Al la enhavo

Kiu estas vera 'Don kiĥote' aŭ 'Don kiŝote'?

de vaaspuhr, 2019-aprilo-06

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-aprilo-06 16:15:18

Kiu estas vera 'Don kiĥote' aŭ 'Don kiŝote'?

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aprilo-08 14:33:03

De https://eo.wikipedia.org/wiki/Ki%C4%A5oto:

La nomo Don Kiĥoto skribiĝis Don Quixote en la tiatempa hispana skribo, kun la tiama elparolo [don kiŝote]. Pro la malapero de "ŝ"-sono en moderna hispano, kaj pro la reformo de ties skribmaniero, la nomo nun skribiĝas Don Quijote, elparolita [don kiĥote].

Mi pensas, ke vi devus diri ĝin kiel "Don Kiĥote".

nornen (Montri la profilon) 2019-aprilo-08 18:19:36

Kiam Miguel de Cervantes Saavedra eldonis "El Ingenioso Hidalgo Don Quixote de la Mancha" en la jaro 1605, tiu libro estis ironia verko, ridema verko, komedia verko, mokanta la librojn de ĉevalistoj de la antaŭaj jarcentoj, kiel ekzemple la "Cantar de mio Çid" el la jarcento XI/XII.

La lingvo uzata de de Cervantes en tiu libro ne estis la lingvo parolata en lia tempo, tamen estis kopio de la lingvo uzata en tiuj pli malnovaj libroj.

Pri lo prononco de "Quixote":
En la hispana lingvo okazis procezo nomita "reagordado de la sibilantoj". Tiu procezo okazis inter la XIVa kaj la XVIIa jarcento. La sono skribata per "x", ĝis la XV jarcento prononcatis kiel /ʃ/ (eo: ŝ), en la XVIa jarcento kiel /ç/ (eo: ne ekzistas) kaj ekde la XVIIa jarcento kiel /x/ (eo: ĥ). La jarcentoj ne estas ekzaktaj, kaj en certaj regionoj la ŝanĝoj okazis pli frue aŭ pli malfure aŭ ne okazis.

Sekve, en la tempoj de Cervantes plej probable "Don Quixote" jam prononcatis kiel /don ki'ĥote/, tamen ĉar li kopiis la stilon de antikvaj skribistoj, eble li ja intencis, ke ĝi prononcatu kiel /don ki'ŝote/. Sume, ambaŭ prononcoj kaj ambaŭ esperantigoj al mi ŝajnas taŭgaj.

- - - -
El Ingenioso Hidalgo Don Quixote de la Mancha = /el inxe'njoso i'dalgo don ki'xote de la 'mantʃa/ = [e̞l‿iɴxe̞'ɲjo̞so̞‿i'ða̠lɣo̞ do̞n‿ki'χo̞te̞‿ðe̞‿la̠‿ma̠nʲtʃa̠]

Javi_Delgado (Montri la profilon) 2019-aprilo-12 19:40:00

Saluton, mi volas scii se iu en ĉi tiu foro, legis Don Kiĥoto en Esperanto. Mi volas legi ĝin, sed mi pensas ke estas tro malfacila. Mi estas el la Hispanio, kaj mi legis la unua parto, sed estis tre malfacilan en mia lingvo, do mi kredas, ke en Esperanton estos pli malbonan.

sergejm (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-19 18:54:50

De la tempo, kiam la libro estis skribita, pasis 4 jarcentoj. De tiam la hispana multe ŝanĝis, do eĉ por hispano estas malfacile legi ĝin en originalo. Sed traduko povas esti pli facila - la traduko al nuntempa lingvo, sed verŝajne aldone necesas informo kia estis vivo en Hispanio en komenco de XVIIa jarcento.

Jadir Bandeira (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-26 07:22:30

vaaspuhr:Kiu estas vera 'Don kiĥote' aŭ 'Don kiŝote'?
Estas Don Kiĥote (Hispana= Don Quijote)

Reen al la supro