Al la enhavo

Demando pri "Mi dolorigas al mi la piedon" frazo en la libro "complete esperanto"

de Nala_Cat15, 2019-junio-25

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-junio-25 19:15:48

Mi lernas Esperanton per la libro Complete Esperanto kaj ĉi tiu libro havas la frazon "Mi dolorigas al mi la piedon" kaj mi ne komprenas kial oni uzas la akuzativon kun la vorto "piedo" Ĉu iu ajn scias la kialo? Ĉu estas la akuzativo de kvanto?

Antaŭdankon al ĉiuj

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-26 02:40:40

La frazo signifas "mi faris tiel, ke mia piedo ekdoloris"

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-junio-26 04:09:51

Mi komprenas la signifon de la frazo. Mi ne komprenas kial la akuzativo estas uzita kun"piedo".

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-26 04:27:13

-ig- faras netransitivan objekton transitiva, do antaŭa subjekto de malnova verbo iĝas objekto de nova verbo.
Sed se la malnova verbo jam estas transitiva estas promlemo.
"Li manĝas fiŝon" => "Mi manĝigis lin per fiŝo"
Malnovan objekton ni markas per "per", sed ne ĉiam eblas trovi tian prepozicion.

Metsis (Montri la profilon) 2019-junio-26 07:20:30

Por kompletigi kion Sergejm jam diris…

La frazo "Mi dolorigas al mi la piedon" havas sekvajn partojn:
  • mi: subjekto
    la faranto; kio aŭ kiu faras la agon?
  • dolorigas: predikato (ĉefverbo)
    la ago; ĉar la verbo havas finaĵon -ig, temas pri ago, kion la subjekto kaŭzas al io aŭ iu
  • al mi: dativo
    la kaŭzato
    Ĉi tio estas minimume al mi la plej malfacila parto. Kelkfoje verbo povas havi du "objektojn". La rekta objekto de la verbo "dolori" montras, kiu persono havas la doloron: Petron kruro doloras (kvankam mi dirus "Kruro de Petro doloras"). Kiam oni aldonas la finaĵon -ig al "dolori", la verbo nun montras, ke la subjekto faras tiel, ke ies organo sentas doloron. Nun la organo estas la rekta objekto, ne plu la persono. Kiel ĉi tiam montri la personon, kies organo sentas doloron? La gramatika kazo nomiĝas dativo, kaj E-o uzas prepozicion "al" ĉi-cele.
  • la piedon: (rekta) objekto
    la ricevanto; kio aŭ kiu estas la ricevanto de la ago de la verbo, kio komenciĝas dolori, ekdoloras?
    Notu, ke multfoje E-o uzas "latinidan" manieron por esprimi korpopartojn, t.e. la piedo = mia piedo.
Sed… La frazo estas en PIV en la formo "Mi dolorigis al mi la piedon", kio estas pli facile komprenebla, ĉar la momento, dum kiu io ekdoloras kutime estas mallonga.

Pli klare oni povas esprimi la saman ideon per "Mia piedo komenciĝis dolori" aŭ "Mi batis mian piedon (kontraŭ la seĝo), kaj ĝi komenciĝis dolori".

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-junio-26 23:29:33

Mi ne komprenas kiel "piedo" estas nominative ĉar la prepozicio "al" devus havi la nominativon. Ĉiuj prepozicioj ekhavas la nominativon, Ĉu ne? Do principe devus esti "piedo" ne "piedon"

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-27 00:56:35

"al" rilatas nur al "mi"
Ĉi tio neniel rilatas al -ig-
"Li batis al mi la piedon" ≈ "He beated to me the foot" => "He beated my foot".
"al mi" often means "my".

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-junio-27 00:58:21

Do ĉu ĝi estas la akuzativo de direkto?

Metsis (Montri la profilon) 2019-junio-27 06:59:20

(En Duolingo estas mallonga artikolo en la angla, kiam oni uzu la -n finaĵon. Notu, ke la artikolo havas etan eraron. Oni povas havi akuzativon kun la prepozicio "ĉe".)

La radiko de la verbo "dolorigi" estas "dolor/", kiu estas verba radiko (vd. PIV) = la verba formo estas menciita unue.

Laŭ PIV la sufikso -ig ĝenerale montras
PIV:
Suf. almetebla al ĉiaj rad-oj k esprimanta la efikon de ia kaŭzo, ne precizigante la manieron, kiel efikas tiu kaŭzo, per peto, ordono, trudo aŭ interna neceseco.
kaj pli precize kun verbaj radikoj

PIV:
agi tiamaniere, ke iu alia faru la agon esprimatan de la rad.
kiu kun transitivaj verboj ("dolori" estas transitiva, t.e. povas havi rektan objekton)

PIV:
Kun tr-aj verboj, ig subkomprenigas antaŭ si la part-ajn suf-ojn -anta (aŭ -inta) aŭ -ata (aŭ -ita); alivorte ĝi havas sencon jen aktivan, jen pasivan
Ĉi-kaze temas pri pasiva senco: "mi faris tiel, ke mia piedo ekdoloris". Tre verŝajne mi mem kaŭzis la doloron, sed mi ne volas konfesi ĝin.

La objekto de la verbo "dolorigi" estas la korpoparto, piedo. Multfoje en E-o oni uzas latinidan manieron havi la difinan artikolon "la" antaŭ korpopartoj kaj lasas la posedanto (kies korpoparto) esti subkomprenata aŭ uzas dativan esprimon (al + pronomo) por ĉi tio. Nature oni povas diri (pli klare) "mian piedon" anstataŭ "al mi la piedon".

The sentence makes more sense in past tense "Mi dolorigis al mi la piedon". In English a translation of that could be "My leg got hurt". I probably hit it to a chair or something, i.e. I caused the pain myself, but that's not the point, the pain in my leg is.

StefKo (Montri la profilon) 2019-junio-27 09:20:00

Kaj la frazo:

Mi al mi dolorigas la piedon

estas komprenebla?

Reen al la supro