Al la enhavo

La Saussure-a konstato

de nornen, 2020-februaro-24

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2020-februaro-24 19:30:59

La Saussure-a konstato: ĉiu vorto kaj sufikso (krom la senkarakteraj) havas difinitan radik-karakteron (substantivan adjektivan aŭ verban) fiksitan en la Fundamenta Vortaro. Krome la vortoj havas vortkarakteron gramatikan, dependan de la finaĵo (o aŭ a aŭ i), kiun ili havas. Se la radik-karaktero kaj finaĵ-karaktero samas (samelementa vorto), la finaĵo estas pleonasma. En la mala okazo de malsamelementaj vortoj, la finaĵo havas la funkcion de memstara vorto. Homo, sana, skribi estas samelementaj; homa, sani, skribo estas malsamelementaj vortoj. La vortkarakteron de samelementaj vortoj ni povas ŝanĝi per simpla finaĵŝanĝo, ĉar la radiko kunportas en la novan vorton sian sencon donitan per la radikkaraktero (homa signifas hom-rilata, homapartena, aŭ hom-kvalita, do en ĝi sinteziĝas la senco de la substantiva radiko hom kaj de la adjektiva finaĵo a; marteli estas martel-agi, do en ĝi al la senco de la subst. radiko martel gluiĝas la senco de la verba finaĵo i. Sed se ni pluformas vorton malsamelementan, kaj volas en ĝi konservi ankaŭ la sencon de la fremdkaraktera finaĵo, ni devas la finaĵon anstataŭigi per elemento samsignifa al la finaĵo. Al a (kvalita) samsignifas ec, al i samsignifas ad. Do, dum el la samelementa (adjektiva) preciza ni ricevas precizo (kvalito) per simpla finaĵŝanĝo el la malsamelementa (substantiv-adjektiva) homa ni devas formi la vorton homeco (kvalito), anstataŭigante la elfalintan a-finaĵon per la sufikso ec. Same, dum el la samelementa (verba) bati ni ricevas bato (ago) per simpla finaĵ-ŝango, el la malsamelementa (substantiv-verba) marteli ni devas fari la vorton martelado (ago), anstataŭigante la elfalintan i-finaĵon per la sufikso ad, sen kiu ni revenus al la vorto martelo (ilo). La E-a VF do konsistas simple el la sintezo de la elementoj necesaj kaj sufiĉaj por doni la deziratan sencon al la vorto. Sekve la E-a VF estas simpla vortkunmeto.
Mi ne kredas, ke mi komprenas tion.

Ekzemple LUM/ estas kaj laux AV kaj laux PIV verb-karaktera. Sekve lum'i estas samelementa (verb-verba), kaj lum'a estas malsamelementa (verb-adejktiva). Do, laux Saussure, se mi volas derivi novan vorton el lum'a, mi devas anstataŭigi “a” per “ec”; ekzemple “lumeco” = “kvalito de io luma”.
Sed se ni pluformas vorton malsamelementan, kaj volas en ĝi konservi ankaŭ la sencon de la fremdkaraktera finaĵo, ni devas la finaĵon anstataŭigi per elemento samsignifa al la finaĵo. Al a (kvalita) samsignifas ec, al i samsignifas ad.
Sed PIV al ni donas “lumiĝi = iĝi luma (fremdkaratera finaĵo)”. Ĉu laux Saussure, tiu vorto ne devas esti “lumeciĝi”?
Ĉu laux Saussure “lumiĝi” ne signifas “eklumi” kompareble al “sidiĝi (=eksidi) < sidi”?

- - - -

Al a (kvalita) samsignifas ec.
Al i samsignifas ad.
Kio samsignifas al o? Eble aĵ?

lumiĝi = iĝi lumi = eklumi?
lumeciĝi = iĝi luma?
lumaĵiĝi = iĝi lumo?

Reen al la supro