Al la enhavo

Ĉu la Fina Venko estas efektivigebla?

de Jxusteno, 2019-decembro-05

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-05 20:26:15

Zam_franca:Mi ne komprenas kion vi volas diri pere de ĝardeno de infanoj, ĉu infanvartejo? Kaj kial estos rimarkitaj per la ĵurnalistoj? Neniu zorgos pri tio!
Vi pravas, ke mi subkomprenis infanvartejon. Ŝajnas al mi, ke tio ĉi povas esti tre interesa temo por ĵurnalaj artikoloj.

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-06 04:41:21

En rusa lingvo infanvartejon oni nomas "детский сад" - "infanĝardeno" - verŝajne, same en la lingvo de Jxusteno. Tie estas infanoj antaŭ aĝo de 1-6 jaroj, de antaŭlerneja aĝo.
Ankaŭ estas "ясли" - infanvartejo - tie entas infanoj de aĝo proximume 0-3 jaroj

novatago (Montri la profilon) 2019-decembro-06 11:32:20

Fina venko respecting the Fundamento it's unlikely. Thanks to people like Jxusteno it's just impossible. In English to let him understand properly.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-06 11:55:44

novatago:Fina venko respecting the Fundamento it's unlikely. Thanks to people like Jxusteno it's just impossible. In English to let him understand properly.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)
Ŝajnas al mi, ke mi ĉe la ĉi-tieaj forumoj skribis nenion kontraŭfundamentan.
Se vi regas nian lingvon ne sufiĉe por argumentadi kaj diskutadi, ni lasu vin daŭre krokodili.

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-06 13:48:46

Vi proponas nenion kontraŭ litero de Fundamento.
Sed prekaŭ ĉiuj viaj proponoj estas kontraŭ animo de Esperanto.

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-06 15:44:26

nornen:Mi opinias, ke la fina venko neniam okazos, ĉar ĝia celo estos atingita per alia rimedo.

Mi konjektas, ke post kelke da jaroj, maŝintradukado estos nediferencebla de homa tradukado, almenaŭ por ĉiutaga interparolado. Kaj tekste, kaj voĉe realtempe. Do por tutplaneda forigo de lingvaj bariloj, la parolantoj bezonos nur unu aferon: aliron al interreto.
Estos tri tipoj de homoj:
A) Tiuj, kiuj ja havas aliron, kaj povos sen Esperanto komuniki kun iu ajn.
B) Tiuj, kiuj nevolonte (ekz pro ekonomia situacio) ne havas aliron. Ili havas pli gravajn problemojn ol tutplaneda komunikado.
C) Tiuj, kiuj volonte ne havas aliron. Ili estas la ununura celgrupo de Esperanto, kaj ĉar ili ne estas ĉiuj, la venko ne estos fina.

Nur konjektoj.
Kiel trafe vi skribas!

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-06 16:00:41

sergejm:Vi proponas nenion kontraŭ litero de Fundamento.
Sed prekaŭ ĉiuj viaj proponoj estas kontraŭ animo de Esperanto.
Verŝajne.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-decembro-11 16:18:51

Jxusteno:Mi pensas, ke ankaŭ Esperantaj infanĝardenoj povus alporti tre multe da utilo al la movado.
Eble estos preskaŭ tutmonda skandalego, se malfermiĝos unua oficiala Esperantalingva infanĝardeno, sed tio ĉi eble faros Esperanton multe pli konata kaj diskutata.
Ĉu la UEA povus krei tion? Tio estus la plej bona ideo en la historio de Esperanto.

Reen al la supro