Al la enhavo

Muzikigi, kantigi

de Nala_Cat15, 2019-majo-16

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-majo-16 01:43:12

Ĉu iu ajn scias, ĉu “to play a song” estas “kantigi” aŭ “ to “to play music” estas “muzikigi”? Tio estas kio mia intuico diras al mi , sed ĉu estas io ajn manieroj kiuj oni povus diri “ to play a song “ aŭ “ to “ play music.”?

Dankon

Ankaŭ, ĉu estas ĝusta por diri “dankon antaŭe” por diri “ thanks ahead of time” anglen?

sergejm (Montri la profilon) 2019-majo-16 02:10:38

"kanti kanton" kaj "kanti muzikon" sen "-igi".
Ekzemploj kun "-igi":
"kantigi la verson" aŭ "muzikigi la verson" = "verki muzikon por la verso" (+ "kanti la rezulton" en la unua kazo)

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-majo-16 05:39:56

Dankon. Tio estas klara al mi, sed Mia demando estis intencita por demandi kiel oni “plays a song” or “ plays music” per radiofonio, laŭtparolilo, ipod, poŝtelefono, ktp. Esence igas la musiko aŭ kanto per aliaj objekto. Se vi havas iphone vi povas diri al “Siri”, “ siri play X song” Tio estas kion mi intencas.

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-16 08:19:01

Aĥ tiam. Ĝenerale oni uzas la verbon elsendi, kiam temas pri eligi signalon el iu aparato. Vidu PIV-on kaj Komputekon.

Ĉi-kaze oni eble ankaŭ povus uzi la verbon ripeti, kvankam vi aŭskultus iun kanton unuafoje. "Siri, ripetu la kanton Adele".

sudanglo (Montri la profilon) 2019-majo-16 10:34:19

“ to play a song “ aŭ “ to “ play music.”?
La verbo kiun vi bezonas estas ludi.

Siri/Alexa, ludu kanzonon de Adele. Tamen mi dubas, ke Siri aŭ Alexa komprenus komandon en Esperanto.
Ankaŭ, ĉu estas ĝuste diri “dankon antaŭe” por diri “ thanks ahead of time” ?
Tion vi povus, sed pli normale estas diri mi antaŭdankasantaŭdankon

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-16 16:13:41

sudanglo:
“ to play a song “ aŭ “ to “ play music.”?
La verbo kiun vi bezonas estas ludi.
Eble baze de mia denaska lingvo mi hezitas uzi verbon "ludi", kiam temas, ke mi mem ludas neniun instrumenton. Verŝajne mi eraras.

sudanglo:
Siri/Alexa, ludu kanzonon de Adele. Tamen mi dubas, ke Siri aŭ Alexa komprenus komandon en Esperanto.
Ankoraŭ ne sed baldaŭ. Vidu la projekton Common voice.

sudanglo (Montri la profilon) 2019-majo-17 10:08:59

Metsis, difino 5 en PIV, sub ludi.

Mi ne vidas grandan diferencon inter peti orkestreton ludi valson kaj peti Alexa (aŭ Siri) ludi kanzonon. Ŝajnas al mi iom tro pedante insisti ke oni diru ludigi.

El la Rok- ka- Pop-vortaro de Bertilo:

diskludilo = record player
diskogurdo = juke box. Monera aŭtomato, kiu povas ludi diskojn.

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-17 13:55:25

Bone, estas ludi, sed mi vidas diferencon inter peti iun ludi, krei la sonojn mem, kaj peti iun aparaton ripeti registritajn sonojn. La aparato ja ripetas la sonojn, kiuj oni registris en ĝin. Kaj mi ne parolis pri ludigi.

Reen al la supro