目次へ

Ŝatokupoj krom Esperanto

Terurĉjo,2007年7月15日の

メッセージ: 46

言語: Esperanto

T0dd (プロフィールを表示) 2007年9月3日 21:18:16

Andybolg:
Verŝajne vi povus uzi la vorton "golfludaĵo" (aŭ eble "golfludado"?) por klarigo?

- La ludo golfludo
- La (golf)ludaĵo de Tiger Woods
En mia kazo, mi povas uzi "golfludaĉo"...

Terurĉjo (プロフィールを表示) 2007年9月4日 4:54:30

Ho, estimata Todd!
Mi interesiĝas pri ŝatokupoj, pri tiuj aferoj, kiuj tre plaĉas al Lernu-anoj.
Tial ne parolu pri ludaĉo. Se vi plenanime okupas vin per golf-ludo, eĉ se vi ne estas profesiulo ludante, vi havas en via vivo anguleton por ripozi (ĉar ripozo estas ŝanĝo de agado lango.gif ), por renkontiĝi kun homoj, kiuj plaĉas al vi kaj t.p.
Ofte ŝatokupo, ne ĉefa paĝo de nia vivo, tamen estas nia vivmaniero.

mastro Jano (プロフィールを表示) 2007年9月7日 15:17:55

Mi ŝatas bredi kaprojn. Ili estas malgrandaj uzinoj, kiuj somere el trudherboj produktas manĝaĵojn, ili donas al mi ĉiutagan okupitecon subĉielan kaj ili komprenas lingvon
ESPERENTO, kiu havas nur -e- vokalojn, sed ilia lingvoscio ne estas granda.

Estas lingvo Esperanto,
simila al kaprolakto.
Bona ilin oni trovas,
se per ili vivi povas.
Eble sonas nekredeble,
kapro scias esperente.
Voku kapron per la lingvo
kaj emfazu tion svingo.
Povos sperti vi la scion,
svingu frondan robinion!
Eĉ! Ne estas superstiĉo,
scio pri neces’-sufiĉo.
Se eliri ĝi necesas,
en la stalo laŭte mekas.
Vortfaradon ĝi neglektas,
per la buŝo fojnon plektas.
Ja sufiĉas plende meki,
venas mastro, kapron melki.

Filu (プロフィールを表示) 2007年9月10日 19:09:53

Mi ŝatas skribi tiamaniere, ke ambaŭdirekte legeblas io (aŭ la sama, aŭ io alia).

Jen kiel mi skribis la nomon de mia koramikino (Nadine):

Filu (プロフィールを表示) 2007年9月10日 19:11:25

...kaj tiun de mia filineto (Adélie):

estrellarmand (プロフィールを表示) 2007年9月11日 13:49:29

Mi ŝatas legi, rigardi filmojn en originala versio, kreskigi heimajn plantojn, lerni fremdajn lingvojn, trinki bonan vinojn aŭ bonan kafon dum babilas kun amikoj, ludi hispaniajn kartojn (visca el guinyot!), ludi rumikubo...

bboy_smash (プロフィールを表示) 2007年11月17日 17:08:21

Nu, mi ŝatas aŭskulti muzikon (precipe repon), fari "parkuron" kaj "rompdancon". Ankaŭ mi ŝatas legi scienfikciaĵojn, historiajn kaj sciencpopularigajn librojn. Ankaŭ spekti filmojn.... Multajn aferojn, ĉu ne??

Ĝis!!

Matthieu (プロフィールを表示) 2007年11月17日 17:35:32

Filu, tio estas interesa.
Kiel nomiĝas tiaj skribaĵoj en Esperanto? (La franca nomo estas ambigramme, do eble “ambigramo”.)

Terurĉjo (プロフィールを表示) 2007年11月17日 19:13:23

Ankaŭ ruse tiaj skribaĵoj nomiĝas "амбиграмма". La vorto originas el la malnova greka lingvo.
Tiel nomiĝas vortoj, kiuj estas legeblaj same de ambaŭ direktoj.
Sed en Esperanto ili nomiĝas palindromoj.

rosto (プロフィールを表示) 2007年11月18日 5:53:51

Mi vidis filmo pri golf-ludaĉo, cun Adam Sendler. Mi deziras ludi golfon kiel Adam Sendler, sed mi havas kelkaj venontaj, jam venintaj, monatoj de longa malvarma neĝa Sibiria vintro. Kion mi farus? Pri palindromoj mi ne interesiĝas...

先頭にもどる