Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Famaj frazoj

de Eddycgn, 2010-januaro-03

Mesaĝoj: 750

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-03 19:46:45

crescence:
Kiu diris : "Post mi, la diluvo !" ?
David Forrest ? (mi ne estas sekura)

Kiu diris "Eŭreka!"

Filu (Montri la profilon) 2010-januaro-03 20:23:56

"Eŭreka!" → Arĥimedo ĝin diris, sed laŭ multaj la citaĵo estas apokrifa.

En kies vortaro troveblas la sekva difino: "Cerbo: ilo per kiu ni pensas ke ni pensas." ?

Helpeto: la aŭtoro estis anglalingvano.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-03 22:13:27

La vortaro de la diablo (Bierce)

Kiu diris:
Mi estas berlinano!

fizikisto (Montri la profilon) 2010-januaro-03 22:51:34

Eddycgn:Kiu diris:
Mi estas berlinano!
J.F. Kennedy

Eddycgn:Kiu diris
Estas tio pistolo en via poŝo, aŭ vi ĝojas vidi min?
Eddie Murphy en Beverly Hills Cop

Kiu diris:
Dio ne ludas per ĵetkuboj

Frankouche (Montri la profilon) 2010-januaro-03 23:52:37

fizikisto:Kiu diris:
Dio ne ludas per ĵetkuboj
Einstein

Kiu diris :
Ne homoj, ne problemoj !

arcxjo (Montri la profilon) 2010-januaro-04 00:51:36

Frankouche:
Kiu diris :
Ne homoj, ne problemoj !
Ŝajne Stalin.

Kiu diris:
Multaj vivantoj meritas morton. Kaj iuj de mortantoj meritas vivon.

(eblas nur verkisto aŭ fikcia persono)

Hispanio (Montri la profilon) 2010-januaro-04 01:09:28

arĉjo:Kiu diris:
Multaj vivantoj meritas morton. Kaj iuj de mortantoj meritas vivon.

(eblas nur verkisto aŭ fikcia persono)
Gandalf.

Kiu diris:
Mi devis lukti kontraŭ tri malamikoj: unue mi mem, due la hindianojn, trie la anglojn.

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-04 06:00:46

Eddycgn:
crescence:
Kiu diris : "Post mi, la diluvo !" ?
David Forrest ? (mi ne estas sekura)
"
Ne. Estas franca reĝo...

Kiu diris : "Vivu la Kebeko libera !" ?

crescence (Montri la profilon) 2010-januaro-04 06:04:01

Hispanio:
Kiu diris:
Mi devis lukti kontraŭ tri malamikoj: unue mi mem, due la hindianojn, trie la anglojn.
Hazarde... Ghandi ?

Filu (Montri la profilon) 2010-januaro-04 14:20:20

crescence:Kiu diris : "Vivu la Kebeko libera !" ?
Charles de Gaulle.

Kiu diris: "Mi naskiĝis tre juna en mondo tre olda".

Helpeto: Komponisto

Reen al la supro