Al la enhavo

Kiel estas via klavaro?

de mister, 2010-septembro-28

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2011-januaro-17 19:55:28

Mi uzas Ubuntu, aktuale 10.04. Mi scias ke ĝi havas jam Esperantan klavaron, sed ĝi tro malsimilas al mia kutima sveda klavaro.

Pro tio mi uzis la svedan klavaron kiel modelo kaj ŝanĝis kelkajn literojn en sveda klavaro al la Esperantaj. Necesas nur premi unu klavon por ŝanĝi inter sveda kaj esperanta klavaro kaj mi povas eĉ uzi malsamajn klavarojn en diversaj fenestroj.

Mi pensas ke eblas fari same por alilingvaj klavaroj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-januaro-17 20:01:37

mi preferas uzi klavaron por blondulinoj

ĝi eĉ estas rusigita

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-januaro-17 20:45:03

mi iom esperantigis la klavaron

johmue (Montri la profilon) 2011-januaro-17 21:21:06

AlfRoland:Mi uzas Ubuntu, aktuale 10.04. Mi scias ke ĝi havas jam Esperantan klavaron, sed ĝi tro malsimilas al mia kutima sveda klavaro.

Pro tio mi uzis la svedan klavaron kiel modelo kaj ŝanĝis kelkajn literojn en sveda klavaro al la Esperantaj. Necesas nur premi unu klavon por ŝanĝi inter sveda kaj esperanta klavaro kaj mi povas eĉ uzi malsamajn klavarojn en diversaj fenestroj.

Mi pensas ke eblas fari same por alilingvaj klavaroj.
Almenaŭ kubuntu havas sub "Plie" la punkton "Aldonado de Esperantaj supersignoj". Per ĝi vi povas havi la Esperantajn supersignojn je AltGr-litero. Ekzemple AltGr-S rezultas en ŝ.

Persone mi ne uzas tion sed verkis mian propran klavaron surbazan de la usona klavaro, kiu permesas facile kaj skribi kaj Esperanton kaj la germanan kaj programi.

Ĉiukaze Linukso ege avantaĝas tiurilate ĉar vi senpene povas skribi multajn lingvojn sen ŝanĝi la klavaron.

Johannes

AlfRoland (Montri la profilon) 2011-januaro-18 07:00:20

johmue:

Persone mi ne ŝatas uzi kombinon de pluraj klavoj por skribi "ĉĝĵĥŝŭ". Mi skribas pli flue, per ĉiuj fingroj, uzante klavojn, kies ordinaraj literoj ne estas uzataj en Esperanto.

Urho (Montri la profilon) 2011-januaro-18 17:27:39

Mi uzas tute novan klavaron por la finna lingvo. Ĝi estis lanĉita en la forumo :
Hopeinen Omena → Serĉu per vorto "ÅUIOGV-näppäimistö".

Å U I O G V P K R W F ¨
Y E Ä A D H T L S C J '
< Z X Q Ö B N M , . -

La ĉapelitajn literojn de Esperanto mi tajpas per komo; do – la komo (,) funkcias kiel senpaŝa klavo (angle: dead key):
  komo + y → ŭ (= u + brevo)
  komo + ä → ĵ (= j + cirkumflekso)
  komo + w → ŝ (= s + cirkumflekso)
  komo + x → ĥ (= h + cirkumflekso)
  komo + q → ĉ (= c+ cirkumflekso)
  komo + ö → ĝ (= g + cirkumflekso)
  
kaj ankoraŭ, la komo funkcias ankaŭ kiel komo (,):
  komo + komo → komo (,) sen spaco
  komo + spaco → komo (, ) kun spaco.

kaj…
  komo + u → ü
  komo + n → ŋ
  komo + z → ž (= z + haĉeko)
  komo + s → š (= s + haĉeko)
  komo + c → č (= c + haĉeko)
  ktp.

Ĝisdatigita: 2018-12-12 (la ligilo al ÅUIOGV-klavaro)

Urho (Montri la profilon) 2011-januaro-26 20:45:09

Krome, kiam mi skribas nurajn esperantlingvajn tekstojn, mi tajpas per jena Esperanto-klavaro (bv. kompari ĝin kun la klavaro ĉe la antaŭa mesaĝo):

Urho:Esperanto-klavaro (en oktobro 2009):
§ 1 2 3 4 5 6 7 8 9 0 + ´
-- ˇ u i o g v p k r ŝ f ¨
--- ŭ e ĵ a d h t l s c j '
-- < z ĥ ĉ ĝ b n m , . -
Pliajn literojn mi tajpas ankaŭ en ĉi tiu klavaro per la komo (,) kaj per aliaj senpaŝaj klavoj.

ĝisdatigita: 2018-12-12

Urho (Montri la profilon) 2014-januaro-11 07:52:50

AlfRoland:Mi uzas Ubuntu, aktuale 10.04. Mi scias ke ĝi havas jam Esperantan klavaron, sed ĝi tro malsimilas al mia kutima sveda klavaro. […]
Estus interese scii, kia estas Esperanto-klavaro en Ubuntu?

Urho (Montri la profilon) 2014-januaro-11 12:34:27

Urho:
AlfRoland:Mi uzas Ubuntu, aktuale 10.04. Mi scias ke ĝi havas jam Esperantan klavaron, sed ĝi tro malsimilas al mia kutima sveda klavaro. […]
Estus interese scii, kia estas Esperanto-klavaro en Ubuntu?
Bone! Do, mi ja mem respondas. Laŭ la esperantlingva Vikipedio la klavaro estas jena:

 ŝ ĝ e r t ŭ u i o p
  a s d f g h j k l
   z ĉ c v b n m

La litero ĥ estas en la sama klavo kun la litero h (tiel mi supozas). – Linuksuloj, ĉu la klavaro estas en ordo?

AlfRoland (Montri la profilon) 2014-januaro-11 20:17:04

Urho:
Urho:
AlfRoland:Mi uzas Ubuntu, aktuale 10.04. Mi scias ke ĝi havas jam Esperantan klavaron, sed ĝi tro malsimilas al mia kutima sveda klavaro. […]
Estus interese scii, kia estas Esperanto-klavaro en Ubuntu?
Bone! Do, mi ja mem respondas. Laŭ la esperantlingva Vikipedio la klavaro estas jena:

 ŝ ĝ e r t ŭ u i o p
  a s d f g h j k l
   z ĉ c v b n m

La litero ĥ estas en la sama klavo kun la litero h (tiel mi supozas). – Linuksuloj, ĉu la klavaro estas en ordo?
Mia hejmefarita klavaro jenas:
ĝ w e r t ĵ u i o p ĥ
a s d f g h j k l ŝ ŭ
z ĉ c v b n m

kaj la origina sveda:

q w e r t y u i o p å
a s d f g h j k l ö ä
z x c v b n m

ĉiuj aliaj klavoj same funkcias en ambaŭ klavaroj. Per la dekstra win-klavo mi rapide ŝanĝas inter la du klavaroj.

Reen al la supro