Al la enhavo

Kial Povi ne kiel Devi en PIV?

de eric_vandenburg, 2014-decembro-12

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

eric_vandenburg (Montri la profilon) 2014-decembro-12 10:09:06

La verbo Devi, en PIV estas priskribita kiel: " (+ inf ) ". Tio mi tute komprenas, ĉar en la literaturo, la verbo Devi nur antaŭas aliajn infinitivajn verbojn, aŭ aperas sole. Esence, ĝi faras adverbe, aŭ se sole, netransitiva. Bone.

Sed la verbo Povi ne estas priskribita kiele, almenaŭ en PIV. Fakte, ĝi estas nomita transitiva. Kial?

Ŝajnas al mi, ke Povi ankaŭ estas verbo tia, kia ne eblas funkcii transitive . Ĝi nur povas antaŭpriskribi aliajn infinitivajn verbojn aŭ aperi sole, netransitive.

ekzemple:
Mi povas grimpi sur arbo! Bone, kune kun infinitiva verbo.
Vere, mi povas! Bone, sole, la cetero implicata.
Mi povas arbon. Kiam uzata transitive: Sensencaĵo.

Aŭ estas la infinitiva, verba postaĵo konsiderata la objekto?

Ankaŭ, kio estas aliaj verboj tiaj, kiaj agas tiel? Ne povus esti multaj. Mi povas pensi nur pri 'Estus'.

Bonvolu min prilumi.

Rujo (Montri la profilon) 2014-decembro-12 13:10:22

Legu plenan klarigon pri tio en PMEG.

EldanarLambetur (Montri la profilon) 2014-decembro-12 14:31:31

"Mi povas arbon" ne havas sencon.

Sed, la jena ja havas sencon:
  • "Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon." = ...kion mi povos fari...
Tie, la I-verbo ("fari" ) estas subkomprenata. Jen: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/gravaj_verboj/p...

Tio estas simila al la angla "I will do everything that I can"

Ĉe "devi", la I-verbo ankaǔ povas esti subkomprenata:
  • "Mi pagis, al kiu oni devis" = ...al kiu oni devis pagi...
Jen: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/gravaj_verboj/p...

Supozeble, tio implicas ke la jena estas eble ĝusta:
  • Mi faros ĉion, kion mi devas... = ...kion mi devas fari...
Simila al la angla "I will do everything that I have to..."

Sed PIV ne mencias tion.

eric_vandenburg (Montri la profilon) 2014-decembro-13 02:22:33

Dankon, Eldanar. Tiu paĝo en pomego entenas la respondon. Ambaŭ Povi kaj Devi povas havi alian infinitvan verbon poste. Tia verbo estas la sola ebla objekto de PoviDevi. PIV devus etikedi ambaŭ kiel (+ inf.)

kvarelcentenorvega (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-21 01:11:13

``mi povas arbon`` tuj havis al mi sencon. jen la demando farinda: je kio vi povas arbon? ĉu tranĉo, ĉu grimpo, kio?

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-21 21:44:36

Sintakso konforma al (ĉefaj) naciaj lingvoj aspektas pli glata, pli natura, sed ĉu oni povas malpermesi frazojn konstruitajn logike kaj sencohavajn?

(?) "La diktatoro povas ĉion sen fari ion"
(?) "Dio povas, ke fulmo falu sur vian domon"

En la franca, oni devas uzi pezan esprimon en la dua frazo:
Dieu peut faire en sorte que la foudre tombe sur votre maison

Sed ĉu Esperanto ankaŭ bezonas tiun aron da malplenaj vortoj? ("fari tiel ke")

Ankaŭ pro influo de naciaj lingvoj, la verboj devi kaj voli havas neregulan negativan signifon:
"mi ne volas iri " signifas, ke mi volaj ne iri, kaj same pri "devi"

Fakte, "voli/devi" signifas en praktiko "esti faronta pro volo/devo"

Reen al la supro