Al la enhavo

Nerekta parolo estas subfrazo, kiu rerakontas ies diron, penson, opinion, decidon, demandon, rimarkon k.s. Ofte oni devas iom ŝanĝi la formon de la origina diro aŭ penso. Nerekta parolo diferencas de rekta parolo, t.e. senŝanĝa citaĵo, kiu ne estas subfrazo, kaj kiu do ne havas subjunkcion. Rekta parolo ofte aperas inter citiloj kaj post dupunkto.

Rekta parolo: Petro diris: "Mi volas doni ion al vi." - Petro diris: "Mi volas doni ion al vi."
Nerekta parolo: Petro diris, ke li volas doni ion al mi. - Petro diris, ke li volas doni ion al mi.
Rekta parolo: Karlo demandis: "Ĉu vi volas iri kun mi?" - Karlo demandis: "Ĉu vi volas iri kun mi?"
Nerekta parolo: Karlo demandis, ĉu mi volas iri kun li. - Karlo demandis, ĉu mi volas iri kun li.

Nerekta parolo ordinare estas ke-frazodemanda subfrazo. Tia subfrazo plej ofte rolas kiel objekto de verbo kiel diri, krii, pensi, scii, decidi, skribi, kompreni, rimarki, vidi, demandi, voli, aŭdi k.t.p.: Li diris, ke li estas feliĉa. Ŝi pensis, ke ŝi estas feliĉa.

Nerekta parolo ankaŭ aperas kiel suplemento de vortoj kiel penso, decido, demando, timo k.t.p.: Li havis la penson, ke li estas feliĉa. La decido estis, ke Petro estu prezidanto. Ili faris la demandon, ĉu ili povas partopreni.

Nerekta parolo ankaŭ aperas kiel subjekto de ŝajni, esti evidente, esti dube, esti klare, esti (ne)eble, esti verŝajne k.s.: Ŝajnis, ke pluvas. Estis evidente, ke li ne estas feliĉa.

Verboformoj en nerekta parolo

En iuj lingvoj oni devas ĉe nerekta parolo iafoje ŝanĝi la verboformon. En Esperanto oni ĉiam konservas la originan verboformon:

  • Li diris: "Mi volas manĝi".Li diris, ke li volas manĝi. - Li diris: "Mi volas manĝi". → Li diris, ke li volas manĝi.

    La AS de volas estas la nuno de la origina dirado. Ne ŝanĝu al IS.

  • Li diris: "Mi tiam loĝis en Ĉinujo."Li diris, ke li tiam loĝis en Ĉinujo. - Li diris: "Mi tiam loĝis en Ĉinujo." → Li diris, ke li tiam loĝis en Ĉinujo.

    La IS de loĝis montras tempon pli fruan ol la origina dirado. Estus eraro ŝanĝi al estis loĝinta.

  • Ŝi demandis: "Ĉu vi iros kun mi al kinejo?"Ŝi demandis, ĉu mi iros kun ŝi al kinejo. - Ŝi demandis: "Ĉu vi iros kun mi al kinejo?" → Ŝi demandis, ĉu mi iros kun ŝi al kinejo.

    La OS de iros montras tempon postan al la origina demando. Estus eraro ŝanĝi al estis irontavolis iri. Se la origina demando estus "Ĉu vi volas iri kun mi?", oni dirus: Ŝi demandis, ĉu mi volas iri kun ŝi.

  • Li ne komprenis: "Kial ŝi ne volas partopreni?"Li ne komprenis, kial ŝi ne volas partopreni. - Li ne komprenis: "Kial ŝi ne volas partopreni?" → Li ne komprenis, kial ŝi ne volas partopreni.

    La AS de volas montras la tempon de la origina demando.

  • Ili ordonis: "Paku tuj vian valizon!" → Ili ordonis, ke mi tuj paku mian valizon. - Ili ordonis: "Paku tuj vian valizon!" → Ili ordonis, ke mi tuj paku mian valizon.
  • Ŝi esperis, ke ŝi ilin trovos. - Ŝi esperis, ke ŝi ilin trovos.

    La origina penso estis: "Mi ilin trovos."

  • Ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos. - Ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos.

    Ŝi timis kaj pensis: "La infano mortos!"

  • Li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion. - Li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion.

    Li diris: "Ne instruu al ŝi..."

  • Ŝajnis al ŝi, ke ŝin ĉirkaŭas unu sola densa barilo el traboj. - Ŝajnis al ŝi, ke ŝin ĉirkaŭas unu sola densa barilo el traboj.

    Ŝi pensis: "Min ĉirkaŭas...", ĉar tiel ŝajnis al ŝi.

Rilataj subfrazoj normale ne rerakontas diron aŭ penson. En tiaj subfrazoj la verbotempoj do rilatas al la absoluta nuno:

  • Mi ne konis tiun, kiu venis. - Mi ne konis tiun, kiu venis.

    Konis kaj venis ambaŭ montras tempon antaŭ la nuno. Verŝajne ili montras la saman tempon.

  • Mi ne konis la personon, kiu estis baldaŭ venonta tra la pordo. - Mi ne konis la personon, kiu estis baldaŭ venonta tra la pordo.

    Kaj konis kaj estis montras tempon antaŭ la nuno. Venonta montras tempon post tiu pasinta tempo.

Tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo

Se en citata frazo estas tempomontra esprimo, ĝi normale povas resti senŝanĝe en nerekta parolo. Kelkaj tempaj vortetoj tamen dependas de la absoluta nuno, kaj devas tial iafoje ŝanĝiĝi por eviti konfuzon. Tiaj vortoj estas hodiaŭ, hieraŭ, antaŭhieraŭ, morgaŭ kaj postmorgaŭ. Frazoj, en kiuj oni devas ŝanĝi tian tempovorton, estas tamen sufiĉe maloftaj:

  • Pasintan lundon li diris: "Mi ne laboros hodiaŭ!"Pasintan lundon li diris, ke li ne laboros tiun tagon. - Pasintan lundon li diris: "Mi ne laboros hodiaŭ!" → Pasintan lundon li diris, ke li ne laboros tiun tagon.

    Se oni konservus hodiaŭ en la subfrazo, temus pri tiu tago, en kiu estis dirita la tuta frazo.

  • Morgaŭ li verŝajne diros: "Mi estis malsana hieraŭ!"Morgaŭ li verŝajne diros, ke li estis malsana hodiaŭ. - Morgaŭ li verŝajne diros: "Mi estis malsana hieraŭ!" → Morgaŭ li verŝajne diros, ke li estis malsana hodiaŭ.

    Se oni uzus hieraŭ en la nerekta parolo, temus pri la tago antaŭ ol estis dirita la tuta frazo. Li efektive parolos pri la hodiaŭa tago, kaj oni do ŝanĝu al hodiaŭ.

  • Antaŭ unu semajno li demandis al mi: "Ĉu vi venos al mi morgaŭ?"Antaŭ unu semajno li demandis al mi, ĉu mi venos al li la postan tagon. - Antaŭ unu semajno li demandis al mi: "Ĉu vi venos al mi morgaŭ?" → Antaŭ unu semajno li demandis al mi, ĉu mi venos al li la postan tagon.

En rakontoj oni tamen iafoje konservas hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ senŝanĝe: Li renkontis konaton, junan poeton, kiu rakontis al li, ke morgaŭ [= la postan tagon] li komencos sian someran vojaĝon. Ĉi tiu frazo aperas en fabelo, kaj apenaŭ povus estiĝi konfuzo kun la vera morgaŭo.

Formoj kiel hieraŭo, hieraŭa tago, morgaŭo, morgaŭa tago estas ofte uzataj sendepende de la absoluta nuno.

La tempovorton nun oni povas iafoje por klareco ŝanĝi en nerekta parolo, sed plej ofte tio ne necesas: Hieraŭ li diris: "Mi volas fari tion nun kaj ne poste!"Hieraŭ li diris, ke li volas fari tion nun kaj ne poste. Oni povus ŝanĝi al tiam, tiumomente aŭ eble tuj, sed ankaŭ nun taŭgas.

Loka esprimo en citata frazo devas iafoje ŝanĝiĝi en nerekta parolo, se oni rerakontas la aferon en alia loko. Alifoje tia ŝanĝo povas esti natura, sed ne nepra:

  • Karlo kaj Eva estas en Parizo. Karlo parolas pri Pekino, kaj diras al Eva: Mi iros tien.
  • Eva poste estas kun Petro en Pekino, kaj rerakontas al Petro: Karlo diris, ke li iros ĉi tien. (Aŭ: ...ke li venos ĉi tien.)
  • Petro kaj Eva estas en Tokio, kaj Petro diras al ŝi: Mi iam estis en Berlino.
  • Eva kaj Karlo poste estas en Berlino, kaj ŝi rerakontas al li: Petro diris, ke li iam estis ĉi tie. Aŭ: Petro diris, ke li iam estis en Berlino.

Pronomoj en nerekta parolo

En nerekta parolo personaj kaj posedaj pronomoj ofte devas ŝanĝiĝi, se la parolanto aŭ la alparolato ŝanĝiĝis:

  • Karlo diras: Mi estas tre feliĉa.
  • Petro rakontas al Eva: Karlo diris, ke li estas tre feliĉa. Mili.
  • Karlo diras al Eva: Mi amas vin.
  • Petro demandas al Eva: Ĉu li vere diris, ke li amas vin? Mili, vin restas.
  • Petro demandas al Karlo: Ĉu vi vere diris, ke vi amas ŝin? Mivi, vinŝin.
  • Petro rakontas al Elizabeto: Li fakte diris al ŝi, ke li amas ŝin. Mili, vinŝin.
  • Karlo diras al Petro pri Eva: Mi amas ŝin.
  • Petro rakontas al Eva: Li diris, ke li amas vin. Mili, ŝinvin.
Reen al la supro