Al la enhavo

Malofta-vortfarado Ludo

de cFlat7, 2016-julio-17

Mesaĝoj: 195

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-11 12:17:53

dungi = interkoncenti kun laborist(ino)o, por havigi al si ties servado.

La mastro maldungis lin.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-12 13:03:28

kunpuŝi = puŝi unu kune kun la alia

Li kunpuŝis la homojn en la lifton.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-12 16:27:50

Kune kun: la kuraĝo kreskas kune kun la danĝero. (Laŭ la majstro Zamenhof.) PIV sur la paĝo 637.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-13 00:47:19

Vinisus:Kune kun: la kuraĝo kreskas kune kun la danĝero. (Laŭ la majstro Zamenhof.) PIV sur la paĝo 637.
[Dankon, mi mistajpis, do korektis]

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-13 12:25:06

Mal Prefikso montranta ideon logike kontraŭan al tiu, kiun montras la radiko. Kiel do interkonsentigi la du ŝajne malajn konkludojn? (Zamenhof) Ĝi devas esti facile distingebla disde la simpla neado, ekz-e mallaŭdi ne laŭdi. Memstare uzata morfemo, malo, mala, male. PIV paĝo 704.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-14 03:57:24

aĉet-o = ago akiri de vendisto
aĉ-et-o = malgranda aĉa afero

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-14 12:44:25

Tolstoj kaj la policisto.

La rusa verkisto kaj filozofo Tolstoj vidis iufoje sur la strato policiston, kiu kondukis arestitan krimulon. Li alpaŝis kaj diris: "Mia filo, ĉu vi legis la Novan Testamenton?"
"Jes, via moŝto!"
"Ĉu ne estas skribite en ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem?"
"Jes, via moŝto; sed ĉu vi legis la polican regularon?"
"Ne"
"Do iru kaj legu ĝin!"

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-16 02:25:29

kukurb-o = volvegrimpa herbo, kiu havas granda karna frukto
kuk-urb-o = urbo de kukoj

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-16 12:49:33

Ploris bovo pro ĉagreno,
Sciĝinte de azeno
Ke laŭ ŝafa aksioma
Ĝi samstultas kiel ...homo.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-17 04:43:05

koleg-o = kunulo laboranta aŭ profesia
kol-eg-o = granda kolo

Reen al la supro