Al la enhavo

Gender-neutral Esperanto grammar and pronoun ideas.

de 3arin2, 2019-januaro-25

Mesaĝoj: 48

Lingvo: English

thyrolf (Montri la profilon) 2019-junio-24 18:17:57

tra la mallum nokto ŝteliras persono al mia domo. Kun timego mi supozumas,
kian katastrofon ri celas kaŭzi.

...
kian katastrofon oni celas kaŭzi.

hmm ?!?!?!

robinvdv (Montri la profilon) 2019-junio-24 20:30:41

thyrolf:tra la mallum nokto ŝteliras persono al mia domo. Kun timego mi supozumas,
kian katastrofon ri celas kaŭzi.

...
kian katastrofon oni celas kaŭzi.

hmm ?!?!?!
Prave, oni tute ne povas uzi "oni" en tia frazo. La pronomo "ri" estas pli taŭga por tia frazo.

walfino (Montri la profilon) 2019-junio-29 15:55:26

Sed en ĉi tiu kazo, oni povas uzi "tiu", ĉu ne?

ki4jgt (Montri la profilon) 2019-junio-29 16:30:08

Here's the thing, your specs conflict with rules already in place within the language.

That being said, I thought "they" was gender neutral?

People want to bash languages for being gender-specific but the concept of multiple genders came out during the 70s. It's a relatively new concept. Esperanto came out in the 1800s. You can reference Webster's earliest dictionary to see that the original intention of gender, was the sex of a person.

I believe that the shift of society from a theistic worldview to a secularist one, is the contributing factor for the change. Before anyone gets upset, allow me to clarify. I'm not saying that we should go back to kings ordained by gods and enforcing the laws of the church. It's just that religion has this concept of a soul and secularism does not.

The purpose of a fair society is to give equal rights to all. Logically, people must have something in common to be seen as equally deserving of the same rights.

Under religion, we're all the same on the soul level but different biologially. Because secularism has no concept of a soul, secular education tries to promote this idea that we're as close biologically as possible. Anyone in a modern Anthropology class has been exposed to this. They push this notion over and over and over that there are more similarities among races than differences. So they end up saying that everyone is the same to justify everyone being equal of the same rights -- to justify everyone being equal of the title of human. Apes are a 98% match to humans, genetically, and they don't have the same rights. They can't even comprehend future events.

Suddenly, because everyone is all the same, people who aren't absolutely this or absolutely that are pushed out of the box and are left scampering to find out where exactly they belong. With no concet of a soul to unify them with everyone else, they must create their own gender box. This is how gender has gone from a reference to a person's sex to a reference of personal identity.

With all due respect, I wish we'd go back to the soul concept for people. If for no other reason than, we're not all the same biologically -- and that's OK. You don't have to fit into a box to be entitled to belong and have rights. You're human.

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-29 21:36:19

"ili" is gender neutral, but not count neutral.
"oni" is both gender and count neutral, but you can uze it only if you want don't indicate the person.
In thyrolf's phrase you want to find pronoun, which indicates the thief, so you can't use "oni", but you can use "(ĉi) tiu" ("this" or "that").

morico (Montri la profilon) 2019-julio-21 22:00:48

Neniu lingvo estas perfekta ( Umberto Ecco) [Eko]
Ĉiu lingvo havas internan koherecon.

La sufikso -IN estis elektita , ĉar ĝi estas tre internacia en eŭropaj lingvoj kiel latina, itala: reĝINa ; hispana, portugala: raINha ; franca reINe ; angla: Queen (prononci KŭIN) ; germana KönigIN ; rusa: tsarIN...; kaj en la ĉina, YIN estas ina principo ĉe Konfuceo. Do la duono de la homaro aŭ pli, jam konis -IN.
La vorto femINism' ekzistas en ĉiuj (?) eŭropaj lingvoj, do en Ameriko kaj Afriko, kaj ankaŭ en multaj aziaj lingvoj: la turka, la kurda,la nepala, la japona, la tagaloga, la indonezia: do ankaŭ pli ol la duono de la homaro jam konas -IN

En multe da lingvoj la vir-genro estas la sama vorto ol la neŭtra genro. En Esperanto ankaŭ, ekzemple por la specialistoj.
Ne estas ĉefeco inter prefikso vir- kaj sufikso -in.
Tamen, en la vorto vir-ino, la ina genro estas pli grava ol la vir-genro. Esperanto estas feminisma lingvo.
Kelkaj homoj preferas uzi pli neŭtrajn vortojn homo, (vir)homo kaj homino.

Por la personaj nomoj, Zamenhof uzas Marta, kiu estas ina nomo. Por multe da eŭropaj personaj nomoj, oni povas uzi -o por la viroj (Karlo) kaj -a por la virinoj (Maria). Estas pli bone uzi kaj klarigi la naciajn personajn nomojn.

Igne_In_Nocte (Montri la profilon) 2020-marto-23 00:57:55

Vi portas herezon. Ne ekzistas koncepto de "Sekso-neŭtralaj" en la mondo. Estas nur du seksoj - vira kaj ina. Lernu biologion finfine !!!

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-23 08:39:22

Igne_In_Nocte:Vi portas herezon. Ne ekzistas koncepto de "Sekso-neŭtralaj" en la mondo. Estas nur du seksoj - vira kaj ina. Lernu biologion finfine !!!
Seksneŭtralaj vortoj estas seks-blindaj alivorte. Ekzemploj de la seksneŭtralaj vortoj estas homo, persono, besto, birdo, fiŝo, haringo, insekto, adjutanto, aktoro, anglo, apaĉo, arabo, amiko, biologo, bonzo, bovo, cigano, ĉevalo, ĉino, derviŝo, diakono, diplomato, episkopo, esperantologo, feo, franco, fripono, gasto, generalo, geografo, geologo, germano, ĝemelo, hebreo, heroo, hundo, imamo, indiĝeno, japano, judo, kamarado, kapitano, kaporalo, kapro, kardinalo, kato, katoliko, kelnero, koko, kolego, kolonelo, leono, leŭtenanto, mastro, majstro, membro, ministro, monarĥo, najbaro, nobelo, oficiro, orfo, papo, pasaĝero, parenco, pastro, poeto, prezidento, profesoro, polo, rabeno, redaktoro, ruso, sekretario, sklavo, soldato, studento, svedo, ŝafo, ŝoforo, tajloro, turisto, viktimo, ano, estro, ido, isto, ulo kaj la O-vortoj, kies lasta sufikso estas -ant-/-at-/-int-/-it-/-ont-/-ot-/-an-/-estr-/-id-/-ist-/-ul- (ekzemple esperanto, lernanto, zorganto, zorgato, konito, juĝoto, akademiano, kortegano, regnano, vilaĝano, regnestro, Izraelido, reĝido, esperantisto, instruisto, kuracisto, sciencisto, bonulo, junulo).

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-23 09:10:39

Igne_In_Nocte:Vi portas herezon. Ne ekzistas koncepto de "Sekso-neŭtralaj" en la mondo. Estas nur du seksoj - vira kaj ina. Lernu biologion finfine !!!
Estas nur du seksoj biologie, prave.
Sed sin-sente, povas esti homoj kiuj estas nek inaj nek viraj, kaj en Esperanto ili estas kutime nomataj "neduumuloj".

En Esperanto, la vorto "patr-o" ne estas seksneŭtrala, ĉar oni ne bezonas la prefikson "vir-" por virigi la vorton; tamen por inigi tiun ĉi vorton oni bezonas "-in-"; la radiko "patr-" do estas vira.

Male, la vorto "gazet-o" estas ja seksneŭtrala, ĉar unue, ĝi ne havas konotaciojn temante pri genraj aferoj, kaj se oni volus paroli fikciaverke pri "la gazet-ul-oj", oni certe devus diri "Jen gazet-ino, jen vir-gazeto", k.t.p., t.e. oni bezonus uzi inigilojn kaj tiajn aferojn.

Do la seksneŭtraleco povas ekzisti en Esperanto.

(kaj estas inaj vortoj: "nimf-o", "siren-o", ktp. Ĉi-kaze la prefikso "vir-" gravas tre)

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-23 10:03:35

Zam_franca:
Igne_In_Nocte:Vi portas herezon. Ne ekzistas koncepto de "Sekso-neŭtralaj" en la mondo. Estas nur du seksoj - vira kaj ina. Lernu biologion finfine !!!
Estas nur du seksoj biologie, prave.
Sed sin-sente, povas esti homoj kiuj estas nek inaj nek viraj, kaj en Esperanto ili estas kutime nomataj "neduumuloj".

En Esperanto, la vorto "patr-o" ne estas seksneŭtrala, ĉar oni ne bezonas la prefikson "vir-" por virigi la vorton; tamen por inigi tiun ĉi vorton oni bezonas "-in-"; la radiko "patr-" do estas vira.

Male, la vorto "gazet-o" estas ja seksneŭtrala, ĉar unue, ĝi ne havas konotaciojn temante pri genraj aferoj, kaj se oni volus paroli fikciaverke pri "la gazet-ul-oj", oni certe devus diri "Jen gazet-ino, jen vir-gazeto", k.t.p., t.e. oni bezonus uzi inigilojn kaj tiajn aferojn.

Do la seksneŭtraleco povas ekzisti en Esperanto.

(kaj estas inaj vortoj: "nimf-o", "siren-o", ktp. Ĉi-kaze la prefikso "vir-" gravas tre)
Hm... Ŝajnas al mi ke vi forgesis mencii seksneŭtralajn vortojn, signifantajn personon. Ekz. homo, persono, infano, besto.
Kaj estas dubeble ĉu amazono, muzo, nimfo kaj sireno estas seksneŭtralaj aŭ klare inaj.
Laŭ mi, estas oportune klasigi vorton kiel seksneŭtralan ĉiam kiam eblas.

Reen al la supro