Al la enhavo

Kiu estas vera nomo de bulgaroj en bulgarujo?

de vaaspuhr, 2019-majo-16

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-majo-16 05:43:28

Bulgaroj estis el turka deveno. kial nun iuj slavaj popoloj estas nomita bulgaro? liaj lingvoj ne estas el turka deveno. kaj ili ne estas mongolsimila. turko=mongolo

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-16 08:31:09

Mi ne scias, kion vi celas, sed la landnomoj kaj la nomoj de loĝantoj estas problemaj en Esperanto. La oficiala memlingva nomo de la lando estas Република България (Republika Bălgarija), esperante Bulgara Respubliko. Konsekvence la civitanoj oficiale nomas anoj de Bulgara Respubliko. La neoficiala nomo de la lando estas Bulgario (aŭ Bulgarujo). La neoficiala nomo de la civitanoj povus esti bulgar(i)anoj, ĉar tiam oni povus rizervi la nomon bulgaro al etna grupo. Notu, ke ekzistas aliaj etnaj grupoj en Bulgario.

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-16 14:49:05

El wikipedia.org:
"
La unua bulgara imperio

En la jaro 632 per la kreado de [Malnova Granda Bulgario] estas fondita la bulgara ŝtateco. Dum la milito de Granda Bulgario kun la ĥazaroj, ĥano Asparuh, la tria filo de Kubrat, estas puŝita sudokcidenten al la Danubo kaj ekloĝis en 679 en la areo Ongal ("angulo"). En la somero de 680, la bizanca imperiestro Konstantin IV Pogonat komencis atakon kontraŭ la prabulgaroj. La bizancanoj malvenkis kaj la bulgaroj konkeris la popolon vivantan tie. Paciga deklaracio estis subskribita, kaj pro ĝi Asparuha Bulgario estis agnoskata de la Bizanca imperio.

La unua strategia ekspansio estas suden - la konkero de la areo Zagore - kaj okazas dum la reĝado de la filo de ĥano Asparuh - ĥano Tervel, en la jaro 705. Kiel signo de bonvolo kaj dankemo, la bizanca imperiesto Justinian II Rinotmet (Sennaza), kiu dank' al la helpemo de la bulgara ĥano povas reekhavi sian reĝecon en [Konstantinopolo], donas areon al la bulgaroj, kaj Tervel akiras la titolon kesaro (cezaro). La bulgaro reganto ludas gravan kaj decidan rolon dum la savado de Konstantinopolo kaj la Bizanca imperio el la sieĝo de la Araba ĥalifato. En la decida batalo en 717, la bulgaraj batalantoj mortigas pli ol 20 000 araboj. Post la plifortigo de Bulgario, komence de la 8-a jarcento la lando okupas daŭran politikan krizon. Ofte regantoj ŝanĝiĝas en la ĉefurbo Pliska. La krizo ĉesas dum la reĝado de ĥano Kardam.

Dum la reĝado de ĥano Krum (803-814) kaj dum la unua duono de la 9-a jarcento la frankoj nordokcidente kaj la bulgara reganto Krum oriente malaperigas la enkrizigan Avaran ĥaganaton. Dum la reĝado de Krum estas kreataj la unuaj bulgaraj skribitaj leĝoj. Grava parto de la formigo de la nova bulgara popoleco, unuiganta slavoj kaj prabulgaroj, estas la oficialigita lingvo, devenanta baze de la slava. Bulgario ekspansias ĝis la meza Danubo aŭ ĝis la rivero Tisa norden, kaj okcidenten ĝis la rivero Dnepar (en hodiaŭa Ukrainio). Por la unua fojo estas enigita administra disigo de la lando, el kie devenas tuta administra-area sistemo (komitatoj) dum la reĝado de ĥano Omurtag, kun lokaj regantoj (komitoj), dungitaj de la centra regejo en Pliska. Post la grandaj militaj venkoj de Krum kontraŭ la avaroj kaj la Bizanca imperio, Bulgario transformiĝas en unu el la Grandajn Potencojn, kune kun la Franka kaj Bizanca imperioj. Knjazo Boris I (852-889) kristanigas la bulgarojn en 864. Li fondas la unuan bulgaran librecan lernejon - la Preslavan, en 885, kaj la kreita en 855 [Glagolico] estas farita oficiala alfabeto. Dum la reĝado de reĝo Simeon I (893 - 927), kiu kreas la Bulgaran Patriarkejon, la Bulgara imperio unuigas multajn popolojn kaj ekestas unu el la plej potencaj landoj en Eŭropo, situanta ĉe preskaŭ la tuta Balkana duoninsulo. Dum la regado de Simeon, la ĉefurbo estas relokigita de Pliska al Preslav.
"
Laŭ Instituto "Igenea" (Svislando) popoloj hodiaŭ nomitaj "bulgaroj" havas genojn:

49% de trakoj
15% de antikvaj grekoj
15% de slavoj
11% de antikvaj makedonoj
8% de fenicoj

Mi pensas ke oni ne esploris turkojn kiu loĝas en Bulgario (8% de loĝantaro).

Mi ne scias ĉu tiuj datenoj estas aŭtoritataj kaj ĉu oni esploris mtDNA, ĉu kromosomon Y. Tial la rezultoj povas esti diversaj.

Laŭ Keramopoulos burgariibourgarioi signifas: kiuj prizorgas fortikaĵojn (burgi, bourgoi, purgoi) laŭlonge de norda limo de balkana provinco de Imperio Roma.
Ĝermana vorto burg de kiu devenas burgarii signifas "fortikaĵo".
Laŭ Vikipedio la vorto bulgar devenas de la turka vorto bulgh kiu signifas "tiu kiu miksiĝas". Temas, evidente, pri miksiĝo de triboj.
Do montriĝas ke iuj aferoj aspektas pli alie de proksimo kaj alie de malproksimo sed ekzistas Interreto, do ni vizitu Interreton.

Pri nacieco ete diras lingvo kaj ĝia dialekto. Rigardu kiom da dialektoj ekzistas en Bulgario (angle). En https://en.wikipedia.org skribu: "bulgarian dialects".

Tio estas fakaj informoj, do por historiistoj kaj ne laikoj.

Ĉe okazo, saluton por Bulgaroj!

sergejm (Montri la profilon) 2019-majo-19 08:52:53

Estis ankoraŭ Volga Bulgario - nune ĝi nomiĝas Tatario. Antikvaj tataroj estis mongoldevena gento, nunaj tataroj estas turkdevenaj, parencoj de tiuj bulgaroj, kiuj konkeris Balkanan Bulgarion.

Reen al la supro