Vai all’indice

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

di Flago, 10 marzo 2010

Messaggi: 661

Lingua: 简体中文

Flago (Mostra il profilo) 10 aprile 2010 08:43:58

...
Inter la detektivo, gesinjoroj Ŭ kaj L denove komenciĝis demandoj kaj respondoj en la angla lingvo. Maltrankvile kaj malpacience mi aŭskultas ilin, rigardas ilin, kiuj decidos mian sorton. La koncernato estas ja mi mem, sed la detektivo neniam sin turnas al mi kun demando. Li ankoraŭ suspektas ke mi estas japano, sed li ne havas pruvon.
La aliaj tri persistas ke mi estas ĉino, tamen ankaŭ ili ne povas montri pruvon. S-ino Ŭ, kiu redaktis virinan gazaton en Ŝanhajo, kaj ŝia edzo estas novaj figuroj en nia vivo. Apenaŭ en Hongkong oni prezentis ilin al L kiel helpantoj-kunveturantojn. Kaj ili tiel fervore protektas min, la senfortan nekonatan japaninon, kiel se ni jam de longe estus amikoj.
La rolo de L ne estas facila, ĉar veroj povas glite flui el la buŝo, sed mensogoj nur zigzage. Plurfoje li balbutas aŭ eĉ paŭzas. Tio povus veki pli da suspekto ĉe l' detektivo. Feliĉe ili parolas angle, do eble oni simple pensas ke li malbone posedas tiun ĉi lingvon. Krome li ofte miksas esperantajn vortojn senkonscie. Li diras "ne" anstataŭ "no", "kompreneble" anstataŭ "of course", "milito" anstataŭ "war", kaj mem rimarkinte korektas foje kaj foje.
...
在侦探之中,王先生与刘先生重新开始用英语提问和回答...
senkulpa.gif

Flago (Mostra il profilo) 11 aprile 2010 13:38:43

...
La detektivo foriris kaj baldaŭ revenis akompanante siajn superulon kaj kolegon. Ripeto de similaj demandoj kaj respondoj. Mi bone scias ke nun estas milita tempo kaj ili fidele plenumas sian devon por la nacio. Tamen kiel mi povus ami kaj respekti ilin kiuj tiel severe sieĝas L solan! Dank' al la helpo de gesinjoroj Ŭ kaj klarigo de L precipe pri la laboro en Ŝanhajo, la tri viroj post duonhoro ekstaris, ĝentile salutis por adiaŭi.
Sed laste ili ankoraŭfoje aldonis, ke se mi estus japano, li devus tuj disiĝi de mi laŭ la milittempa dekreto, kaj ke mi ne iru eksteren ĉar oni povus erare disbati min.
Estas demando, ĉu ili efektive konvinkiĝis ke mi estas ĉino, aŭ sciante fakton tamen decidis silenti, ĉar troviĝas nenio malbona ĉe mi. Malgraŭ ĉio, ni trankviliĝis. Ja ne okazis la plej antaŭtimata.
-Pardonu, kara, kulpa estas mi sed oni nur vin...
-Ne. Por vi mi sentas nenion sufera. Aldone la afero jam iris bone.
Malordeta estas lia hararo pro l' marveturo, lace li aspektas. Tamen li ne sidiĝas kaj paŝadas tien reen en la ĉambro.
Post ŝika vespermanĝo kaj agrabla bano, mi staras ĉe l' fenestro, rigardas malsupren la straton prilumatan. Pala malpleneco kaj nigra ŝtopiteco alternas en mi ĉiuminute.
Kio morgaŭ okazos al ni? Sen mono, sen garantio... Ej, morgaŭ estas morgaŭ, kaj hodiaŭ ni tamen vivas. Nur la lito pura kaj komforta nun allogas nin, kiujn ĉifis ne sole la semajna sinĝena vojaĝo. Al dorm', al dormo profunda! Morgaŭ estas morgaŭ.
...
这个侦探离开,一会又陪同他的上级和同事回来,重复同样的问话和回答..,
senkulpa.gif

Flago (Mostra il profilo) 11 aprile 2010 22:56:35

2. SUR DEZERTO

Ni esperas, ke ni tuj povu iri al Hankou kaj publike partopreni la rezistmiliton. Ĝi estas la nuna centro de batalanta Ĉinio, kie certe oni komprenas nian situacion... Ni faru antimalamikan laboron, ankaŭ Esperantan. Sed, ja kiel fore estas ĝis tie!
Trajnveturo dum 4 tagoj. -Ne, tio ne estas longa. Tamen oni devas prikalkuli ankoraŭ kelkajn tagojn por rifuĝo dum malamika aeratako kaj riparo de bombarddetruita relo.

Tio ĉi ankaŭ ne gravas, ĉar ĝis nun ni neniam aŭdis ke io malfeliĉa okazis survoje. malfacilo estas ke ni devas nepre havi sufiĉe da bonaj kunirantoj kiel mia ŝirmaĵo. Ĉiutage homoj tien veturas centoj post centoj, sed kiuj ja havus bonkoron aŭ scivolon por preni kun si japanan virinon?
Alia estas monafero. Ne diru pri la vojaĝkosto, post 2-3 tagoj eĉ por pano ni plu ne havos. La sumo kiun ni pruntis de Ĵelezo jam preskaŭ elĉerpiĝis. Li kaj kelke da niaj intimaj kamaradoj nun estas en Ŝanhajo. Pli malpli frue ankaŭ ili iros al Hankou por daŭrigi la movadon. Sed oni ne scias kiam. Ĝin decias nur la milita situracio.
...
2. 在荒漠上
我们希望,立刻能够去往汉口,公开参加抗战。它现在是中国抗战的中心...
sal.gif

Flago (Mostra il profilo) 13 aprile 2010 11:39:32

...
Se ni estus vaguloj sur dezerto, do esperantistoj eble estus oazo por ni. La duan tagon vizitis nin k-do S, korespondanto de Ĵelezo kaj redaktoro de Al Nova Etapo. La trian tagon li kaj liaj kamaradoj, ĉiuj studentoj de Universitato Sun Jatsen, kondukis nin al pli malkara hotelo, ĉar ni plu ne bezonas nin ŝajnigi riĉaj. Ni sciiĝis ke k-ino T estas ĉi tie, kiu partoprenis la 50-jaran jubileon de Esperanto kiel kantona reprezentanto.
Kun ŝi mi unu-dufoje kunludis en Ŝanhajo kaj ŝi impresis min tre bone. Ni povos peti ŝian helpon precipe por mi. Tamen kia bedaŭro, ĝuste en la tago kiam ni venis ĉi tien, ŝi ja iris al Hongkong kaj revenos nur post semajno.
Se ĉi tie estus la kantonaj kamaradoj kun kiuj mi amikiĝis en Tokio! Interalie Dinko -Ah, li ankoraŭ suferas tie. Kiam ni povos vidi lin?... Kaj tute ne atendite unu el tiuj kamaradoj venid al ni akompanate de k-do S. Tiu estas k-do Ĉ. La vizaĝo de L ekbrilis. Okaze de tio ke ni ne povas iri al Hankou, L devas serĉi laboron ĉi tie, kaj la nuna plej urĝa afero estas: havi loĝejon kaj minimuman koston por kelktempa vivado.
-Ĉion L malkaŝe diris al Ĉ, kredante ke li povos kaj bonvolos doni helpon.
...
假如,我们是荒漠上的跋涉者,那么,世界语者们就可能是我们的绿洲...
sal.gif

Flago (Mostra il profilo) 13 aprile 2010 22:21:30

Ĉ venis al ni unu-dufoje ĉiun tagon, kaj kun ĉiu fojo la espero sur la vizaĝo de L sveniĝis. -Kial ne? Ĉu li ne kapablas fari eĉ tiel malgrandan aferon? En Tokio li ĝuis luksan vivon. Lia familio estas riĉa, kaj la patro ĉi tie havas sufiĉan influon. Aldone Ĉ mem estas nun oficisto. Grumblis L dube. Kaj fine iun vesperon kiam ni promenis sur duonluma strato, li elĵetis: -Ĉu vi scias ke riĉa amiko estas nulo por ni?

Mia sola respondo estas amara silento. Laŭkutime ni ankoraŭ nomas Ĉ k-do, sed nun kia kamaradeco kunligas nin? Ĉi tie li ne partoprenas esperantan movadon nek nacisavan laboron. Li fariĝis tipa oficisto ekstere kaj interne. Kion do ni postulu de tipa oficisto? Lasu lin trankvile iri sian vojon! -Per ŝupinto mi debatis ŝtoneton kuŝantan antaŭ mi.
L suferas pieddoloron pro ekzemo kiun ĉi-tieanoj nomas "Hongkonga piedmalsano". Li tamen eliras ofte. Kien kaj al kiuj mi ne estas certa. Krom la esperantistoj li eble povas vidi "kulturistojn el Ŝanhajo" kiujn li konetas. Sed ĉu ili -. Mi ne scias dank' al kiu ni nun manĝas du fojon tage. Li diras: -Ne ĉagreniĝu.
Estu trankvila. Mi faros ĉion eblas por ni. -Kiel dorlotita senforta infano mi sidas nenionfare, dum li sola pensas, kuras, petas kaj suferas. Unu fojon, nur unu fojon li esprimis: -Je tia afero mi ja estas tute sensperta. -Tiutempe li ne pensas pri sia hejmo en la malproksima Nordoriento, kaj mi pri mia en Tokio, kiujn ni memvole forlasis streante pli liberan kaj pli signifan vivon?...

Ni senpacience atendas kaj atendas la revenon de k-ino T. Ĉi tiu juna studentino de Universitato Sun Jatsen estas ununura lasta espero de ni. Kaj ŝi fine aperis antaŭ ni. Ŝi pagis la koston por nia kelktaga resto en la hotelo, kaj min prenis tien kie ŝi kaj ŝiaj amikoj laboras por nacisavado. L decidis provizore nokti ĉe hazarde trovitaj malnovaj konatoj el Beiping, kiuj kelkope loĝas en la hotelo. Sed jam la 2-an tagon li devis veni al ni, ĉar unuj el ili veturis al Hankou subite, kaj la aliaj pro manko de mono transloĝiĝis en mizeran noktejon.
...
Ĉ 每天来看我们1-2次,每一次 L 脸上的希望渐渐消散...
rido.gif

Flago (Mostra il profilo) 14 aprile 2010 22:58:53

3. ARO DA GEJUNULOJ

Ĝi staras en neprospera kvartalo de l' urbo. Antaŭe ĝi estis privata mezlernejo, tamen jam de longe fermita, pro kio mi ne scias. Malgranda sportejo nur kun aparato de korbopilko. La duetaĝa konstruaĵo konsistas el kelkaj ĉambroj, en unu el kiuj senorde kuŝas polvo-kovritaj libroj, paperĉifaĵoj kaj aliaj senutilaĵoj, malseka kuirejo kaj kampareca necesejo, kie elfluas la malpuraĵo kaj sennombraj muŝlarvoj svarmas. Nun ĝi ja aspektas kvazaŭ ruino, sed interne bolas vivo alia. Deko da gejunuloj, studentoj de Universitato Sun Jatsen, loĝas ĉi tie kaj kune kun eksteraj kamaradoj laboras por tiel nomata nacisava movado.

Tage kaj vespere ili havas regulajn kunsidojn aŭ gvidas kursojn. -Instruo pri latinigo de kantona dialekto kaj nacisavaj kantoj al geknaboj, kiuj ŝajne apartenas al familioj de malriĉaj komercistoj kaj laboristoj. Studo pri lingvoscienco kaj fonetiko. Krome ili devas konsiliĝi pri la koncernaj aferoj, ĉeesti eksterajn kunsidojn, preni lekciojn en la Universitato, skribi diversajn manuskriptojn, hektografi materialojn, ankaŭ fari murĵurnalojn kaj karikaturojn por urbanoj.

Mi preskaŭ ne komprenas la enhavon de iliaj laboroj, sed verŝajne ili ne havas sperton, faras ĉion mekanike-formale kaj en tute linita sfero. Tamen juneca entuziasmo kovras ĉi ĉion, kaj revivigas tiun ĉi duonruinon vigle kaj hele. Krom pilkoludo ilia sola amuzo estas kantado, ili ofte kantas laŭte nacisavajn kantojn, kaj eĉ dum laboro kantetas ne konscie. Kantojn oni ja ne povas apartigi de ilia vivo.
...
一群青年人

它位于本市的一片不繁华的地区。以前它是一所私立的中学,而且已经关闭很久了...
sal.gif

Flago (Mostra il profilo) 15 aprile 2010 22:24:48

...
Ili ĉiuj estas junaj. Do iliaj tagoj brilas ne nur de arda laboro.
En la ĉambro najbara de la nia loĝas k-ino T, k-do O kaj R. K-ino T, kiu prenis nin ĉi tien kaj multe zorgas pri ni, estas la sola virino en tiuj dek. Ŝia familio loĝas trans la rivero Zhujiang (Perla Rivero), kaj ŝi devas iri tien de temp' al tempo. Ŝi diras ke ŝiaj gepatroj havas konservativan ideon kaj eĉ ne ŝatas ke ŝi ludas kun viroj. Simple vestita, intelekta, elokventa, kaj afabla -eble ŝi estas bona modelo de modernaj ĉininoj. Ŝi estas la plej okupata inter ili, dormas nur 5 horojn ĉiunokte, ofte manĝas nur unu fojon tage pro manko de tempo.

O estas orfa formosano kiu jam de l' infaneco vivas en la kontinento. Alta, malgrasa, tamen fortika korpo kiel de sportulo. Li estas tute ne babilema, sed manĝema, kaj ankoraŭ sufiĉe konservas knaban naivecon. Kiam li ridas, la puraj blankaj dentoj plene elmontriĝas sur la nigra vizaĝo, kaj la okuloj sub la miopaj vitroj fadeniĝas.

Tiuj du gejunuloj amas reciproke. Ili ne havas tempon por dolĉa flustrado, kaj ŝajne ili sentas neelĉerpeblan ĝojon en la komuna laborado akompanata de gaja kantado, ĝuas sian vivon en harmonio de labora entuziasmo kaj kamaradeca amo. En maloftaj liberaj vesperoj ili kantas kune "Hejmo, dolĉa Nom'," "Kara Kentucki-land' ", "Serenado" kaj ceterajn. La soprano kaj baso plezure kortuŝe sonoras tra la varmeta aero de l' tropika decembra vespero.
...
他们都是年轻人,他们的每一天不仅在热情的工作中闪亮...
sal.gif

Flago (Mostra il profilo) 16 aprile 2010 22:25:03

...
R malsanetas. Lia vizaĝo estas ronda, blanka kaj milde ridetanta. Tamen ne gaja li estas nun. Li havas amatinon. Ŝi estas formosano, kiu iam laboris kiel flegistino en Ŝanhajo. Antaŭ du monatoj ŝi estis arestita ĉi tie kaj sendita en karceron ekster la urbo.
-Kiel vi scias, nemalmulte da formosanoj en la kontinento spionas por la japanaj imperiistoj, kaj malfeliĉe ŝi estas formosano. Nur post fino de l' milito oni liberigos ŝin, kaj dume, ve kiu scius...

R ĉagrene mallevas la okulojn. Pasis minuto en silento. Li prenas mian manon kaj aldonas:
-Ŝi estas dika kaj malalta kiel vi. Vi tamen estas feliĉa, ĉar vi povas esti kun via edzo.
Nia ĉambro estas tiu sola neokupita, nome kiu ludas rolon de tenejo aŭ paperkorbo. Du benkoj kaj kelkaj tabuloj formas nian liton. La studentoj estas bonaj al ni. Iliajn ĵurnalojn kaj librojn ni povas libere legi. Vivkosto estas malkara. Ni du povas manĝi ne mizere en laborista restoracio ĉiutage por duondolaro de kantona mono. Do ni povas pasigi kelkan tempon se ni prnutas po iom de amikoj, aŭ vendos aŭ garantiaĵigos niajn vestojn. Sed-
...
R 生病了, 他的脸庞园而白,带着温和的微笑...
rido.gif

Flago (Mostra il profilo) 17 aprile 2010 23:15:03

...
Liaj amikoj, kiuj ne havas monon por iri al Hankou, intencas senpage veturi per milita vagonaro aŭ malkare per grupa rabatita bileto. Se tio efektiviĝus, ni miksiĝus en ilin, tamen la afero ne iris kiel deziras ili kaj ni. Volenevole ni devas resti ĉi tie, kie L ne havas esperon trovi profesion. Pro baro de l' lingvo li eĉ ne povas partopreni nacisavan movadon. Vegeti, denove vegeti kvankam ni estas junaj, dume ĉirkaŭe niaj gejunuloj tiel arde laboras.

En la vesperaj kiam la elektre prilumitan klasĉambron okupas kurso aŭ kundido, ni iras straten. Tie ni tamen nin sentas pli fremdaj, pli solecaj. Kantono ne estas Ŝanhajo, kie troviĝas ĉiuspecaj homoj el ĉiuj lokoj en-kaj eksterlandaj. Mi renkontas multajn scivolemajn okulojn ĵetitajn sur min. Pluraj preterpasantoj eĉ ankoraŭfoje turnas la korpon al mi. Ĉu ili suspektas min Japano, aŭ rigardas min simple kiel strangulinon, mi ne scias.

Malgaje ni revenas en nian malluman ĉambron, ekbruligas kandelon. Ni penas legi aŭ skribi, tamen tro brue estas najbare. Aldone, kiam oni vivas izolite de l' ekstero, al ili ĉio ŝajnas sensignifa kaj eĉ enuiga. Ni volas fari ion kio utilas por aliaj. Sed ja kion.?

Estu por mi ho labor',
Kion fari mi volontus.
Mortus mi prefere for.
Post jam ĝia plenumiĝ'.

Kun pli da aktuala sento mi ripetas en mi la poemon de Takuboku.
L pensadas kiel ni nin savu el tia situacio. Sed ĉio estas pli revo ol plano. Nervoj ni estas. Maltrankviligas nin la morgaŭo nevidebla.
他的朋友们没有钱去汉口,打算免费乘坐军列或着购低价的团体打折车票...
rido.gif

Flago (Mostra il profilo) 19 aprile 2010 21:59:51

4. TRAGEDIO?

Sidas tri viroj?
Unu el ili estas Guo Moruo, grandioza revolucia poeto. Li loĝis en Japanio kiel forkurinto el la patrio. Sed la sksonoro de l' sankta rezistmilito plu ne lasis lin en la kaŝejo okupi sin per arkeologio. Iun vesperon li sekrete prenis fiŝistan ŝipon, revenis en la sinon de l' patrio, de kiu li estis for 10 jarojn. Antaŭ semajno li alvenis Kantonon. Liaj karaj restas tie sen li, -la kelkaj gefiloj kaj edzino, kiu estas japano.

"Post ĉi veno familio en ĝemplor'
Antaŭ mi nun tutnacio sub dolor'!"

Alia estas s-ro U. Li estas oficiro kaj okupas nemalgrandan postenon en la kantona armeo. Ankaŭ li havas japanan edzinon, kiu naskis al li tri infanojn. Lastatempe oni vidis sur ĵurnaloj deklaron pri ilia eksedziĝo. Ĉu li plu ne amas ŝin? Li amas, amas same kiel, eĉ pli ol, antaŭe. Tamen li devis fari tion almenaŭ formale, ĉar li estas oficiro, kaj nun estas milito inter Ĉinio kaj Japanio. La infanojn prizorgas liaj maljunaj gepatroj en la hejmvilaĝo kiu troviĝas iom malproksime de l' urbo.
...
4. 惨剧吗?

坐着三个男人。
其中一位是郭沫若先生,一位伟大的革命诗人...
sal.gif

Torna all’inizio