Al la enhavo

Kia edzino estas la plej bona?

de Terurĉjo, 2007-oktobro-05

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2007-oktobro-12 21:02:29

Ha ha, mi vidas tion, kion ci pensas okulumo.gif Tio estas ludilo rido.gif

Pino (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 07:14:30

Mia edzino estas bona, mi estas ege amema pri ŝi.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 11:28:35

Senalkohola biero estas la unua paŝo al guma virino. ploro.gif

alco (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 11:36:26

lango.gif por mi la plej bona edzino estas tiu, kiu min amas ĉiam, egale se mi estas sukcesa homo aŭ malriĉa. Tiu, kiu estas sincere kun mi, kaj akceptis min, kiel mi akceptis ŝin. Tiu, kiu mi lasas libera por agi, pensi kaj fari.
Tiam mi ŝin amas, mi elektigos ŝin ĉiutage por esti mia edzino.
Kuiri, infangardi aŭ hejmtaskoj fari estas malgrava aferoj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 18:14:26

Ĉu vi matenmanĝas amon surplanke? lango.gif

Espi (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 18:55:56

Terurĉjo:Ĉu vi matenmanĝas amon surplanke? lango.gif
Kiel vi povas matenmanĝi amon, egala ĉu surplanke aŭ ie aliloke? okulumo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 19:28:04

Espi:
Terurĉjo:Ĉu vi matenmanĝas amon surplanke? lango.gif
Kiel vi povas matenmanĝi amon, egala ĉu surplanke aŭ ie aliloke? okulumo.gif
Leginte la mesaĝon de estimata ALKO, mi tuj rememoris anekdoton de mia juneco, en kiu oni rakontas pri juna paro de geedzoj. La edzino entute ne povis kuiri, kaj ĉiam respondis al la edzo kontraŭ liaj petoj pri manĝado: "Karulo, ĉu ni manĝu nian amon?".
Krome, mi imagis hejmon kun mallerta edzino, sed tre amema.

ulysses baldez (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 23:45:50

Terurĉjo:LMMO, la plej bona edzino devas scipovi kuiri, kudri, prizorgi infanojn kaj hejmbestojn, ĉiam silenti, vesti sin dum ne pli longe ol 15 minutoj kaj senvestiĝi eĉ pli rapide, neniam kontraŭdiri al sia edzo, ĉiam obei al sia edzo, neniam stiri aŭton, ĉiam transiri stratojn dum verda koloro.
Krome mi estas ateisto.
demando.gifdemando.gifdemando.gif ?????

Ĉevalo (Montri la profilon) 2007-oktobro-14 02:49:26

La plej bona edzino devas ĉiam kompreni sian edzon.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-14 06:26:33

ulysses baldez:
Terurĉjo:LMMO, la plej bona edzino devas scipovi kuiri, kudri, ... ĉiam transiri stratojn dum verda koloro.
Krome mi estas ateisto.
demando.gifdemando.gifdemando.gif ?????
Estimata, kion vi trifoje ne komprenis?
Ĉu la lingvo, uzata de mi, ne estas komprenebla?
Ĉevalo:La plej bona edzino devas ĉiam kompreni sian edzon.
Tio estas, ĉu ŝi devas de temp'al tempo aŭskulti ne nur sin mem?

Reen al la supro