Al la enhavo

Reĝa Eksedziĝo de Ĉinio

de abaligu, 2019-septembro-12

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

abaligu (Montri la profilon) 2019-septembro-12 01:25:08

Estis du katastrofaj eksedziĝoj en la historio de PRC.

La unua estis kun Sovetunio en la jaro 1958, kio kaŭzis malsaton en Ĉinio de 1960 ĝis 1962. Ĝis nun la nombro de mortintoj neniam estis kalkulita. La plej kruela afero estis, ke iuj infanoj estis mortigitaj de malsatigitaj parencoj kiel nutraĵoj. Estis hommanĝulino hantinta en la vilaĝo, kie loĝis miaj gepatroj. Kiam la polico petis ŝin pri la kialo, ŝi asertis, ke ŝi malsatas sufiĉe por manĝi sian propran nevinon. Baldaŭ, ŝi estis liberigita.

La plej nova komenciĝis kun Usono ekde 2017, kiu kaŭzis ekonomian krizon en julio de tiu jaro, frapinte la sako forte. Multaj viktimoj enscenigis interretajn memmortigojn. Virino pendigis sin en la avenuo. Kaj viro memmortigis saltante de kvardek etaĝoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-12 14:46:35

Mi esperas, ke Usono kaj Ĉinio trovos baldaŭ interkonsenton por cesigi tiun ekonomian militon.

De post la dua mondmilito, la granda landoj ne plu alfrontiĝas sur batalkampoj, ĉar tio povus estigi nuklean militon, sed uzas aliajn manierojn por militi, cele al pligrandigo de sia influareo:
- Milito pere de aliancanaj landoj,
- influa milito, pere de privataj organizoj (partioj, politikaj religioj, mafioj, entreprenoj, premgrupoj) kiujn oni povas manipuli de eksterlande,
- ideologia milito, pere de taŭga propagando,
- ekonomia milito,
- reta milito, pere de hakistoj,
- ktp (la homa imago ne havas limojn en tiu fako)...

Estas la celo de ni, esperantistoj, malaperigi ĉiajn militojn kaj instigi homojn preferi pacan dialogon, kredante la eblecon de paca mondo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-12 16:22:17

La usona elekto de 2020 pri ĉio decidos.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-septembro-13 12:23:49

Ho, kia revelacio...
Evidentiĝas, ke diversaj ekspertoj kaj analizistoj mensogas, asertante ke la Grandan Ĉinan Malsategon kaŭzis stultaj agrikulturaj reformoj kaj naturaj kataklismoj. Ŝajnas, ke ankaŭ tiukaze kulpis "malicaj" rusuloj, laŭ enigma azia logiko.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-septembro-30 18:00:49

Miasuspekte, uzanto BAILIYAT estas spam-bot.
Kaj kion opinias aliaj kamaradoj?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-30 18:18:11

Spam-robot', sed kial iuj volus spami ret-esperantujon? Estas vere stranga.
Laŭ lia profilo, li parolas la francan. Do krokodile voulez vous bien arrêter, si jamais vous êtes un réel espérantophone (?). Vous polluez le forum et n'amusez personne.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-oktobro-02 18:59:19

Estas spamistoj ("-istoj", ĉar mi supozas, ke ili estas pagataj por tia teda tasko) kiuj de temp' al tempo poluas la forumon de Lernu. Ĝenerale ili kopigluas amasojn da seninteresaj fireklamoj. Preteratentinde.

Reen al la supro