Al la enhavo

Muziko

de culchamove, 2007-marto-18

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-20 20:03:53

Mi ne konas muzikon de Sean Paul sed mi estas scivola, se lia muziko povas fari tian ŝanĝon.
Ne, vi ne vere volas... okulumo.gif Sed se vi volas vidi bonan novan sonon inspirita de reggae kaj folk, spektu http://www.dobacaracol.com/ (en la franca).

mccambjd (Montri la profilon) 2007-marto-20 21:14:20

patbam:Mi tre ŝatas la musikon... ĉi tie en Usono ni utilizas la vorton "indie" aŭ "independent" ("memstara") je indiki la stilon de muziko ke plej ŝatas al mi.
Mi ankaŭ ŝatas "memstaran" rokon. Mi ludis malaltan gitaron dum la universitato kaj iom da tempo poste. (Mi edziĝis kaj havis filojn. Tiuj mortigis mian muzikan karieron.okulumo.gif) Mi ne konas multe da reggae, krom la klasikaĵoj: Bob Marley, Jimmy Cliff, ktp. Kelka ska plaĉas al mi: Madness estis bonega. Mi ankaŭ ne konas multe da klasika muziko, sed mi tre ŝatas la naŭan simfonion de Beethoven kaj "Carmina Burana"-n de Orff. Mi pardonpetas al Islander, sed mi ŝatas kelkan hip-hop-n. Outkast kaj De la soul estas aŭskultindaj.

culchamove (Montri la profilon) 2007-marto-21 11:06:18

Islander:
Sed se vi volas vidi bonan novan sonon inspirita de reggae kaj folk, spektu http://www.dobacaracol.com/ (en la franca).
Dankon por la pinto. Mi tre amas la sonon de Dobarcaracol. Fine mi scias grupo, kie virinoj estas la plej grava parto.

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-21 11:55:14

Islander:
Mi ne konas muzikon de Sean Paul sed mi estas scivola, se lia muziko povas fari tian ŝanĝon.
Ne, vi ne vere volas... okulumo.gif Sed se vi volas vidi bonan novan sonon inspirita de reggae kaj folk, spektu http://www.dobacaracol.com/ (en la franca).
Tamen ! rido.gif

(Islander, ĉu via gepata lingvo estas franca ?)

Islander (Montri la profilon) 2007-marto-21 14:28:30

(Islander, ĉu via gepata lingvo estas franca ?)
Jes, mi estas franca Kanadiano. Aparte nun malmulte da Kaĝunoj en Luiziano (Usuno), kaj iom disvastigita landlimanta la landparto, la kebekanoj estas la sola franca popolo en Ameriko.

josevitorr (Montri la profilon) 2007-marto-21 22:11:07

Jes! Ankaü mi ^satas muzikon. Devas esti tro malbela, la muzikon, por ke mi ne amas ^gin! La klasikon, la popularan, ^ciajn!
Mi estas brazilano, do mi demandas, se iujn de vi konas la muzikojn de Villa Lobos? Ekzistas "estudos" (lernadoj), kaj "Bachianas" (mi na scias traduki Bachianas), kaj "prelúdios" ktp...

Charlie (Montri la profilon) 2007-marto-21 22:52:55

Por mi la plej bona muzika grupo estas Rammstein.

Estas ankaŭ multe da bonega esperanta muziko. Mi tre ŝatas la kanton `Pasio en Katen' de la brazila grupo Supernova. Ankaŭ la muziko de la sveda grupo Persone estas tre bone. Oni povas aŭskulti kantojn kaj spekti videojn de tiuj ĉi grupoj kaj aliaj ĉe www.vinilkosmo.com

pastorant (Montri la profilon) 2007-marto-22 00:39:26

Mi ankaŭ ŝatas muzikon.
Mi preferas rokon, precipe PezaMetalo el la lastatempa 80's, kiel Metallica, Slayer, Anthrax ktp.
Dum mia maljuneco, mi aŭskultas pli molan muzikon, tiel Ruĝardaj Kapsikoj (Red Hot Chili Peppers)kaj RevTeatro (Dream Theater) kaj Children of Bodom. Sed mi preferata tipo de muziko estas klasika muziko kiel Beethoven, Chopin, Debussy, Liszt kaj Wagner.
Mi estas kokincerbo, ĉu ne? ridulo.gif

Mi estas okdeka jardekulo.
Ĉu tio estas la ĝusta termino? Ĉu vi komprenas min?

pastorant (Montri la profilon) 2007-marto-22 01:13:48

Charlie:Por mi la plej bona muzika grupo estas Rammstein.

Estas ankaŭ multe da bonega esperanta muziko. Mi tre ŝatas la kanton `Pasio en Katen' de la brazila grupo Supernova. Ankaŭ la muziko de la sveda grupo Persone estas tre bone. Oni povas aŭskulti kantojn kaj spekti videojn de tiuj ĉi grupoj kaj aliaj ĉe www.vinilkosmo.com
La kantanto de Persone havas novanprojekton, ke nomiĝas "Martin kaj la talpoj"
La TTT-ejo Farbskatol' havas videon pri li:
http://farbskatol.net/dotclear/index.php?2007/02...
Mi aĉetis la KD-on kaj ĝi bonegas!

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-22 08:03:00

pastorant:Mi estas kokincerbo, ĉu ne? ridulo.gif

Mi estas okdeka jardekulo.
Ĉu tio estas la ĝusta termino? Ĉu vi komprenas min?
hmmm... okdeka jardekulo ?... Ĉu vi estas homo kiu havas okdekan jardekon kaj kokincerbon ?
(Okdek jardeko=800 jaro ?)

Vi vere estas tre tre maljuna rido.gif Sed vi ne havas kokincerba, vi estas tre ŝaga certe. rido.gif

Ankaŭ mi ŝatas la maljunan rokon, ekz. AC/DC, Guns 'n Roses. Kaj mi ŝatas ankaŭ nun muzikon de U2. Mi ŝatas aŭdi la malmolan rokmuzikon, kiam mi stiras sur aŭtoŝoeo. Mi premas la gaso.... rido.gif

Reen al la supro