Al la enhavo

Bonvolu

de Cary, 2007-julio-12

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Fabcxu (Montri la profilon) 2007-julio-29 11:47:03

Kwekubo: laŭ mia memoro mi neniam legis tian uzon de "bonvolu" en bona Esperanta verko.
Jes ja, "bonvolu" estas uzata en esperanto. Vi povas uzi ĝin tiel:
-Bonvolu malŝalti la televidilon.
-Malŝaltu bonvole la televidilon.
En la ĉiutaga lingvo estas pli uzata la unua dirmaniero, sed la dua estas gramatike ĝusta.
Alie, ankaŭ uzeblas "Mi petas", eble iom pli ĝentila.

Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-30 18:28:49

Kwekubo:
Mielo:Faru al mi kafon, bonvolu.
Tio malĝustegas miaopinie; laŭ mia memoro mi neniam legis tian uzon de "bonvolu" en bona Esperanta verko. Ĉikaze oni uzu "mi petas" kiel la ĝentilaĵon. Ekzemple:

Faru al mi kafon, mi petas.

-Ĉu vi volas kafon aŭ teon?
-Kafon, mi petas.
Hungare se mi volas peti ĝentile teon mi diras:
"Mi petas vin, bonvolu fari al mi teon."

Se mi ne uzas la vorton "bonvolu" mi ne estas tro ĝentila ĉe ni. La vorto "bonvolu" ne identa kun hungara vorto "szíveskedj" tute. Laŭ mi. Mi ne estas lingvisto. rido.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-30 19:02:48

La vorto "bonvolu" estas verbo en imperativa formo, kiu postulas post si infinitivon (iru labori, ĉesu salti) aŭ akuzativon, se la verbo estas transitiva (iru hejmen, legu libron, lernu lingvon) aŭ nenion en kelkaj okazoj (haltu, ekstaru, trankviliĝu).
Sed en Esperanto du imperativaj verboj ne povas sekvi unu post la alia, krom okazoj, kiam ili estas apartaj, ekzemple: iru, alportu la libron. Ĉi-okaze oni ĉiam rajtas diri: iru kaj alportu la libron.
La signifo de la vorto "bonvolu" estas: Estu volanta kun bona (afabla) sento...fari ion.
Sed la vorton "bonvole" mi ne komprenas.
Ĉu iu bonvolas klarigi ĝin al mi?
Ĉu "estus ne malbone, se vi farus ion al mi?" lango.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-31 07:04:54

Terurĉjo:La vorto "bonvolu" estas verbo en imperativa formo, kiu postulas post si infinitivon (iru labori, ĉesu salti) aŭ akuzativon, se la verbo estas transitiva (iru hejmen, legu libron, lernu lingvon) aŭ nenion en kelkaj okazoj (haltu, ekstaru, trankviliĝu).
Sed en Esperanto du imperativaj verboj ne povas sekvi unu post la alia, krom okazoj, kiam ili estas apartaj, ekzemple: iru, alportu la libron. Ĉi-okaze oni ĉiam rajtas diri: iru kaj alportu la libron.
La signifo de la vorto "bonvolu" estas: Estu volanta kun bona (afabla) sento...fari ion.
Sed la vorton "bonvole" mi ne komprenas.
Ĉu iu bonvolas klarigi ĝin al mi?
Ĉu "estus ne malbone, se vi farus ion al mi?" lango.gif
Ankaŭ mi provis traduki la hungaran vorton "szíveskedj", kion oni interkomfortigas per la Esperanto vorto "bonvolu". Signifo de la hungara vorto estas: "faru ion per bona koro".
Ankaŭ mi ne komprenas tute la vorton "bonvolu". Eble, "faru ion per bona volo".

white knight (Montri la profilon) 2007-julio-31 09:02:49

Oni povas diri: "Bonvolu doni tio libro al mi!" aŭ "Donu tio libro al mi, mi petas."
Germane: "Würdest du mir bitte dieses Buch geben! aŭ "Gib mir bitte dieses Buch!"

Mielo pravas kun "faru ion per bona volo".
Germane "Würdest du so gut (aŭ nett) sein, etwas zu machen... = bonvolu
La verbo "bonvoli" estas germane "so gut sein"
aŭ "die Güte haben".

Mielo, bonvolu traduki la vorton "kérem" kaj "tessék" en Esperanton! rideto.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-31 20:54:32

Mi jam skribis ie en la forumoj, ke ruse la vorto "bonvolu" eĉ ne estas verbo - "Пожалуйста". Ĝi estas io simila al Esperanta "bonvole". Kiun mi tamen ne komprenas. Post la vorto "Пожалуйста" ruse oni uzas imperativon.
Tamen ruse eblas uzi ankaŭ kelkajn aliajn "bonvolajn" esprimojn, kiuj estas imperativoj:
Estu bonkora, donu al mi...-Будьте добры, дайте мне...
Estu afabla, transdonu... - Будьте любезны, передайте...
kaj similajn.
Sed tio ĉi estas specialaĵoj de la rusa, dum ni diskutas Esperanton.

Mielo (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-01 07:00:30

white knight:
Mielo, bonvolu traduki la vorton "kérem" kaj "tessék" en Esperanton! rideto.gif
Kara Kavaliro, via peto estas por mi ordono. rido.gif

kérem = mi petas

tessék = estas pli komplika. Mi diris jam, mi ne povas traduki precize. Eble, "bonvolu", kvankam ĝi ne kovras la realon tute. "Vi faru ion volonte !"

Mi sentas ol Terurĉjo. Tiu estas la kaptilo de 22. rido.gif

Reen al la supro