Al la enhavo

Kiel trovi norvegajn esperantistojn por korespondado?

de Spade6179, 2019-decembro-31

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Spade6179 (Montri la profilon) 2019-decembro-31 04:20:12

Saluton! Mi esperas ke, mi afiŝis tiun ĉi mesaĝon sub la korekta forumo.

Mi serĉas korespondamikojn en Norvegio, ĉar mi planas tien vojaĝi iutage, sed ne scias kien trovi iujn. La ĉefa retejo de la Norvega Esperantista Ligo rilatas ĉiujn demandojn por korespondado al la retejo Koresponda Servo, sed ŝajnas ke, estas neniuj norvegaj esperantistoj tien. Mi ankaŭ trovis la Adresaron (adresaro.org), sed ĝi ne ŝajnas sekura (laŭ Fajrovulpo).

Ĉu ekzistas iuj ajnaj norvegaj esperantistoj, kiuj volus usonan korespondamikan?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-31 09:52:00

Saluton.
Unuatempe, bonvolu provi la retejon edukado.net, tie estas korespondado-servo.

Aŭ simple skribu al la norvega Esperanto-asocio, se vi ne jam faris tion : https://www.esperanto.no/kontakto/nel/

Provu ankaŭ la aplikaĵojn Amikumu kaj Telegram estas multe da Esperantistoj ĉi tie.

Kial Norvegujo?

Spade6179 (Montri la profilon) 2020-januaro-01 19:55:20

Dankon por la respondo,

Mi retpoŝtis la Norvegan Esperanto-Asocion (oficejo@esperanto.no) kaj ili respondis! Ili ankaŭ sugestis edukado.net kaj proponis iujn aliajn ideojn. Mi forgesis Amikumu, do mi provos tion due.

Mia edzo kaj mi planas translokiĝi tien, eble en tri aŭ kvar jaroj. Ni serĉas novan komunumon da amikoj.

Spade6179 (Montri la profilon) 2020-januaro-01 19:57:21

Plue, feliĉan novjaron!

Reen al la supro