Al la enhavo

Ĉu pakistanaj flagoj je la norvega nacia tago?

de Andybolg, 2008-aprilo-26

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Andybolg (Montri la profilon) 2008-aprilo-26 14:34:06

Dum preskaŭ 200 jaroj ni norvegoj celebris nian nacian tagon en nia propra maniero. Anstataŭ militaj paradoj, kiuj multajn aliajn landojn havas, la tuta popolo iras tra la stratoj kantante kaj ludante (tiel).

Lastatempe, multaj enmigrantoj translokiĝis en Norvegion, kaj nun ankaŭ tiuj rajtas iri la maj-paradon je la 17-a de majo. Sed ĉi-jare aperis (laŭ mi) stultega diskuto: Ĉu tiuj enmigrantoj ankaŭ rajtu teni siajn proprajn flagojn je la 17-a de majo? Kaj, nekredeble, urbestroj en la plej grandaj urboj de Norvegio permesas tion!

Ej, estas la NORVEGAN konstitucion ni celebras. Estas la NORVEGA nacia tago, ne pakistana, pola, litova aŭ ia alia nacia tago.
Mi ne estas rasisto, sed tio estas insulto de nia tago!

Kion vi pensas pri tio?

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2008-aprilo-26 15:22:02

Ĉu ne estas bona Gesto, ke ankaŭ Alilandanoj (Gastoj) ĝojas pri la Libereco donita al ili per la norvega Konstitucio? Se ili montrigas Respekton al la Gastiganto, certe rajtas.

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-26 15:28:24

Andybolg:Dum preskaŭ 200 jaroj ni norvegoj celibris nian nacian tagon en nia propra maniero..
Sed ĉi-jare aperis diskuto: Ĉu enmigrantoj ankaŭ rajtu teni siajn proprajn flagojn je la 17. majo? Kaj, nekredeble, urbestroj en la plej grandaj urboj de Norvegio permesas tion!
Mi opinias pri, tiuj, kiuj volonte migris al Norvegio kaj iĝis civitanoj, ke Norvegio nun estas ilia lando, do, se ili volas teni flagon, ili devus teni la Norvegan flagon.

Sed estus bone eltrovi la kialojn de la urbestroj, kiujn vi menciis. Ĉu estas io ajn en la Norvegan novaĵojn?

Andybolg (Montri la profilon) 2008-aprilo-27 12:46:38

Tio ĉi afero ricevas multan atencon en la norvegaj novaĵoj nuntempe, jes.

Mi komprenas ke ankaŭ la eksterlandanoj volas partopreni en la 17. majo-celebrado, sed mi ne komprenas kial ili ne povas uzi la norvegan flagon. Ni do celebras Norvegion. Mi ne veturas al Pakistano kun norvega flago je la pakistana nacia tago.

Reen al la supro