Al la enhavo

Ankaŭ mi estas komencanto Vol.2

de Terurĉjo, 2008-februaro-01

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-01 21:41:02

Saluton!
Estas ree mi, komencanto.
Krom tio mi estas studento de universitato.

ANONCEGO! NUR POR ESTIMEGATA FILU!

"komenco"
Temas pri universitato kiel instruejo, organizo, instanco, sed ne domo aŭ konstruaĵo.
Studento estas persono, studanta en tiu instruejo.
Istruistaro kaj studentaro plene apartenas al universitato.
El ReVo:
Universitato - supera instruejo dividita laŭ fakoj (fakultatoj), kies ĉiu disdonas titolojn (licencio, magistro, doktoro).
En - Prepozicio; uzate kun nominativo, indikas fizikan aŭ abstraktan lokon, staton aŭ cirkonstancon, kie io estas: (Kun nominativoridulo.gif Indikas la lokon, interne de kiu io aŭ iu estas, kie io okazas.
Ĉe - Prepozicio montranta Proksiman lokon, objekton aŭ personon, kun pluraj eblaj sencaj nuancoj laŭ la kunteksto.
"malkomenco"

DEMANDO!

Kie mi studas: ĉu EN universitato aŭ ĈE universitato?

Filu (Montri la profilon) 2008-februaro-01 23:10:55

Estimata Terurĉjo, nur helpanta de mia modesta scio pri Esperanto malfacilegas respondi per ia ajn konsiderinda certeco al tiu demando, malgraŭ deziro laŭdinda via klarigi ĉion al mi tiamaniere, ke mi ne flankiĝu tro.

Plian pri tio pripensadon ankoraŭ bezonas mi, kaj bonvolu do akcepti mian pardonpeton pri mia netuja komento.

Antaŭjuĝo mia pri la demando estas, ke ambaŭ ŝajnas bonaj al mi... Sed vi admirinde memdemandigas kaj endubiĝigas min (kaj verŝajne ankaŭ aliajn) pri aferoj, kiujn mi kredis tute naturaj kaj ne pridemandindaj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-01 23:35:11

Kara Filu, estimata de mi nekredeble kaj nemezureble!

Speciale ne celis mi faligi vin en abismon de cerbumado, sed konsiderinte respondojn antaŭajn viajn, decidis mi tamen, antaŭ ol novaj debatoj komenciĝos, ĉion klarigi precize kaj ne-du-sence, por ke oni povu diskuti per apogo de tia aŭtoritata fonto, kiel ReVo.

Refoje ne insistas mi pri respondo tuja, sed invitas aliajn komencantojn partopreni en la diskuto por ke ni ĉiuj unuaniman decidon deklaru.

Dankon.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-01 23:48:27

Ŝajnas al mi ke oni uzas TRO komplikan lingvon.
Mi proponas skribi kiel eble simple kaj klare, por ke komencantoj partoprenu en diskutoj ĉi-forume.

Filu (Montri la profilon) 2008-februaro-02 01:35:48

Terurĉjo:Ŝajnas al mi ke oni uzas TRO komplikan lingvon.
Mi proponas skribi kiel eble simple kaj klare, por ke komencantoj partoprenu en diskutoj ĉi-forume.
Ankoraŭfoje vi pravas, respektema kaj respektinda amiko! Mi uzu pli simplajn frazojn kaj vortordon facile kompreneblan por ne timigi novajn lernantojn je Esperanto, kaj por male alvenigi kaj konfidentigi ilin.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-februaro-02 08:03:09

Elektinde la unuan elekton, mi trovis el ReVo jenan aferon:
o)
(ĉe institucio, aŭ alia loko destinita al publika uzo) En, sur: li estas profesoro ĉe la universitato; Daniel mem restis ĉe la kortego de la reĝo [73]; antaŭhieraŭ vespere, ĉe la Templo, mi konatiĝis kun junulo kiu nomis sin Jehudo [74]; Rudolf renkontas nin ĉe la stacio [75]; [eltrajniĝi] ĉe la stacidomo [76]; polico ĉe la trajnstacio [77]; [ies konduto] ĉe la taksia haltejo [78]; (arkaismo) mi loĝas ĉe la strato Krolewska [79] (prefere: en la strato).
Pro la "en" tie, mi pensas ke ambaŭ estas bonaj. Tamen, por ĝusteco, mi proponas "ĉe".

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-02 14:44:04

Mi tre pespektas ReVon. Ĝi tre zorgeme ĉiam kolektas kaj konservas ajnajn nuancojn de Esperanto. En ĝi estas riĉeco de nia komuna lingvo.
Sed ŝajnas al mi, ke multajn nuancojn ReVo traktas tro vaste. (Eble mi eraras, tial ne mallaŭdu min).

Kiam mi nur komencis lerni Esperanton, oni min instruis, ke ĉiu esperanta prepozicio havas nur unu signifon, tre logikan kaj rigore limigitan, por ke eviti miskomprenon.
Antaŭ ol komenci la diskuton, mi tre atente tralegis koncernajn artikolojn en ReVo kaj ne povis ne atenti artikolojn, cititajn de vi, estimata 黄鸡蛋.
Mi speciale ne publikigis ilin malgraŭ tio, ke mi komprenis, ke vole-nevole ili poste emerĝos dum la diskuto.

Sed krom ReVo mi legis ankaŭ Fundamenton (Universalan vortaron):
en - en, dans | in (when followed by the accusative ― into) | in, ein- | въ | w.
ĉe - chez | at | bei | у, при | u, przy.

Kaj jen miaj rezonoj:
La prepozicio "en" (kiam temas pri loko, sed ne pri direkto) ĝenerale signifas "interne de".
Mi estas en ĉambro signifas ke mi troviĝas nun interne de la ĉambro.
La prepozicio "ĉe" generale signifas maksimuman proksimecon.
Mi estas ĉe ĉambro signifas, ke mi staras aŭ sidas (ne grave) maksimume apude de la ĉambro, sed ne en ĝi. Mi ne estas en ĉambro!

Koncerne vian citaĵon, elprenitan el ReVo, mi povas klarigi:
1. li estas profesoro ĉe la universitato.
Mia klarigo - almenaŭ, kiel mi la situacion komprenas: Li estas profesoro, sed li ne apartenas al la universitato, li apartenas al alia universitato aŭ eĉ li estas sola profesoro. Sed li de tempo al tempo laboras tie - prelegas, esploras ion, konsultigas studentojn kaj t.p. Tiu-momente (eĉ dum unu jaro) li estas profesoro ĉe universitato (al rusoj - при университете).

2. Daniel mem restis ĉe la kortego de la reĝo.
Danielo ne apartenas al la kortego. Sed li restis por iu tempo. Li plu ne apartenas al la kortego, sed nun li estas ĉe kortugo (al rusoj - при дворе).
3. Polico ĉe la trajnstacio. Polico ne apartenas al trajnstacio (nek al organizo, nek al domego). Sed la polico laboras tie. La polico oficas kaj plenumas siajn devojn ĉe trajnstacio.

Jen kiel mi vidas kaj taksas la aferon.

Sed menciita studento plene apartenas al universitato. Li eĉ povas studi hejme per komputilo kaj Interreto kaj dum kelke da tempo entute ne viziti domegon, ankaŭ nomatan kiel universitato. Tamen li studas en universitato.

Interese, kie lernas lernu!-uzantoj, en kursoj aŭ ĉe kursoj de Lernu!???????

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-februaro-02 17:20:47

Simplas. Vi studas JE la universitato. rideto.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-februaro-02 17:46:18

Terurĉjo:
Interese, kie lernas lernu!-uzantoj, en kursoj aŭ ĉe kursoj de Lernu!???????
Ili lernas hejme per kursoj de Lernu!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-02 20:19:18

horsto:Ili lernas hejme per kursoj de Lernu!
Kaj lingvo-helpantoj rolas kiel perantoj.
RiotNrrd:Simplas. Vi studas JE la universitato.
Juĝisto: - Kie vi estis tiam?
Juĝato: - Mi estis je la ĉambro.
Juĝisto: - Kie?

Reen al la supro