Al la enhavo

Esperanto Kaj Mi

de emma.lin, 2007-decembro-12

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

emma.lin (Montri la profilon) 2007-decembro-12 11:33:54

Esperanto Kaj Mi
En lasta jaro, mia angla instruisto, Klementina, komencis koni Esperanton.Ĉiam ŝi kuriĝas nin larĝigi nian vidkampojn por la mondo, ŝi estis tuŝita de tri ĉefa Esperanto edukistoj en Tajvano: Manlajo, Grego, kaj Reza. Kompere kun pozitiva Esperanto movadoj en multaj landoj, tiam estis ne multaj lernantoj de Esperanto en Gauŝon, kaj ŝi timis ke la sekvanta generacio Tajvana malproksimos el la monda vilaĝo, ŝi malfermis Esperanto kurson en ŝia angla lernejo. Bonŝance, ni havas ankaŭ Reza kaj Simone kiel niaj Esperantaj instruistoj.

Mi estas studento de Angla lingvo elito-kurso en Fon Ŝin mezalta lernejo. Kompare kun samklasanoj, mi havas pli da interŝanĝaj spertoj. Dume, ni interŝanĝas kun esperantistoj el dek-tri landoj—Nederlando, Germanio, Japanio, Ĉinio, Kanado, Hispanio,Ĉekio, Belgio, Francio, Rusio, Brazilio, barato,kaj Australio. Estas tre valora. Ĉiam mi estas kortuŝita. Ni ja transiras limon inter lingvoj kaj landoj, povas komuniki kaj ŝanĝi nian penson sincere.

Ni nur ekkonas kulturojn kaj rasojn per lerni unu lingvon. Sed, lernante Esperanton mi povas koni la tutan mondon. Kiam mi vidas la mondon, mia vidkampo estas malsamiĝata. Mi komprenas, ke vere mi estas membro de monda vilaĝo.

Kontraŭe al Esperanto-movado en aliaj landoj, mi ne scias kian problemon havas nia socio? Klementina ĉiam diras al ni kore, kvankam nuntempe nia socio estas en malordo, ni ne neglektu Esperanton. Ŝi kuriĝigas nin kontinue esti membro de Esperanto. Kiam tajvananoj komencos kompreni signifon de Esperanto, tiam ni proksimiĝas la ideon de Monda Vilaĝo.

rido.gifrido.gif

white knight (Montri la profilon) 2007-decembro-12 12:21:52

Emma,al mi tre plaĉas tiun, kiun vi skribis!

Mi deziras al vi ĉion bonon.

Vivu la "Monda Vilaĝo! Vivu Esperanto!

novatago (Montri la profilon) 2007-decembro-12 14:50:08

Kian belan mesaĝon vi skribis emma.lin!. Ne nur la mesaĝo mem, ankaŭ kiel vi skribis ĝin.

Ĝis, Novatago.

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-12 17:02:58

Ankaŭ mi estis kortuŝita leginte mesaĝon de emma.lin.

piotrek92 (Montri la profilon) 2007-decembro-14 21:03:55

Belega rakonto! Vi kortuŝis min, vere... Mi tre ĝojas, ke vi ekvidis utilecon kaj gravecon de Esperanto.

Ĝis!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-14 21:22:56

Tre malica Terurĉjo demandas: "Ĉu Esperanto estas pli utila, ol la angla?"

Jev (Montri la profilon) 2007-decembro-14 21:37:38

Terurĉjo:Tre malica Terurĉjo demandas: "Ĉu Esperanto estas pli utila, ol la angla?"
Kaj tre malica Jev demandas: "Kaj kion signifas 'utila'"? rideto.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-14 23:03:24

Laŭ Lernu!-vortaro ĝi signifas: эффект, полезный, полезный, полезный эффект, пригодный.
Bonvolu kontroli tion. lango.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-decembro-15 02:07:11

Mi kredas ke Jev signifis "Pli utila? Por kio?"

Mi kredas ke li konas la signifon de la vorto "utila". Mi opinias ke lia demando estis pri la signifo de la vorto kuntekste.

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-22 19:32:42

Ekzemple por komputila tekniko Angla estas la plej utila, kaj Esperanto estas tote senutila por tio, mi scias laŭ mia propra sperto.

Reen al la supro