Al la enhavo

oscedanta abismo

de titrant, 2008-aprilo-10

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

titrant (Montri la profilon) 2008-aprilo-10 16:01:05

Mi uzadas la vorto de la tago el lernu.net. Kiel ekzemplo por uzo la vorton "oscedi" (kun signifo: Pro dormemo, malsato, laciĝo aŭ enuo, malfermi la buŝon per nevola spasma movo de ekspiro, sekvanta de longa elspiro), tie estis la frazo: "Mi timis proksimiĝi al la oscedanta abismo.", kiu mi ne komprenas. Kio estas la oscedanta abismo? La vulkano?

mnlg (Montri la profilon) 2008-aprilo-10 16:10:53

Ĉu "oscedanta abismo" povas esti metaforo por la dormo mem? Tamen, vi pravas, eĉ mi ne vidas klaran signifon.

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-10 16:34:41

La nordaj eŭropaj mitoj pri la kreado de la mondo parolas pri Ginungagapo, la plej praa oscedanta abismo, menciita en la angla libro Myths of the Norsemen de Roger Lancelyn Green (Ginnungagap, the Yawning Void). Jen wiki artikoleto:
http://en.wikipedia.org/wiki/Ginnungagap

horsto (Montri la profilon) 2008-aprilo-10 19:23:36

titrant:"Mi timis proksimiĝi al la oscedanta abismo.", kiu mi ne komprenas. Kio estas la oscedanta abismo? La vulkano?
Se vi staras supre ĉe abismo vi vidas grandan truon kiu ŝajne minacas forgluti vin, simile kiel grandega buŝo.

titrant (Montri la profilon) 2008-aprilo-10 21:35:02

horsto:
titrant:"Mi timis proksimiĝi al la oscedanta abismo.", kiu mi ne komprenas. Kio estas la oscedanta abismo? La vulkano?
Se vi staras supre ĉe abismo vi vidas grandan truon kiu ŝajne minacas forgluti vin, simile kiel grandega buŝo.
Vere. Ĉu vi diras, ke oscedanta abismo estas terura granda abismo? Eble, sed mi neniam ne asociis la grandan abismon kun enuo lango.gif. Ja kiam oni estas terurata, oni malofte oscedas lango.gif.

horsto (Montri la profilon) 2008-aprilo-11 17:59:36

titrant:
Vere. Ĉu vi diras, ke oscedanta abismo estas terura granda abismo? Eble, sed mi neniam ne asociis la grandan abismon kun enuo lango.gif. Ja kiam oni estas terurata, oni malofte oscedas lango.gif.
Estas ja ne vi, la homo, kiu oscedas sed la abismo, eble pro malsato. rideto.gif
Sed serioze, mi pensas ke "oscedanta abismo" estas metaforo kun la signifo "larĝe malfermita abismo".

richardhall (Montri la profilon) 2008-aprilo-11 19:09:43

Estas interesa. Mi pensas, ke la vortoj "oscedanta abismo" estis tute klaraj. Angle, "yawning chasm" estas konata sed ŝajnas ne alilingve. Kelkfoje, oni ne rekonas idiomojn en onia propra lingvo. Ĉu ne?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-11 22:04:04

Jen mi trovis la abismon. Ĝi hazarde oscedis...sed momente ne glutis ankoraŭ.

Mendacapote (Montri la profilon) 2008-aprilo-12 01:39:38

“Oscedanta abismo” ne povas esti komprenita laŭlitere! Figure, iu situacio ajn ne tolereble teda kaj enua povus esti tia oscedanta abismo.

richardhall (Montri la profilon) 2008-aprilo-12 07:11:58

Mendacapote:“Oscedanta abismo” ne povas esti komprenita laŭlitere!
Denove, "yawning chasm" ne estas malordinara lokucio en la angla lingvo. Estas surprizo al mi, ke la signifo ne estas memevidenta -- sed mi estas angla. Ĉu estas “Oscedanta abismo” ankaŭ Esperanta idiomo, aŭ nure laŭlitera traduko de la angla idiomo?

Reen al la supro