Al la enhavo

Kion fari post lernu ?

de Zam_franca, 2019-julio-10

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-10 17:02:20

Mi preskaŭ finiĝas la kurson de lernu. Mi ne scias kiel mi povas daŭrigi lerni esperanton. Kion vi faris post la kurso de lernu ?

(sen-erarigo : la 8-an de aprilo 2020; "mi preskaŭ finas la kurson de lernu. Mi ne scias kiel mi povas daŭrigi mian lernadon de Esperanto. Kion vi faris post la kurso de lernu?)

dombola (Montri la profilon) 2019-julio-11 03:22:45

Mi preskaŭ finis las kurson de Lernu!

Jen sugestoj:

1) Nepre legu "Fundamento de Esperanto"-n.Tion vi povas fari per interreto senpage. Iru al : http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/in...

2) Legu librojn speciale faritajn por komencantoj: inter ili estas la libroj de Claude Piron, kiel Vere aŭ Fantazie kaj Gerda Malaperis.
Gerda Malaperis havas la avantaĝon esti trovita kiel filmon kaj sonlibron en youtubo; kaj ankaŭ kiel kurson ĉe : https://ikurso.esperanto-france.org/fr/gerda/cxap0... Esploru https://esperanto-france.org

3) Eble iam vi povos partopreni en la aktivaĵoj de Kastelo Greziljono: Esploru ĉe : https://www.gresillon.org/?lang=eo

4) Ĉe https://facila.org/ vi trovos artikolojn facilajn por progresantoj.

5) La revuo Juna Amiko enhavas ankaŭ facilajn artikolojn; Vi trovos kelkajn ekzemplerojn interrete en : http://www.ilei.info/revuoj/

Metsis (Montri la profilon) 2019-julio-11 06:45:43

Jen estas miaj rekomendoj.

Daŭrigu lerni kaj uzi!

Vi povas ĉiutage praktiki per Duolingo.

Partoprenu kursojn kaj eventojn, ekz. la UK-on en Lahtio, kiu komenciĝas post dek tagoj! Klopodu trovi homojn, kun kiuj vi povas paroli en E-o.

Vi povas vidi filmetojn de Evildea, sed notu, ke ri parolas rapide kaj tiel ne eble estas taŭgaj por komencantoj.

Aldono:
Provu Facilan.

Urho (Montri la profilon) 2019-julio-11 07:29:40

Mi mem ofte aŭskultas podkastojn en Esperanto. Jen du ekzemploj:
Kern.punkto.info
Movada-vid.punkto
Vi povas aŭskulti ilin ankaŭ per via telefona aplikaĵo. Vi trovas ilin per la kradvorto "Esperanto".

Pliaj ligiloj por aŭskulti:
Esperanto en 12 tagoj — 12 lecionoj
Varsovia Vento ensendoj — ĉi-momente 140 elsendoj
Pola RetRadio — podkastoj
Esperanta retradio — la listo de aŭskulteblaj artikoloj en Tujtero (Twitter)

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-11 11:18:31

dankon

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-11 11:19:33

Mi ne komprenas tion : "ri parolas rapide" . Kion signifas "ri" ?

Metsis (Montri la profilon) 2019-julio-11 12:10:35

Zam_franca:Mi ne komprenas tion : "ri parolas rapide" . Kion signifas "ri" ?
Vd. Vikipedion.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-julio-11 14:51:27

Metsis:
Zam_franca:Mi ne komprenas tion : "ri parolas rapide" . Kion signifas "ri" ?
Vd. Vikipedion.
Ne uzu la vorton ri. Ĝi estas kontraŭfundamenta.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-11 15:57:25

Tion mi pensis.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-julio-11 15:59:57

Okej mi komprenas. En la franca lingvo, oni ne uzas la strangan vorton "ri", oni simple uzas la vorton "li" (france "il").

Reen al la supro