Al la enhavo

Prezidento de Bolivio

de Zam_franca, 2019-oktobro-12

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-12 21:00:10

"Por la unua fojo, la ŝtato oferas stipendiojn. Sed se vi ne parolas la anglan, bedaŭrinde vi restos tie. Por iri en fremdaj universitatoj, ni bezonas novan generacion profesian kiu majstras la anglan. Estos ILI kiuj atingoj la stipendiojn".- Evo Morales, estro de la Bolivio, aŭdita sur France 24.


La lingvoj en Sudameriko estas egaj problemoj. Imperia angla lingvo, lingvoj kiuj malaperis..."Lingvoj ne mortas. Oni mortigas ilin".

Mi mem vojaĝis en Sudameriko. Mi iris en kvartalo malriĉa ("Shanty town", "chabolas", mi ne konas la precizan vorton) kaj vizitis lernejon. Mi vidis infanojn, gemalriĉuletojn, ne lernantajn matematikon, ne lernantajn sciencon, ne tute, ili lernis la ANGLAN!!

Ĉu vi kapablas imagi kian ŝanĝon Esperanto povus fari por tiuj vivoj?

Hispanlingvanoj, Esperanto estas tre malforta en Bolivio. Agu sur la reto kaj esperantistigis bolivojn!

Reen al la supro