メッセージ: 424
言語: Esperanto
StefKo (プロフィールを表示) 2020年11月19日 17:17:15
Rovniy_Sergey:- Kaj eble alvenis tempo, por ke vi elkreski kaj fariĝi serioza, adekvata, plenkreska, respondeca virino?Bonvenon, Sergey!
- Nekredeble, vi sukcesas meti tre multe da aĉaĵoj en unu frazon!
En unua frazo, laŭ mi, anstataŭ "vi elkreski kaj fariĝi" vi devas uzi frazon "vi elkresku kaj fariĝu" aŭ: "Kaj eble alvenis tempo, por elkreski kaj fariĝi...". Mi devis tralegi ĝin kelkfoje por kompreni la sencon.
StefKo (プロフィールを表示) 2020年11月21日 15:25:51
Nuda, por nerekono, devas ŝirmi vizaĝon kaj ne generilojn! (malnova juda ŝerco)
Unu varman someron, meze de arboj, renkontis pastro, pastoro kaj rabeno. Hazarde, apude de la loko estis bela lageto do ĉiuj decidis fari al si malvarmiĝon per bano. Ili ĉirkaŭrigardis atente kaj, ĉar neniu ekzistas, ili senvestiĝis kaj – en la akvon! La bano estis tiel bonega, ke ili plaŭdis kaj plaŭdis kaj ne rimarkis la virinan ekskursantaron alproksimiĝantan al la lageto.
Ili saltis kiel frenezaj kaj komencis ŝirmi sin, reciproke elŝirante de si la vestojn. Estis tro malfrue do la pastro kaj la pastoro kovris siajn generilojn per vestaĵoj kaj la rabeno kovris sian vizaĝon.
La ekskursantaro foriris sufiĉe rapide kaj la tri naĝantoj vestis sin.
La pastro demandas la rabenon:
– Kial vi kovris vian vizaĝon montrante viajn generilojn?
– Nu, mi ne scias kiel estas ĉe vi, sed en mia komunumo ĉiuj rekonas min per mia vizaĝo – diris la rabeno.