Al la enhavo

unuan de majo

de olivarbo_fr04000, 2020-majo-01

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

olivarbo_fr04000 (Montri la profilon) 2020-majo-01 11:14:22

La hierarĥia civilizo kapitalisma elĉerpas la naturajn fontojn/rimedojn kaj detruas la naturon kaj la socion kaj la homon. Tiel tiu nune utopie hierarĥia civilizo laŭdire ‘moderna’ fakte tute ne kongruas kun la naturo. Do baldaŭ la naturo komplete elfaligos tiun mis-civilizon.

La oficialaj decidoj estas malbonaj, ĉar la procezo mem decidi estas fuŝa, kaj ĉar interalie la decidantoj ĝis nun neniam devas objektive pravigi iliajn decidojn kiel ili devus. Tioj kaŭzos la finon de la nuna miscivilizo, sed eble ankaŭ de la homaro, en teruraj kondiĉoj.

La rimedo estas pli bonaj procezoj decidi, t.e. komune, sur tute aliaj bazoj, ekzemple danke al la deviga mandato (imperative mandat, mandato imperativo, императивный мандат, 強制委任 ), kaj danke al la komunaj debatoj, al la memadministrado, ktp. Tiaj solvoj estas jam de longe facile konateblaj danke al la anarĥiistoj.

La koronviruso estas ja reala problemo, sed ĝi tute ne minacas la estonton de nia specio mem. Do temas nur pri tre akcesora afero, flankaĵo. La ‘sankrizo’ estas utiligita fare de la potenculoj por pli ankaŭ kreskigi ilian povon sur ni ĉiuj. Tiel ni iĝas ilia grego, ni estas traktataj kiel brutaro, simpla amaso da bovoj, bestfarmbieno. Potenculoj kontrolas nin per maŝinoj, de nun pli gravas robotoj ol homoj.

Tial mi tute ne komprenas kial la popolo ne manifestacias hodiaŭ en mia lando, krom grupete en kelkaj grandegaj urboj. Estas freneze. Ĉu libereco havas neniun gravecon ? Sen ribelo, ĉiuj homoj fine mortiĝos, ne pro viruso, sed pro malapero de la lastaj naturaj fontoj fare de la principo de potenco, de obeo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-majo-01 12:17:55

Do temas nur pri tre akcesora afero, flankaĵo
Ho jes, certe unu miliono da homoj mortos en la mondo, eble eĉ pli, sed tio ne vere gravas, ĉu ne? Estas flankaĵeto.
La ‘sankrizo’ estas utiligita fare de la potenculoj por pli ankaŭ kreskigi ilian povon sur ni ĉiuj
Jes, ĉiuj registaroj estas feliĉigitaj de la nepra komuna izoligo, la ekonomio iras bone dankon al tio, kaj la registaroj nur zorgas pri mono.
Tial mi tute ne komprenas kial la popolo ne manifestacias hodiaŭ en mia lando, krom grupete en kelkaj grandegaj urboj. Estas freneze. Ĉu libereco havas neniun gravecon ? Sen ribelo, ĉiuj homoj fine mortiĝos, ne pro viruso, sed pro malapero de la lastaj naturaj fontoj fare de la principo de potenco, de obeo.
Ho jes, what do we have to loose? Kion eblas perdi? Onia vivo? La vivoj de oniaj karuloj? Ho, ĉu vere gravas vivo?
There are more important things than living. Estas aferoj kiuj pli gravas ol vivo, supozeble?

Mi ĉesas ironiumi.
Se vi pensas ke ideologio gravas pli ol vivo, vi estas neniel esperantista.

olivarbo_fr04000 (Montri la profilon) 2020-majo-08 09:20:08

Efektive mankintan da homeco kaj da respekto, mi bedaŭras tion, kion mi skribis antaŭe, ĉar eĉ unu homa vivo gravas. Kaj, pro mia kolerema dirmaniero, mi sendube ofendis pensmanieron de aliuloj, kaj tio neniel utilas. Do bv pardoni tiojn al mi. Kaj, verdire, mi ne intencis inciti malfacilan debaton, ankaŭ tion mi bedaŭras.

Kaj do mi devas precizi iujn aĵojn.

Kvankam ja mi estis almenaŭ mallerta, mi ne vere intencis diri, ke mi estas kontraŭstara al ĉiuj efikaj rimedoj kontraŭ la kronviruso, interalie al sekuraj distanco kaj konduto. Kaj mi supozas, ke oni povas manifestacii kongruege kun la plej sekuraj kondutoj kaj bezonoj. Sekura distanco kaj moviĝa limigo estas laŭ mi du malsamaj aĵoj.

Kvankam ja mi estis almenaŭ mallerta, mi ne vere intencis diri, ke, en si mem, la kronviruso ne estas vera do grava problemo, kiu logike necesus gravajn rimedojn ; mi nur relativigis tiun aferon al alia laŭ mi gravega afero, la detruado de la naturo. (Kvankam la naturo ŝajnas momente ripozi el la prociviliza sufokiĝo, laŭ mi, se mi povas uzi bildojn, tiu relativa ripozo similas iom, pro sia momenteco, al la « lasta cigaredo de la kondamnita je morto ». Kaj, se ni devas momente « subteni trabon », ni ne forgesu, ke la « konstruaĵo bruliĝas ». Sed, bedaŭrinde, verŝajne al mi, vivosfera krizostato estos neniam oficialigita nek serioze pritraktita de la potencoj.) Kaj ankaŭ ekzistas en la socio iuj aliaj gravegaj problemoj, kiujn oni povas priparoli kaj pritrakti.

Mi konsentas : la nuna sankrizo kaj ties viktimoj pro la kronviruso ne estas deflankaĵoj. Tute ne. Danke al vi, mi povas komence rektigi tiun de mi fidiron. Kaj mi provos esti pli afabla kaj respektema, se eblas al mi, laŭ la Esperantistaro-afableco kaj interrespekto.

Sed mi ne vere intencis esti tiom maniĥea, kiom eble via respondo, kiun mi legis, emis diri. Kaj ŝajnas al mi, ke, ĝenerale, oni intencas malliberigi nin en maniĥeajn vidpunktojn. Kaj, ke, kompreneble, la realeco estas ĉiam pli malsimpla. Pro tiu malsimpleco, mi ne povas priparoli la temon, krom iom post iom.

Se eble, relative al la temo, mi provos disvolvi kial aŭ kiel en venontaj mesaĝoj, kvankam ja mi ne estas spertulo pri tiaj konsideroj.

olivarbo_fr04000 (Montri la profilon) 2020-majo-28 15:19:06

Konduto de civilizo dependas de legôj, t.e. de decidoj. Decidoj precipe dependas de reguloj kaj procezoj por decidi (kaj de iuj bazaj ideoj pri kio estas civilizo, homo, socio, ekonomio, ktp, kaj de logikaj reguloj pri kiu decidas pri kio, kaj kiel decidi). Se tia procezo mem estas baze malbona, t.e. facile devojigebla, la rezulto estos maltaŭga (t.e. malapero de tiu civilizo, eble de la homaro).

Kio en tiu ĉi ‘moderna’ civilizo ne kongruas kun la naturo, kun la tuta Vivosfero ? La decid-manieroj estas malkunaj, t.e. for kumuna bono, sen antaŭpripensoj pri rezultoj, pri limigoj, kaj nekonformaj al longdaŭra mastrumado de la naturaj rimedoj. Tial tiu ‘civilizo’ ne povas mastrumi sin nek zorgi pri la naturo, kaj logike ĝi elĉerpas la naturon.

Se la homaro ne kapablas demandi pri la bazoj mem de tiu ‘moderna civilizo’, la homaro malaperos. Tute simple, sed ve kiom tragike. Preskaŭ tio ne estas politiko sed nur logikeco. Se ni volas postvivi kiel specio, ni nepre devas repensi komplete la bazojn kaj la regulojn de nia ideoj pri homo, socio kaj ‘ekonomio’. (En la historio ekzistas multaj ekzemploj de civilizoj, kiuj ne estis aŭ ne estas aŭtoritataj, Vd. ekz. tradiciajn ĉas-plukistojn ; aŭ la hispanan Revolucion de 1936, ktp., sed ĉu oni emas vere kuriozi pri tio ?)

Se la homaro ne kapablas esti ‘neniisma’ t.e. klarmensa pri tio, kiu nun okazas (t.e. rabado kaj detruo de la naturaj rimedoj) kaj ties strukturaj kaŭzoj, sed preferas kutimojn kiel la principon de potenco, de superregado, de obeo, ktp., nekongruajn kun la Vivosfero, tre rapide la homaro ne estos plu. Tiam ni estos detruinta la tutan naturon, kaj poste la naturo iom post iom rekomencos, sed tute malsama. Ŝajnas, ke nune malmultas homoj, kiuj emas pripensi pri civilizaj strukturaj bazoj, do malfeliĉe ni homaro bedaŭrinde jam estas nur la dinosaŭroj de la nuno, videble tute nekapablaj evolui, repensi honeste la bazojn mem de nia vivo, socio, ideoj, ktp.

Eble mi ŝajnas ‘akuzi’, sed tute ne ; ĝenerale mi NENIAM ‘akuzas’ la homon, nek siajn agojn, mi NE akuzas politikistoj aŭ leĝoj esti ‘maljustaj’ aŭ ‘malmoralaj’, mi koleras kontraŭ neniu ; mi NUR ‘akuzas’ la STRUKTUROJN kiel ideologio kaj regularo de ia specifa tipo de interrilatoj inter homoj.

Do mi certe ne povas diri, ke la registaroj estas « feliĉaj pri kio okazas kaj pri sia deviga rolo ». Mi ne povas « akuzi » iu ajn homon, ĉar mi nur emas « akuzi » la interrilatojn, nur emas pensi pri la strukturoj.

Sed mi scias, ke mia parolado estas malfacile komprenebla. Eble nekutima kaj maltrankviliga.

Fakte, mi povas diri tion, kion mi diras, ĝis la fino de la mondo, ĉar mi vidas, ke, tuj post mia diro, miaj amikoj forgesis, kion mi diris. Ili ne vere pripensis pri tio, kion mi diras ĉiam al ili. Rapide, ili denove antaŭ mi emas akuzi politikiston aŭ leĝon esti ‘malbonajn’ aŭ ‘maljustajn’. (Mi respondas : Sed tiuj ĉi homoj kaj decidoj estas laŭregulaj, laŭkonstituciaj, do ili laŭigas laŭ la regularoj, do ili ne estas ‘malbonaj’ mem ; eble la procezo por decidi estas malbona, tro evidenta ejo de devojigebleco pro iuj strukturaj kialoj...) Estas kvazaŭ dialogo inter surduloj. Jen nia homara absurda realo, t.e., ke oni akuzas homojn, leĝojn. Oni ‘morale’ konsideras la problemojn sociajn kaj civilizajn. Ĉar oni forgesas la strukturojn.

Sed kio gravas, fakte ? La strukturoj... ‘Bono’, ‘malbono’, ‘moralo’..., (jes tre gravas la moralo sed...) tio dependas, verdire, sed precipe, nur de la strukturoj de la sociaj organiz-manieroj... (Mi diras tion fratece, ĉar mi supozas, ke la problemo estas parte psikologia. La psikologio agas malklare sur la pleja parto de ni ĉiuj, kaj ankaŭ mi, por parte bari konscion. ‘Erari estas homa.’ Do, konkude, laŭ mi, kompreneble kun respekto al alia pens-maniero, ĉar evidente mi povas erari, kiel ĉiu homo.)

Reen al la supro