目次へ

Lingvaj bataletoj

StefKo,2020年4月5日の

メッセージ: 95

言語: Esperanto

sergejm (プロフィールを表示) 2020年11月15日 7:36:39

Dinaran Safinan oni demandas:
"Ĉu Marat Safin estas via frato?"
"Jes"
"Kial vi havas malsamajn familinomojn?"

sergejm (プロフィールを表示) 2020年11月19日 18:01:07

- Kie estas panvendejo?
- Ne, ĝi jam estas fermita.
Sed la demandinto ne volis aĉetis panon, sed serĉis domon de sia amiko, kiu estas najbare ĉe panvendejo.

StefKo (プロフィールを表示) 2020年11月19日 19:20:59

sergejm:Dinaran Safinan oni demandas:
"Ĉu Marat Safin estas via frato?"
"Jes"
"Kial vi havas malsamajn familinomojn?"
Ĉu vi povas klarigi miskomprenon?

sergejm (プロフィールを表示) 2020年11月19日 20:05:47

StefKo:
sergejm:Dinaran Safinan oni demandas:
"Ĉu Marat Safin estas via frato?"
"Jes"
"Kial vi havas malsamajn familinomojn?"
Ĉu vi povas klarigi miskomprenon?
Nu, por multaj neslavaj popoloj Safin kaj Safina estas malsamaj familinomoj, ĉar familinomo de virino estas samform kiel de viro.

StefKo (プロフィールを表示) 2020年11月20日 20:52:55

sergejm:
StefKo:Ĉu vi povas klarigi miskomprenon?
Nu, por multaj neslavaj popoloj Safin kaj Safina estas malsamaj familinomoj, ĉar familinomo de virino estas samform kiel de viro.
Kompreneble! Mi ne rimarkis ke Dinara Safina estas virino! Ĉu "Dinara" estas rusa antaŭnomo?

StefKo (プロフィールを表示) 2020年11月20日 20:55:15

"Milda vento de necesejo"

En Pollando kaj en Ĉesko (Ĉeĥio) ĝenerale estas konataj amuzaj miskomprenoj kaŭzitaj de tio, ke la Pola kaj la Ĉeĥa havas vortojn, kiuj funkcias en ambaŭ lingvoj, sed havas tute malsaman, aŭ nur partan, signifon. Ili estas tiel nomataj iluziaj ekvivalentoj, kaj ĉeĥe zrádná slova. Tiel, ridegoj ĉe Ĉeĥoj elvokas polaj meteorologiaj mesaĝoj kiel "milda vento de okcidento" (pole: łagodny wiatr z zachodu). En la Ĉeĥa záchod estas "necesejo", en la Pola zachód estas "okcidento", la resto signifas same, do estas malfacile miri al ĉeĥoj ilian gajecon pro tio. En ilia lingvo la pola frazo signifas simple: “Milda vento de necesejo”.

nornen (プロフィールを表示) 2020年11月20日 22:18:08

En Hispanujo la frazo "Cogemos el coche" signifas "Ni prenas la aŭtomobilon."
En Zentrameriko la frazo "Cogemos el coche" signifas "Ni fikas la porkon."

StefKo (プロフィールを表示) 2020年11月21日 9:45:01

nornen:En Hispanujo la frazo "Cogemos el coche" signifas "Ni prenas la aŭtomobilon."
En Zentrameriko la frazo "Cogemos el coche" signifas "Ni fikas la porkon."
El kio tia tute malsama signifo de la vorto "coche"?

sergejm (プロフィールを表示) 2020年11月21日 14:23:31

Coche - de franca coche, de hungara kocsi, Kocs - hungara vilaĝo kie unue aperis tiaj veturiloj (diliĝenco)
De kie venas alia signifo mi ne trovis

sergejm (プロフィールを表示) 2020年11月22日 2:27:15

En jutubo estas video, kie alilandano lernanta rusan lingvon ekplikas ĝian malfacilecon.
Еn komentoj estas mesaĝo:
"Vi polas fari nin centpiedulo, kiun oni demandis, de kiu piedo ĝi komencas movon"

PS: En la rusa centpiedulo (сороконожка) havas nur kvardek piedojn.

先頭にもどる