Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-julio-09 19:01:09

Ŝercema kaporalo

Apelo de roto. Kaporalo demandas:
– Kiu scias muzikon – elpaŝu!
El la vico elpaŝis kvaro da soldatoj.
– Vi iros al kapitano. Oni devas enporti pianon al okan etaĝon.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-julio-09 20:58:51

Once Bernard Shaw dropped the phrase that all women are corrupt.
Однажды Бернард Шоу обронил фразу, что все женщины продажны.
Foje Bernardo Ŝavo eligis la frazon, ke ĉiuj virinoj estas aĉeteblaj.

The English Queen heard that and when meeting Shaw, asked him:
Английская королева, узнав об этом, при встрече с Шоу спросила:
La angla reĝino eksciis pri tio kaj, renkontinte Ŝavon, demandis lin:

«Is it true, sir, that you are saying that all women are corrupt?»
— Верно ли, сэр, что вы утверждаете, будто все женщины продажны?
— Ĉu veras, sinjoro, ke vi asertas, ke ĉiuj virinoj estas aĉeteblaj?

«Yes, Your Majesty.»
— Да, ваше величество.
— Jes, Via Moŝto.

«And me too?! » exclaimed the queen indignantly.
— И я тоже?! — возмущенно воскликнула королева.
— Ĉu ankaŭ mi? — indigne esklamaciis la reĝino.

«And you too, Your Majesty,» Shaw said calmly.
— И вы тоже, ваше величество, — спокойно ответил Шоу.
— Jes, ankaŭ vi, Via Moŝto, — trankvile respondis Ŝavo.

«And how much am I worth?» asked the queen.
— И сколько же я стою?! — спросила королева.
— Kaj kiom mi kostas?! — demandis la reĝino.

«Ten thousand pounds» Shaw said at once.
— Десять тысяч фунтов стерлингов, — сразу же сказал Шоу.
— Dekmil pundojn, — tuj diris Ŝavo.

«What, so cheap?! » the queen resented.
— Что, так дешево?! — оскорбилась королева.
— Ĉu tiel ĉipe?! — ofendiĝis la reĝino.

«You see, you are already bargaining about the price,» the playwright smiled.
— Вот видите, вы уже и торгуетесь, — улыбнулся драматург.
— Jen, atentu... Vi jam marĉandas pri la prezo, — ridetis la dramisto.

* * *

"Do you continue to assert that the accused called you a fool?
- Вы продолжаете утверждать, что обвиняемый назвал вас дураком?
- Ĉu vi daŭrigas aserti, ke la akuzato nomis vin stultulo?

"Oh yes, Your Honour. In fact, he said it not directly, but allegorically.
- Да, господин судья. Правда, он это сказал не прямо, а иносказательно.
- Jes, sinjoro juĝisto. Tamen li diris tion ne laŭvorte, sed ĉirkaŭfraze.

He said: 'Considering our intellects, we are actually on the same level."
Он сказал: "Что касается интеллекта, то мы с вами находимся на одном уровне".
Li diris: "Koncerne niajn intelektojn, ni estas samnivelaj".

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-julio-10 06:49:32

Muso kaj elefanto kuras flank-al-flanke en dezerto.
Subite la muso haltas, retrorigardas kaj diras:
— Ho, kiom da polvo ni kune levas!
* * *
Turisto-poligloto, dronanta en rivero, krias diverslingve:
— Helpu!.. Au secours!.. Hilfe!.. Помогите!.. Ratunku!..
Fiŝisto, sidanta surborde, komentas:
— Estus pli bone, se vi ellernus naĝi ol babilaĉi ĉi-lingvaĉojn.
* * *
Latinamerika (kolombia) anekdoto:
Grupeto da monaĥinoj venas al la pordego de Paradizo.
Sankta Petro demandas la unuan el tiuj:
— Fratino Vernika, ĉu vi iam tuŝis viran penison?
Ŝi respondas:
— Jes, sed nur per unu mia fingreto.
— Nu, bone, fratino... Lavu vian fingron ĉi tie, en la kuvo kun sankta akvo, kaj enpaŝu Paradizon.
Al la dua monaĥino li faras la saman demandon, kaj tiu respondas, ke jes, sed sole per sia manplato.
— Nu, ĉi-kaze, fratino Jarica, lavu vian manon en la sankta akvo kaj eniru.
Subite unu el la monaĥinoj trapuŝas sin antaŭen kaj stariĝas ĉe la komenco de la vico.
— Kial vi tiel hastas, fratino Jotsabe? — demandas Sankta Petro.
Kaj la monaĥino respondas:
— Se mi devas gargari mian buŝon per ĉi tiu sankta akvo, mi volas fari tion antaŭ ol fratino Sonja prilavus sian pugon.

StefKo (Montri la profilon) 2019-julio-10 14:52:04

IgorSokoloff:
(...)
«You see, you are already bargaining about the price,» the playwright smiled.
— Вот видите, вы уже и торгуетесь, — улыбнулся драматург.
— Jen, atentu... Vi jam marĉandas pri la prezo, — ridetis la dramisto.
(...)
Ĉu "marĉandi" bezonas "pri la prezo"? Ja ĝi signifas "Diskuti pri la prezo de io" (laŭ Vortaro.net)
Ĉu "продажны" ne signifas "vendiĝemaj"?

sergejm (Montri la profilon) 2019-julio-10 17:15:03

StefKo:
IgorSokoloff:
(...)
«You see, you are already bargaining about the price,» the playwright smiled.
— Вот видите, вы уже и торгуетесь, — улыбнулся драматург.
— Jen, atentu... Vi jam marĉandas pri la prezo, — ridetis la dramisto.
(...)
Ĉu "marĉandi" bezonas "pri la prezo"? Ja ĝi signifas "Diskuti pri la prezo de io" (laŭ Vortaro.net)
Ĉu "продажны" ne signifas "vendiĝemaj"?
Nu, rusa varianto ne havas "pri la prezo".

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-julio-10 23:56:59

1. La vorto "marĉandi" certe uzeblas ankaŭ sen la aldonaĵo "pri la prezo", samkiel la angla vorto "bargain" uzeblas sen la suplemento "about the price". Tamen, kiel montras mia retumilo, oni sufiĉe ofte uzas la vortgrupeton "marĉandi pri la prezo". Krome evidentiĝas, ke oni povas ankaŭ "marĉandi daton kaj demandon", "marĉandi pri la nivelo de la salajroj aŭ pri la labortempo”, "marĉandi pri la enhavo de la jam ekzistantaj eroj".
2. Fakte, la vortoj "aĉetebla" kaj "vendiĝema" estas preskaŭ samsencaj, sed miaguste/miaopinie la unua aspektas kiel pli lerta, gracia kaj oportuna ol la dua. Kaj kiel montras la sama retumilo oni pli ofte uzas ĝuste la vorton "aĉetebla" (aĉetebla virino/politikisto/ĵurnalisto) ol la vorton "vendiĝema". Ankaŭ indas konsideri, ke mi tradukis (rusigis/esperantigis) la anglan version de la historieto.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-julio-11 00:03:22

Mark Twain once said:
Марк Твен однажды сказал:
Mark Tven foje diris:

"Speaking of fresh eggs, I always remember the town of Squash.
- При разговоре о свежих яйцах я всегда вспоминаю городок Сквош.
- Kiam temas pri freŝaj ovoj, mi ĉiam rememoras la urbeton Skvoŝ.

In my early lecturing days I went to Squash to lecture there.
В начале своей лекторской деятельности я поехал в Сквош, чтобы прочитать там лекцию.
Komence de mia prelega agado mi veturis al Skvoŝ por prelegi tie.

The town seemed very poorly billed.
В городе было очень мало афиш.
En la urbo estis tre malmulte da afiŝoj.

I thought I'd find out if the people knew anythihg at all about the lecture that was going to be in the evening.
Я решил выяснить, знают ли вообще горожане что-нибудь о лекции, которая была намечена на тот вечер.
Mi decidis klarigi, ĉu la urbanoj entute scias ion pri la prelego, kiu estis planita por la vespero.

So I turned in at the store.
Поэтому я заглянул в местный магазин.
Kaj mi do vizitis la lokan vendejon.

'Good afternoon, friend,' I said to the storekeeper.
- Добрый день, дружище, - сказал я хозяину.
- Bonan tagon, amikulo, - mi diris al la mastro.

'Any entertainment here tonight to help a stranger while away his evening?'
- Есть ли здесь сегодня какие-либо развлечения, которые помогли бы приезжему скоротать вечерок?
- Ĉu en via urbo haveblas hodiaŭ iuj distraĵoj, kiuj helpus al fremdulo pasigi lian vesperon?

The storekeeper answered:
Лавочник ответил:
La vendej-mastro respondis:

I expect there's going to be a lecture, for the people have been buying my eggs all day.
Полагаю, что намечается какая-то лекция, потому что люди весь день покупают у меня яйца.
Mi supozas, ke planitas iu prelego, ĉar la homoj tuttage aĉetas ovojn miavendeje.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-julio-11 12:55:03

Napoleon was one day looking for a book in his library, and at last discovered it on a shelf somewhat above his reach.
Однажды Наполеон искал в своей библиотеке одну книгу и наконец обнаружил её на полке, до которой он не мог дотянуться.
Foje Napoleono serĉis en sia biblioteko certan libron kaj finfine trovis ĝin sur breto, kiun li ne povis atingi.

Marshal Moncey, one of the tallest men in the army, stepped forward saying:
Маршал Монсей, один из самых высоких людей в армии, шагнул вперёд со словами:
Marŝalo Monsej, unu el la plej altaj homoj en la armeo, paŝis antaŭen, dirante:

"Permit me, sire... I am higher than your majesty."
- Позвольте мне, сир... Я выше, чем Ваше Высочество.
- Permesu al mi, siro... Mi estas pli alta ol Via Moŝto.

"You are longer, marshal," said the emperor with a frown.
- Вы всего лишь длиннее, маршал, - сказал император, сдвинув брови.
- Vi estas nur pli longa, marŝalo, - diris la imperiestro, kuntirinte la brovojn.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-julio-12 10:11:14

Kelkaj anekdotoj el la sajto www.e-novosti.info/forumo
----------
Начальник заходит в рабочее помещение.
The boss enters the workshop.
La estro eniras la metejon.

- Я же сказал: во время работы не курить!
"I've already said, that you don't smoke while working!"
- Mi ja diris, ke neniu fumu dum laboro!

Один из работников сплёвывает на пол и говорит:
One of the workers spits on the floor and says:
Unu laborulo kraĉas sur la plankon kaj diras:

- А кто здесь работает?
"But who is working here?"
- Sed kiu ĉi tie laboras?

* * *

Киллер в бюро ритуальных услуг заказывает венок другу.
A killer oders a funeral wreath for his friend in an undertaker's ofice.
Murdisto mendas en sepulta oficejo funebran florkronon por sia amiko.

Его спрашивают:
They asks him:
Oni demandas lin:

- Что написать?
"What we are to write on it?"
- Kion endas surskribi?

- Напишите: "Васе от Пети". Хотя нет, это слишком банально. Напишите лучше - "Извини, братан, обознался!"
"Write the following: "For Vasya from Petya". But no, it's too banal. You write better: 'Sorry, brother, I had mistaken you'."
- Surskribu "Al Bazilo de Petro". Tamen ne, tio tro banalas. Skribu prefere - "Pardonu, fratulo, okazis mispreno!"

* * *

Идёт сложная операция.
There is a difficult medical operation.
Oni faras malfacilan ĥirurgian operacion.

Вдруг гаснет свет.
Suddenly there is a blackout.
Subite la lampoj estingiĝas.

Когда свет включается, стол оказывается пустым.
When there is light again, they see that the table is empty.
Kiam denove iĝis lume, oni vidas, ke la paciento forestas sur la tablo.

Среди медсестёр начинается паника.
The nurses are in panic.
La flegistinoj ekpanikis.

- Спокойно! - говорит хирург. - Под общим наркозом он не мог далеко уйти. Да и печень его у нас...
"Don't worry!" says the surgeon. "Having general anaesthetic he couldn't run far away. The more so, that his liver is here.
- Estu trankvilaj! - diras la ĥirurgo. - Kun la kompleta anestezo li ne povis forkuri tre malproksimen. Des pli ke lia hepato restis ĉe ni...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-julio-13 15:58:38

"Hello, little brother!.. Is your sister expecting me?"
- Привет, братишка!.. Твоя сестра ждёт меня?
- Saluton, frateto!.. Ĉu via fratino atendas min?

"Oh, yes, certainly."
- О да, конечно.
- Ho jes, certe.

"How do you know it?"
- Откуда ты знаешь?
- Kiamaniere vi scias pri tio?

"She has just gone out in a hurry."
- Она только что в спешке ушла.
- Ŝi haste foriris antaŭ momento.

* * *

"The harder it rains, the better I like it."
- Чем сильнее идёт дождь, тем больше мне это нравится.
- Ju pli forte pluvas, des pli tio plaĉas al mi.

"You must be an optimist."
- Вы, должно быть, оптимист.
- Vi certe estas optimisto.

"Oh no, I am an umbrella seller."
- Да нет, я продавец зонтиков.
- Ho ne, mi estas vendisto de ombreloj.

* * *

"Does your wife talk much as before?"
- Твоя жена по-прежнему много болтает?
- Ĉu via edzino multe babilas kiel antaŭe?

"Oh yes!.. Last summer she talked so much that her tongue got sunburned."
- О да!.. Прошлым летом она так много болтала, что её язык покрылся загаром.
- Ho jes!.. Dum pasinta somero ŝi babilis tiom multe, ke ŝia lango sunbruniĝis.

* * *

"What's this piece of cord tied around your finger for?"
- Для чего эта верёвочка, обвязанная вокруг твоего пальца?
- Por kio estas ĉi-ŝnureto, ligita ĉirkaŭ via fingro?

"My wife put it there to remind me to post a letter."
- Моя жена привязала её как напоминание о том, чтобы я отправил письмо.
- Mia edzino fiksis ĝin ĉi tie por memorigi, ke mi enpoŝtigu leteron.

"And did you post it?"
- Так ты его отправил?
- Ĉu vi do enpoŝtigis ĝin?

"Oh no... She forgot to give it to me."
- Да нет... Она забыла мне его отдать.
- Ho ne... Ŝi forgesis doni ĝin al mi.

* * *

"You say he left no money?"
- Ты говоришь, он не оставил никаких денег?
- Vi diras, ke li restigis neniom da mono, ĉu?

"No... You see he lost his health getting wealthy, and then lost his wealth trying to get healthy."
- Да... Видишь ли, он потерял здоровье в стремлении разбогатеть, а потом потерял состояние пытаясь снова стать здоровым.
- Yes... Fakte, li perdis sian sanon, strebante riĉiĝi, kaj poste perdis sian riĉaĵon, penante resaniĝi.

Reen al la supro