目次へ

Ŝercoj pri bopatrino

StefKo,2018年11月15日の

メッセージ: 48

言語: Esperanto

StefKo (プロフィールを表示) 2018年12月20日 7:52:07

Ĝis feliĉo mankas al ni nur bopatrino…

Sonorigo ĉe la porto… Joĉjo ovras…
– Aĥ, avino! Bone ke vi alvenas!
– Vi tiel ĝojas, Joĉjo?
– Ne, sed patrinjo diris, ke nur vi mankas al ni ĝis feliĉo.

----------------------------
“Ĝis feliĉo mankas al ni nur io/iu” – tiun diraĵon oni ofte uzadas en la pola kiel ironio, malicaĵo.

StefKo (プロフィールを表示) 2018年12月21日 20:14:05

Kiel alveturis avino?

Nepo demandas avinon:
– Avinjo, per kio vi alveturis?
– Per trajno, kaj kial vi demandas?
– Ĉar paĉjo diras ke diabloj alportis vin.
---------------
“Diabloj alportis iun” – en la pola tiel oni diras pri neanoncigita kaj malplaĉa vizito de iu

StefKo (プロフィールを表示) 2018年12月28日 20:05:52

La telefona interparolado kun bopatrino

Iam, sur stratoj, stacidomoj, k.t.p. oni montadis la telefonbudojn el kiuj oni povas telefoni post enĵeto de monero aŭ ĵetono. Ĉiam tie estadis atendovicoj...

En tia stacidoma telefonejo troviĝas unu juna homo kaj tenas ĉe la orelo la telefonan aŭskultilon. Tio daŭras duonhore…
Dume antaŭ la budon formiĝis keldekpersona atendovico…
Fine unu virino frapas al la vitro kaj krias:
– Jam duonhore vi tenas la aŭskultilon kaj vi ne diris unu vorton!
– …ĉar mi telefonas mian bopatrinon – respondas la junulo.

StefKo (プロフィールを表示) 2019年1月6日 19:21:19

Averto pri bopatrino

Vera anonco sur pordeto:
"Atenton! Kolera hundo, kaj bopatrino pli kolera!"

StefKo (プロフィールを表示) 2019年1月26日 11:26:28

Tiun fadenon mi komencis memore al mistrafaj bopatrinoj.
Neniu povas aldoni ion?

StefKo (プロフィールを表示) 2019年2月2日 11:01:26

Patrinjo, alvenu!

Bofilino telefonas bopatrinon:
– Patrinjo, ĉu, se ekfekas infano, alivestigas ĝin patro, ĉu patrino?
– Evidente, patrino!
– Do, vi alvenu, ĉar via filo tiel ebriiĝis, ke ne trafis en necesejon kaj fekis en pantalono.

StefKo (プロフィールを表示) 2019年9月22日 19:06:54

Abomena bopatrino

Deĵorejo de fajrobrigado. Deĵoranto akceptas avizon pri incendio kaj respondas:
– Sinjorino, ni ne havas nek unu ĉaron, ĉiuj forveturis al incendio!
Kiam li formetis aŭskultilon, lia kolego demandas:
– Vi freneziĝas!? Ja ni havas pretajn ĉarojn!
– Jes, sed fajras dometo de mia bopatrino…

ocaluptous (プロフィールを表示) 2019年10月3日 2:44:42

StefKo:Edzina surprizo

Novedziniĝita virino diras al sia edzo:
- Amato, baldaŭ ni loĝos triope.
Feliĉigita edzo, pensante pri atendata bebo, kisas edzinon kaj diras:
- Mi tre ĝojas, amatino! Mi estas plej feliĉa viro en la tuta mondo! xender discord omegle
- Mi tre ĝojas, amato, morgaŭ enloĝiĝos ĉe ni mia patrino.
"sed liberigu nin de la malbono" estas fragmento de la kristana preĝo "Patro nia".

先頭にもどる