Al la enhavo

Pri la kazoj de la Finna

de nornen, 2018-septembro-09

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2018-septembro-20 10:13:43

Ĉu mi kuraĝas malkovri, ke mi lernas la hispanan en Duolingo? Sed mi ne havas altan nivelon de gloramo, sufiĉas, ke mi komprenas ekz-e grandan parton de parolo en iu ne tre profunde cerbuma hispanalingva filmo ridulo.gif

Jes, mi komprenis, ke via propono plie estas eksplodo kontraŭ la supozita facileco de E-o ol iu serioza propono. Vi tre pravas, ke reklamado per agitvorto "Nur 16 reguloj" iritas. Ĝi iritas ankaŭ min. Aŭ kiam oni asertas, ke "E-o estas la plej facila lingvo". Facileco ege dependas de, kiu estas onia denaska lingvo. Se vi parolus nur la kekĉian, mi certas, ke E-o komence estus tute malkomprenebla. Verŝajne la hispana estis "ponto" al vi, kiu helpis vin kompreni E-on.

Mi lernis la germanajn lingvojn, la svedan, la anglan kaj la germanan (kvankam ,he, la lasta estas iomete rustiĝita; Danke für die Korrekturen) antaŭ ol mi lernis E-on. Ili helpis kaj daŭre helpas min kompreni E-on, ĉar ili estas hindoeŭropaj, kiel E-o estas.

Antaŭ kelkaj jaroj mi eklernis pri norvega lingvisto Frode Strømnes kaj lia teorio pri, kiel la origina medio de iu grupo da homoj influis, kiel ĉi tiuj homoj perceptas ĉirkaŭaĵon kaj konstruas lingvon por si (The Fall of the Word and the Rise of the Mental Model). La hindoeŭropaj devenas el la vastaj, senarbaj stepoj de la nuntempa centra Rusio, kie oni devas moviĝi multe por percepti iun ŝanĝon. La finno-ugroj devenas el koniferarbaroj apud tiuj stepoj. La ĉinotibetoj, la indianoj ktp. el aliaj lokoj kun aliaj medioj. Konsekvenco estas, ke parolantoj de lingvoj el malsamaj lingvofamilioj ja vidas ĉirkaŭ si alimaniere. Certe estus estinta bone, se Z estus koninta iun ne-hindoeŭropan lingvon.

nornen (Montri la profilon) 2018-septembro-21 17:39:54

Ĉu mi kuraĝas malkovri, ke mi lernas la hispanan en Duolingo? Sed mi ne havas altan nivelon de gloramo, sufiĉas, ke mi komprenas ekz-e grandan parton de parolo en iu ne tre profunde cerbuma hispanalingva filmo
¡Éxitos! Te felicito. Si en algún momento tenés dudas, siempre las podés postear aquí y con mucho gusto voy a tratar de ayudarte. Ya sea de vocabluario, gramática, ortografía, pronunciación, lo que sea. Sólo te aviso que hablo español americano y el español europeo solo lo conozco de la tele (hostia, tío).

Mi serĉis la finnan ĉe duolingo, tamen bedaŭrinde ĝi ne estas. Tio estas domaĝa, ĉar mi ja volas ekscii iom pli pri tiu ĉi lingvo.
Jes, mi komprenis, ke via propono plie estas eksplodo kontraŭ la supozita facileco de E-o ol iu serioza propono. Vi tre pravas, ke reklamado per agitvorto "Nur 16 reguloj" iritas. Ĝi iritas ankaŭ min. Aŭ kiam oni asertas, ke "E-o estas la plej facila lingvo". Facileco ege dependas de, kiu estas onia denaska lingvo. Se vi parolus nur la kekĉian, mi certas, ke E-o komence estus tute malkomprenebla. Verŝajne la hispana estis "ponto" al vi, kiu helpis vin kompreni E-on.
Mi tute samopinias. La ĉiama parolado pri la “plej” facila lingvo, estas same sensenca kiel parolado pri la “plej” bela urbo aŭ la “plej” utila programlingvo. Mi konjektas, ke por vi studi la estonian estus pli facile ol studi la kiĉean, tamen por mi studi la kiĉean estas multe pli facile ol studi la estonian. Tio estas tiel memevidenta, ke mi tute ne komprenas, kial Esperantistoj daŭre aŭdigas tiun ĉi argumenton.
Antaŭ kelkaj jaroj mi eklernis pri norvega lingvisto Frode Strømnes kaj lia teorio pri, kiel la origina medio de iu grupo da homoj influis, kiel ĉi tiuj homoj perceptas ĉirkaŭaĵon kaj konstruas lingvon por si (The Fall of the Word and the Rise of the Mental Model).
Mi serĉis elŝuteblan eldonon, tamen sensukcese. Mi eĉ ne trovis bonan resumon (sinopson?) interrete. Tamen mi tute ne dubas pri tio, ke la ĉirkaŭo influas la mensajn modelojn kaj la lingvajn modelojn. Cetere, mi ankaŭ estas unu el la malmulto da personoj, kiuj akceptas la hipotezon de Sapir-Whorf (almenaŭ en ĝia malstrikta vortigo).

Kiel estas la etnia kaj lingva situacio en via lando? Mi legis iom pri tio ĉe vikipedio, kaj ŝajnas, ke estas kvar etniaj grupoj: finnugroj, baltoj, slavoj kaj skandinaviuloj. Inter la finnugroj estas du ĉefaj grupoj, nome la finnoj kaj la sameoj. Ĉu la finna kaj la samea estas kompreneblaj unu per la alia? Ĉu la finna kaj samea kulturoj estas kompareblaj? Kial el sameoj nur tre malmultaj parolas sian lingvon? Kiuj lingvoj estas uzata en la bazlernejoj (ekz en Gvatemalo la instrulingvoj de la bazlernejo dependas de la plej parolata lingvo en la municipo, dum la mez- kaj altlerneja edukado estas hispanlingva)?

sergejm (Montri la profilon) 2018-septembro-22 16:45:01

Metsis:erte estus estinta bone, se Z estus koninta iun ne-hindoeŭropan lingvon.
Li certe sciis ivriton - ne lingvon de Israelo, sed la antikvan hebrean lingvon.

Metsis (Montri la profilon) 2018-septembro-24 10:55:10

sergejm:Li certe sciis ivriton - ne lingvon de Israelo, sed la antikvan hebrean lingvon.
Ĉu vi scias, kiel la hebrea (praa aŭ nuntempa) influis E-on?

sergejm (Montri la profilon) 2018-septembro-26 19:06:35

Mi ne scias. Sed la nova hebrea certe ne influis Esperanton.

Metsis (Montri la profilon) 2018-septembro-27 09:35:54

nornen:
¡Éxitos! Te felicito. Si en algún momento tenés dudas, siempre las podés postear aquí y con mucho gusto voy a tratar de ayudarte. Ya sea de vocabluario, gramática, ortografía, pronunciación, lo que sea. Sólo te aviso que hablo español americano y el español europeo solo lo conozco de la tele (hostia, tío).
Haltu! Mi kredas, ke mi komprenis preskaŭ ĉion, sed mi ne estas tiel longe en la kurso.

En Duolingo estis kurso "Slow Finnish" kreita de unu uzanto, sed ĝi malaktiviĝis kaj alia uzanto kontinuigis ĝin en Memrise.

La nacia dissenda korporacio YLE havas multe da materialo por lerni la finnan – per la angla kaj la (simpligita) finna.Sed atendu, por la 104-a UK en Lahtio oni preparas retan kurson de la finna uzante E-o kiel la instrua lingvo. Bedaŭrinde la kurso ne ankoraŭ estas preta kaj ĉi tial mi ne povas doni al vi la ligilon.

nornen (Montri la profilon) 2018-septembro-28 21:27:43

Tre bone. Mi atendos ĝis kiam estos publikita la E-a kurso...

Dankon.

Reen al la supro