Al la enhavo

Trump

de Alkanadi, 2016-novembro-09

Mesaĝoj: 112

Lingvo: Esperanto

Vestitor (Montri la profilon) 2016-novembro-11 20:52:03

Fuzzy:Mi scias pri Trump laŭ informoj de rusia televido kaj Eŭronews. Kaj mi vere ne komprenas kio estas problemo pri li? Sufiĉe saĝa, sperta kaj aktiva viro malgraŭ la aĝo. Mi atendas ke Usono iĝos pli forta sub lia gvidado. Por Putin ludi kun li ne estos facila afero.
Ĉu iu rakontos al mi ion plej teruran pri Trump?
Komence, li estas klare temerara megalómano. Li estas ankaŭ nesanigebla mensoganto. Ne nur li estas mensoganto, sed li estas pruvita mensoganto kiu ofte eĉ akceptas la akuzo. Li konstante evitas impostojn kaj li verŝajne ne pagis impostojn ekde la fruaj 1970-aj jaroj.

Li estis implikita en sia justa parto de negoco korupteco. Li uzas procesado trudi liajn proprajn financajn dezirojn kaj ankaŭ misuzas bankroto leĝojn.

La ĉefa problemo de Trump estas ke li estas unu de la plej malbona ekzemplo de la (malĝusta) ideo ke socio povas esti regita en la sama maniero kiel entreprenoj. En la realo mondo li ne povas maldungi ĉiuj homoj; li ne povas ludi kun la leĝo por atingi personaj gajnoj.
Li parolas pri la korupta naturo de politika, sed ekde la 1970-aj jaroj li uzis tiuj samaj koruptecoj kiel komerco-utilo. Tiel li estas ne la 'kontraŭ-korupteco' kandidato; li estas produkto kaj profitanto de korupteco.

Do, kelkaj Usonanoj pensas ke Donald Trump estas la resanigilo por la malsano de avareco kaj korupteco? Mi ne komprenas kiel tiu funkcias kiel racia penso.

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2016-novembro-12 05:01:27

vestitor, ĉu vi asertas, ke usonanoj plejparte estas idiotoj kaj mens-debiluloj?

la ĉefa ŝtato de la mondo tute demokratie elektis por si ŝtatestron

oni povas ŝerci pri tiu homo, sed neniu havas rajton ofendi lin, lian edzinon kaj usonan popolon, kies elekto li estas

kiu estas vi por diri - megalómano, mensoganto?

Fuzzy (Montri la profilon) 2016-novembro-12 07:39:37

Vestitor, politikistoj ofte mensogas. Clinton ankaŭ estas fama mensogulino. Populara opinio pri la politikistoj estas ke ili ĉiam diras nur tion kion homoj deziras aŭdi, do mensogas. Ne mirindas ke Trump ne estas escepto.
Li verŝajne estas fripono, sed li estas saĝa kaj tre sukcesa. Li estas miliardulo, do ne bezonas koruptmonon. Ĉu vi ne kredas ke Trump estante mem lertega impostevitanto kapablas efike ĉesi la impostevitadon de aliaj friponoj?
Estri la landon kvazaŭ firmaon ne estas verŝajne bona ideo, sed ĉu ne estus multe pli bone por Usono kaj por la tuta mondo, se usona politiko iĝus pli pragmata anstataŭ malsaĝa demokratiigado de ĉiuj ajn sur la Tero?

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2016-novembro-12 09:25:30

Kial usonanoj elektis Melanian.

externalImage.png

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2016-novembro-12 19:18:37

universala vortaro:
atut' atout | trump | Trumpf | козырь | kozera.

Vestitor (Montri la profilon) 2016-novembro-12 20:11:52

Тerurĉjo:vestitor, ĉu vi asertas, ke usonanoj plejparte estas idiotoj kaj mens-debiluloj?
Ĉu mi diras tiun? Estas legitimaj kialoj por la venko de Trump, sed tiu ne signifas ke li estas bona kandidato. Ne nur en Usono, sed en ĉioj landoj estas reago kontraŭ ekonomia tutmondiĝo kaj la disfalo de bazo-certecoj. Ĉu estas korupta kapitalisto kiu profitas de tia mondo 'la solvo'? Uzu vian cerbon.

Тerurĉjo:la ĉefa ŝtato de la mondo tute demokratie elektis por si ŝtatestron
Demokratio estas relativa kaj ankaŭ koruptebla. Clinton gajnis pli voĉoj, sed la 'sistemo' de demokratio en Usono diras ke Trump venkas.

Тerurĉjo:oni povas ŝerci pri tiu homo, sed neniu havas rajton ofendi lin, lian edzinon kaj usonan popolon, kies elekto li estas
Ofendi? Mi ofertas faktoj, ne insultoj.

Тerurĉjo:kiu estas vi por diri - megalómano, mensoganto?
Kiu estas vi por diri ke li ne estas tiu?

Vestitor (Montri la profilon) 2016-novembro-12 20:35:51

Fuzzy:Vestitor, politikistoj ofte mensogas. Clinton ankaŭ estas fama mensogulino. Populara opinio pri la politikistoj estas ke ili ĉiam diras nur tion kion homoj deziras aŭdi, do mensogas. Ne mirindas ke Trump ne estas escepto.
Li verŝajne estas fripono, sed li estas saĝa kaj tre sukcesa. Li estas miliardulo, do ne bezonas koruptmonon. Ĉu vi ne kredas ke Trump estante mem lertega impostevitanto kapablas efike ĉesi la impostevitadon de aliaj friponoj?
Estri la landon kvazaŭ firmaon ne estas verŝajne bona ideo, sed ĉu ne estus multe pli bone por Usono kaj por la tuta mondo, se usona politiko iĝus pli pragmata anstataŭ malsaĝa demokratiigado de ĉiuj ajn sur la Tero?
Ili estas ambaŭ mensogistoj, tiu estas prava. Nek Clinton nek Trump estis inda kandidato, sed Trump ankaŭ estas pli temerara. Kia ŝtatisto instigas la plej malalta formoj de malamo inter la popolo?

Vi ŝajnas kredi ke esti miliardulo estas sama kiel 'saĝa' aŭ socie respondeca aŭ la plej bona persono por tia rolo. Estas multaj riĉuloj kiuj ne estas agrablaj homoj! Anstatŭ 'saĝa' mi dirus 'ruzeco'.

Li ne estas en la Blanco-Domo ĝis Januaro/Februaro kaj kion li proklamis antaŭ la elekto ne estas kio atendas lin kiam li vere iĝas prezidanto. 'Ni konstruos muron kaj la Meksikanoj pagos por ĝin'? Idiota. Ni vidos.

Kliphph (Montri la profilon) 2016-novembro-13 00:40:05

Ĉu neniu plu volus impresi Jodie Foster? (en la stilo de Hinckley)

Fuzzy (Montri la profilon) 2016-novembro-13 07:35:13

Vestitor:
Ili estas ambaŭ mensogistoj, tiu estas prava. Nek Clinton nek Trump estis inda kandidato, sed Trump ankaŭ estas pli temerara. Kia ŝtatisto instigas la plej malalta formoj de malamo inter la popolo?

Vi ŝajnas kredi ke esti miliardulo estas sama kiel 'saĝa' aŭ socie respondeca aŭ la plej bona persono por tia rolo. Estas multaj riĉuloj kiuj ne estas agrablaj homoj! Anstatŭ 'saĝa' mi dirus 'ruzeco'.

Li ne estas en la Blanco-Domo ĝis Januaro/Februaro kaj kion li proklamis antaŭ la elekto ne estas kio atendas lin kiam li vere iĝas prezidanto. 'Ni konstruos muron kaj la Meksikanoj pagos por ĝin'? Idiota. Ni vidos.
Prezidento ne devas esti "agrabla". Sed Clinton estas murdistino, ŝi komencis militojn, ĉu tio ne estas multe pli malbone?

Kial al vi ne plaĉas la ideo pri la muro? Kiel alie ĉesi malleĝan enmigradon?

JoeyJoJo (Montri la profilon) 2016-novembro-13 21:29:31

Por klarigi, en Usono, ni havas elektan koleĝon. Efektive, pli da homoj voĉdonis por Clinton, sed pro nia stulta sistemo, la balotoj iros al Trump.

Jen kelkaj problemaj kun Trump:

1. Lin subtenas la KKK kaj aliaj rasistaj organizaĉoj, kaj li rifuzas denunci ilin.
2. Kiel John Oliver (politika komediisto) jam montris, la muro estos vana, ĉar la plejmulto de malleĝaj migrantoj eniras per laborvizoj.
3. Lia vicprezidanto, Michael Pence, kredas je "konverta terapio", abomena kaj danĝera pseŭdoscienco.
4. Li kredas, ke klimata ŝanĝo estas ĉina ruzo.
5. Liaj multaj fiaj komentoj pri virinoj ("teni ŝin per la piĉo", "Megyn Kelly... sangadas el sia 'kie ajn'", lia proceso por sekskrimoj...)
6. Koluzio de Putin en la elekto.
7. La viro tute ne taŭgas por la ofico, ulo! Serioze, ĉu mi devas diri plu?!

Reen al la supro