Al la enhavo

Ankoraŭ unu revelacio...

de IgorSokoloff, 2019-septembro-29

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

adamto99 (Montri la profilon) 2019-novembro-11 12:52:42

KatjaMcFlores:Jen okazis ankoraŭ unu "kolora revolucio", ĉi-foje en Bolivio... Estas bona fest-preteksto por ĉiuj pugo-lekantoj de "Uncle Sam"...
Norvega komunikilo "Aldrimer.no" informis, ke usonaj milit-aviadistoj rimarkis sur la norvega teritorio rusajn milit-skoltojn, kiuj estis vestitaj civile. Impresas, ke malgraŭ la civilaj vestoj, iuj akravidaj ekspertoj iamaniere sukcesis difini, ke tiuj uloj estis ĝuste rusaj milit-skoltoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-11 13:11:52

Senkulpigu min se ne estas vera, sed ĉu vi estas roboto, Adto99? (kompreneble neniu respondos jes)

LaAnaso (Montri la profilon) 2019-novembro-14 21:07:46

Ruslando...
Ne invadas Ukrainion, bitte. Kaj Eŭropo.

Uso...
Ne invadas Mezoriento, bitte. Vi sendas rifuĝintonj al Eŭropo.
Ne faras falsa atako. Kial sendas tiom homojn al milito?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-15 17:07:00

LaAnaso:Ruslando...
Ne invadas Ukrainion, bitte. Kaj Eŭropo.

Uso...
Ne invadas Mezoriento, bitte. Vi sendas rifuĝintonj al Eŭropo.
Ne faras falsa atako. Kial sendas tiom homojn al milito?
Saluton.

Kion signifas "bitte"? Via unua frazo estis korekta, vi tre bone uzis akuzativon. Sed vi devis daŭri poste.

Mi pensas, ke pli bone estus (estas nur mia opinio) : „Kial vi sendas tiom da homoj al milito?

Kial Ruslando sendas [...]?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-decembro-09 17:59:45

Anti-rusia paranojo, kiu ŝajne ekhavis kronikan formon, daŭras...
"Anti-dopinga" agentejo WADA, kiu, onisupoze, estas reale "sporta" filio de la "State Department", decidis plu puni rusiajn sportistojn.
Estus interese ekscii, kion pri tio opinias niaj okcidentaj kamaradoj.

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-09 19:42:31

Zam_franca:
LaAnaso:Ruslando...
Ne invadas Ukrainion, bitte. Kaj Eŭropo.

Uso...
Ne invadas Mezoriento, bitte. Vi sendas rifuĝintonj al Eŭropo.
Ne faras falsa atako. Kial sendas tiom homojn al milito?
Saluton.

Kion signifas "bitte"? Via unua frazo estis korekta, vi tre bone uzis akuzativon. Sed vi devis daŭri poste.

Mi pensas, ke pli bone estus (estas nur mia opinio) : „Kial vi sendas tiom da homoj al milito?

Kial Ruslando sendas [...]?
Neniu frazo estas ĵusta - mankas subjekto.
"bitte" - verŝajne oni forgesis traduki el la gernana.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-09 20:15:31

IgorSokoloff:Ankoraŭ unu revelacio...
Kiel deklaris Nancy Pelosi, la "speaker" de la usona kongreso, ankaŭ Rusio "has a hand" en la skandalo koncerne la konversacion inter la usona prezidento Donald Trump kaj la ukrajna prezidento Vladimir Zelensky. Tamen ĉi tiu responsa ŝtata funkciulo ne klarigis, kiamaniere tio eblis.
I wonder, ĉu la sinjorino pravas aŭ tio estas ankoraŭ unu ekzemplo de rusofoba paranojo?
Laŭ mia opinio, se vi elektis Esperanton kiel lingvon de tiu ĉi fadeno, estus inde skribi tie ĉi nur je Esperanto.
Estas ne tre prudente diskuti pri la politiko, ĉar ni (nu, almenaŭ miaimprese mi) persone konas neniun politikiston kaj ne povas malkovri tion, kio okazas malantaŭ la sceno...
Nu, kaj riproĉado de politikistoj de via lando, ne estas riproĉado de ĉiuj civitanoj de via lando.

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-09 20:30:41

Jonathan Taylor, Ĉefo de Komitato WADA:
– 145 rusaj atletoj rompis la regulojn. Ni scias, kiuj trompis, sed nun ni ne scias, ĉu ni malkaŝos iliajn nomojn, ni ne koncentriĝis pri ĝi. Multe dependos de kiaj leĝaj paŝoj estas farataj al ili. Plej grava afero tamen estas, ke ili ne partoprenos en sporta konkurado.
– Ni havas 145 kazojn de iamaj kaj nunaj atletoj. Ni devas analizi ĉiun kazon aparte. 1/3 el ili ankoraŭ ludas sportojn – aldonis Gunter Younger, direktoro de esploro kaj Enketa Departemento ĉe WADA.
– Puraj atletoj devas esti protektataj. Tial ni flugis al Moskvo, ni volis malkaŝi trompistojn kaj protekti honestajn atletojn. Ni petis rusajn kolegojn diskonigi la datumojn, kio finus la aferon. Dume la datumoj estas forigitaj, kaj nun estas preskaŭ neeble esplori ĉiujn kazojn kaj ekscii, kiu kulpis kaj kiu ne. Ĝi estas la kulpo de rusoj, ne niaj – daŭrigis la aktivulo.
– Ni punas tiujn kiuj estas respondecaj pri manipulado kaj ni restigas malfermajn pordojn por tiuj kiuj ne partoprenas en trompadoj – aldonis alia.

El tio rezultas ke ili havas atestaĵojn kaj antaŭ ĉio ili kulpigas rusajn sportajn aktivulojn kaj funkciulojn, do la sportistojn ili punas „ĉe okazo”. Evidente multaj sportistoj ĉie prenas dopilojn. Ni konas la kazon de la usonaj sprintistoj. En aliaj landoj (escepte de tiuj usonanoj) faras tion iuj sportistoj mem kaj pli rare sportistoj kune kun trejnistoj.
Kial do tiuj rusaj sportaj aktivuloj kaj funkciuloj organizis tiun procedon tiel grandskale? Escepte se en tio estas iom da, kiel vi ekskribis, "anti-rusian paranojon". Kiel ordinara civilulo povas prijuĝi tion?

Oni okazadas ke polaj sprtistoj ankaŭ prenas dopilojn. Mi skribas pri tio por ke vi ne pensu ke mi senkulpigas ilin.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-09 21:50:57

sergejm:
Zam_franca:
LaAnaso:Ruslando...
Ne invadas Ukrainion, bitte. Kaj Eŭropo.

Uso...
Ne invadas Mezoriento, bitte. Vi sendas rifuĝintonj al Eŭropo.
Ne faras falsa atako. Kial sendas tiom homojn al milito?
Saluton.

Kion signifas "bitte"? Via unua frazo estis korekta, vi tre bone uzis akuzativon. Sed vi devis daŭri poste.

Mi pensas, ke pli bone estus (estas nur mia opinio) : „Kial vi sendas tiom da homoj al milito?

Kial Ruslando sendas [...]?
Neniu frazo estas ĵusta - mankas subjekto.
"bitte" - verŝajne oni forgesis traduki el la gernana.
Mi volis helpi lin/ŝin gramatike. Mi ne parolis, pri kion ŝi diris. Estas ege resumigite kaj ofte malvere, ĉefe la nigrigita frazo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-09 21:57:36

IgorSokoloff:Anti-rusia paranojo, kiu ŝajne ekhavis kronikan formon, daŭras...
"Anti-dopinga" agentejo WADA, kiu, onisupoze, estas reale "sporta" filio de la "State Department", decidis plu puni rusiajn sportistojn.
Estus interese ekscii, kion pri tio opinias niaj okcidentaj kamaradoj.
Mi opinias, ke estas malĝoja ekscii ke tiom da gesportistoj, ke mi kelkfoje ŝatis (mi ŝatis Ŝarapovan), dopumiĝis. Sed estas ankaŭ grava problemo en Francujo, sed klaraj skandaloj ne ankoraŭ okazis.

Estas treege facila diri, ke estas "malrusiema" elekto. Sed ja estas kulpuloj, kaj vi ja scias tion.
Mi imagas, ke la senkulpuloj certe rajtos, partopreni sub Olimpia Rusiuma Flago, same kiel en Sud-Koreujo en 2018. Mi persone volus, ke okazu tiel.

Reen al la supro