08

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-08 12:15:43

Saluton,

La vortaro Lernu! proponas du tradukojn de la vorto franca "lien" :
- legilo
- ligilo

Kiu estas la malsameco ?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-majo-08 12:52:11

Saluton!

crescence:Saluton,

La vortaro Lernu! proponas du tradukojn de la vorto franca "lien" :
- legilo
- ligilo

Kiu estas la malsameco ?
Se temas pri la komputika senco de lien: Ĝi estas ligilo.

Ankaŭ legiloj ekzistas, sed tiuj estas por legi enhavon de lumdiskoj, memorkartoj ktp. -- supozeble lecteurs en la franca.

Kolonjano

P.S.: Pri tiaj terminoj konsultindas Komputeko.

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-08 13:10:00

KoLonJaNo:
Ankaŭ legiloj ekzistas, sed tiuj estas por legi enhavon de lumdiskoj, memorkartoj ktp. -- supozeble lecteurs en la franca.

Kolonjano

P.S.: Pri tiaj terminoj konsultindas Komputeko.
Dankon!
Mi ne komprenas, kial la vortaro Lernu! proponas la vorton legilo, se tiu vorto signifas "lecteur", kaj ne "lien". Fakte, "legi" -- "legilo". Eble, eraro...

Matthieu (Montri la profilon) 2009-majo-08 13:52:09

Kolonjano pravas. Mi kredas, ke estas eraro en la franca vortaro.

Reen al la supro